Tria Kabineto Wekerle
Tria Kabineto Wekerle | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Tria Kabineto Wekerle | ||
Dum | 20-a de aŭgusto 1917 - 31-a de oktobro 1918 | |
Antaŭulo | Kabineto Esterházy | |
Sekvanto | Kabineto Hadik | |
Tria Kabineto Wekerle [vekerle] estis la dek naŭa (aŭ la antaŭlasta en Aŭstrio-Hungario) (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon en la jaroj 1917 kaj 1918 malpli ol jaron.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nova reĝo Karolo la 1-a (Aŭstrio) strebis por paco, tial li trompiĝis en Kabineto Esterházy. La sekva ĉefministro estis Sándor Wekerle, kiu jan pli frue dufoje estis ĉefministro en kriza stato. Estas fakte, ke la tiutempaj registaroj estis nur ludiloj de la 1-a mondmilito, tial evidente Wekerle povis solvi nenion. Li daŭris politikon de Móric Esterházy, eĉ komence li ne faris ŝanĝojn inter la ministroj. Li provis krei leĝon pri la balotrajto, sed la parlamentanoj timis, ke pro la plena balotrajto ili perdos membrecon en la parlamento. Wekerle vane deklaris „sendependecon de Hungara reĝlando’’, la homoj jam perdis la paciencon kaj kredis nenion al la politikistoj. La sekva kabineto iĝis la efemera Kabineto Hadik.
Listo de la membroj
[redakti | redakti fonton]- Sándor Wekerle – ĉefministro
- Gábor Ugron (politikisto, 1880-1960) ministro pri enlandaj aferoj duonjaron, poste János Tóth (ministro) 4 monatojn, fine mem Sándor Wekerle
- Gusztáv Gratz – ministro pri financo malpli ol monaton, poste Sándor Wekerle 5 monatojn, fine Sándor Popovics
- Károly Grecsák – ministro pri justico 5 monatojn, poste Vilmos Vázsonyi 3 monatojn, fine Gusztáv Tőry
- Sándor Szurmay – ministro pri defendo
- Aladár Zichy - ministro pri reĝaj aferoj
- Albert Apponyi – ministro pri religio kaj eduko 8 monatojn, poste János Zichy
- Béla Mezőssy – ministro pri agrikulturo 5 monatojn, poste mem Sándor Wekerle malpli ol monaton, fine Béla Serényi
- Béla Serényi – ministro pri komerco 5 monatojn, poste József Szterényi
- Károly Unkelhäusser - senpostena ministro pri Kroatio-Slavonio-Dalmatio
- János Hadik – ministro pri nutro 5 monatojn, poste Lajos Windisch-Graetz
- Béla Földes – senpostena ministro pri ekonomio
- Tivadar Batthyány - senpostena ministro pri laboro 5 monatojn, poste ne estis ministro
- Vilmos Vázsonyi – senpostena ministro pri baloto 5 monatojn, poste la ministerio ĉesis
- Móric Esterházy - senpostena ministro 5 monatojn
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] hungare
- [2] Arkivigite je 2016-10-29 per la retarkivo Wayback Machine hungare