True Romance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
True Romance
filmo
Originala titolo True Romance
Originala lingvo angla lingvo • itala lingvo
Kina aperdato 10 sep. 1993, 27 jan. 1994, 1993
Ĝenro krimfilmo, agfilmo, filma dramo, amafera filmo, suspensa filmo
Kameraado Jeffrey L. Kimball
Reĝisoro(j) Tony Scott
Produktisto(j) Gary Barber • Samuel Hadida • Steve Perry
Scenaro Quentin Tarantino • Roger Avary
Filmita en Los-Anĝeleso • Santa Monica • Detrojto • Ambasadora Hotelo • Vista Theatre
Loko de rakonto Los-AnĝelesoDetrojto
Muziko de Hans Zimmer
Rolantoj Christian Slater • Patricia Arquette • Dennis Hopper • Val Kilmer • Gary Oldman • Brad Pitt • Christopher Walken • Michael Rapaport • Bronson Pinchot • Tom Sizemore • Samuel L. Jackson • Saul Rubinek • James Gandolfini • Chris Penn • Anna Thomson • Conchata Ferrell • Ed Lauter • Eric Allan Kramer • Frank Adonis • Gregory Sporleder • Kevin Corrigan • Maria Pitillo • Michael Beach • Paul Ben-Victor • Victor Argo • Paul Bates • Said Faraj • Joe D'Angerio • John Bower • John Cenatiempo • Patrick John Hurley • Dennis Garber • Scott Evers • Hilary Klym • Steve Gonzales • Laurence Mason
Produktinta firmao Davis Films 
August Entertainment 
Morgan Creek Entertainment
IMDb
vdr

True Romance (Vera amafero) estas usona amafera krimfilmo de 1993 reĝisorita de Tony Scott kaj verkita de Quentin Tarantino. Ĝi montras korusan geaktoraron estritan de Christian Slater kaj Patricia Arquette, kun Dennis Hopper, Val Kilmer, Gary Oldman, Brad Pitt, kaj Christopher Walken en duarangaj roloj. Slater kaj Arquette portretas ĵusgeedzoj fuĝante el la mafio ŝtelinte drogojn.

True Romance startis kiel frua scenaro de Tarantino; li vendis ĝin por financi sian debutan filmon, Reservoir Dogs (1992). Ĝi estas konsiderata de defendantoj kiel miksaĵo de la respektivaj markoj de la verkisto Tarantino kaj la reĝisoro Scott, kiel pro la filmado en Suda Kalifornio, pop-kulturaj referencoj, kaj stiligita violento markita pere de "malrapida movo".[1][2]

Kvankam dekomence la filmo iĝis malsukcesa en biletvendado, positivaj revizioj, de kritikistoj laŭdante la dialogon, la rolulojn kaj la "off-beat" stilon, helpis ĝin iĝis kulta filmo. Ĝi estas konsiderata unu el la plej bonaj filmoj de Scott kaj unu el la plej bonaj usonaj filmoj de la 1990-aj jaroj.[3][4]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En kinejo de Detroit kiu montras filmojn de kungfu, Alabama Whitman (Patricia Arquette) ekparolas kun fanatikulo de Elvis Presley, nome Clarence Worley (Christian Slater). Poste ili seksumas ĉe Clarence. Alabama konfesas plorante, ke ŝi estas ĉiesulino dungita de la ĉefo de Clarence kiel donaco de datreveno, sed ankaŭ ke ŝi enamiĝas de Clarence. Ili geedziĝas.

Vizio de Elvis vizitas Clarence kaj konvinkas lin murdi la prostituisto de Alabama, nome Drexel (Gary Oldman). Clarence iras al la bordelo kie laboris Alabama, murdas Drexel kaj prenas sakon en kiu li supozas la havaĵojn de Alabama. Reveninta hejmen, li kaj Alabama malkovras, ke fakte la sako enhavas grandan kvanton de kokaino.

La paro vizitas la patron de Clarence, nome Clifford (Dennis Hopper), ekspolicano kaj nun sekurecgvardio, serĉe de helpo. Clifford diras al Clarence, ke la polico supozas, ke la murdo de Drexel estas murdo inter bandoj. Poste la paro veturas al Los-Anĝeleso, Clifford estas pridemandita de Vincenzo Coccotti (Christopher Walken), konsilisto de la mafiulo "Blue Lou Boyle", kun kiu Drexel negocis kaj ke nun volas rekuperi la kokainon. Clifford, konstatante ke li mortos ĉiuokaze, moke defias Coccotti, kiu murdas lin; krome noto sur la fridujo malkaŝas la adreson de Clarence en Los Anĝeleso. Tie, Clarence kaj Alabama ekkonas la aktor-aspiranton amikon de Clarence, nome Dick (Michael Rapaport). Dick prezentas al Clarence la aktoron Elliot Blitzer (Bronson Pinchot), kiu akceptas nevole negocadi la vendadon de la drogoj al kinproduktoro Lee Donowitz (Saul Rubinek). Dum Clarence estas aĉetante manĝon, la vicestro de Coccotti, nome Virgil (James Gandolfini), trovas Alabama en ŝia ĉambro kaj frapas ŝin por akiri informon. Sed ŝi defendas sin kaj murdas lin perpafe.

Elliot estas arestita pro troa rapideco kaj drogposedo. Por eviti prizonon, li akceptas registri la drognegocadon inter Clarence kaj Donowitz por la polico. La grupo de Coccotti ekscias kie okazos la interŝanĝo pro la informo el samĉambrano de Dick, Floyd (Brad Pitt). Clarence, Alabama, Dick kaj Elliot iras al la ĉambro de Donowitz en la Hotelo Ambassador kun la drogoj, sed tio ankoraŭ en estas la fino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Christian Slater kiel Clarence Worley
  • Patricia Arquette kiel Alabama Whitman
  • Dennis Hopper kiel Clifford Worley
  • Val Kilmer kiel Elvis
  • Gary Oldman kiel Drexl Spivey
  • Brad Pitt kiel Floyd, samĉambrano de Dick
  • Christopher Walken kiel Vincenzo Coccotti
  • Bronson Pinchot kiel Elliot Blitzer
  • Samuel L. Jackson kiel Don "Big Don"
  • Michael Rapaport kiel Dick Ritchie
  • Saul Rubinek kiel Lee Donowitz
  • Conchata Ferrell kiel Mary Louise Ravencroft
  • James Gandolfini kiel Virgil
  • Anna Thomson kiel Lucy
  • Frank Adonis kiel Frankie
  • Victor Argo kiel Lenny
  • Chris Penn kiel Detective Nicky Dimes
  • Tom Sizemore kiel Detective Cody Nicholson
  • Gregory Sporleder kiel Burger Stand Customer
  • Maria Pitillo kiel Kandi
  • Patrick John Hurley kiel Monty
  • Kevin Corrigan kiel Marvin
  • Paul Ben-Victor kiel Luca
  • Michael Beach kiel Detective Wurlitzer
  • Eric Allan Kramer kiel Boris
  • Laurence Mason kiel Floyd "D"
  • Ed Lauter kiel kapitano Quiggle (eksterliste)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . You're So Cool: Looking Back On 'True Romance' 20 Years Later (2014-05-14). Arkivita el la originalo je 2019-05-07. Alirita 2019-05-04.
  2. Classic Film Review: True Romance Remains a Sweet, Distinctly Male Movie (en-US) (2018-09-09). Arkivita el la originalo je 2019-05-07. Alirita 2019-05-04.
  3. The Essentials: The 5 Best Tony Scott Films (angle) (2012-08-20). Arkivita el la originalo je 2020-12-11. Alirita 2019-05-04.
  4. Celebrating the Films of Tony Scott (en-US) (2018-06-22). Arkivita el la originalo je 2019-05-07. Alirita 2019-05-04.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo True Romance en la angla Vikipedio.