Turo Azadi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turo Azadi
turo • kultura havaĵo • rekonilo [+]

LandoIrano

SituoTeherano
- alteco1 183 m [+]
- koordinatoj35° 41′ 59″ N, 51° 20′ 17″ O (mapo)35.69972222222251.338055555556Koordinatoj: 35° 41′ 59″ N, 51° 20′ 17″ O (mapo)

ArkitektoHossein Amanat

Konsekro16-a de oktobro 1971

Map
Turo Azadi
Vikimedia Komunejo:  Azadi Tower [+]
vdr

La Turo Azadi (perse برج آزادی, Borj-e Āzādi signifante "Libereca Turo", antaŭe konata kiel la Turo Ŝahjad [1] (perse برج شهیاد, Borj-e Šahyād; signifante "Monumenta Turo de Ŝaho"), estas monumento ĉe la placo Azadi en Teherano, Irano. Ĝi estas unu el la orientiloj de Tehrano, markanta la okcidentan enirejon al la urbo kaj estas parto de la Azadi Kultura Komplekso, kiu ankaŭ inkluzivas subteran muzeon.

La turo altas 45 metroj kaj estas tute kovrita per marmoro [2][3]. Ĝi estis komisiita de Mohammad Reza Pahlavi, la lasta Ŝaho de Irano, por marki la 2,500-jarrevena festo de la Persa Imperio kaj estis kompletigita en 1971. Ĝi ankaŭ servas kiel la kilometro nulo de la lando.

La arkitektura dezajno de la turo kombinas elementojn de Sasanida konstruado kaj islama arkitekturo kaj simulas ĉeftemojn de Zaratuŝtrisma altaro, la religio de la antikva Persa Imperio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Turo Azadi dum la Irana revolucio de 1979

La konstruaĵo estis konstruita en 1971 en honoro de la 2500-jara jubileo de la Persa Imperio fare de Muhammad Reza Shah Pahlavi . Ĝi unue estis nomita la Shahyad Turo en honoro de la reĝoj de Irano kaj estis intencita por glori la atingojn de la Pahlavi-dinastio, sed ĝia nomo estis ŝanĝita al la Liberecturo (Azadi) en 1979, post la Irana Revolucio .

La arkitekto, Hossein Amanat, kiu dezajnis la konstruaĵon post gajno de la konkurso, estas membro de la bahaa religio kaj estas tiu kiu ankaŭ dezajnis tri konstruaĵojn ĉe la Monda Bahaa Centro en Ĥajfo. Pro lia religio, kiu estas persekutata fare de la islamista-ŝijaisma registaro de la ajatoloj, do nuntempe li vivas en Kanado.

La skeĉo de la turo aperis sur la dorsa flanko de 200 rijala monbileto en 1974. Kelkaj klerikoj asertis ke la sesangulaj steloj en la fono estis tro similaj al la Stelo de Davido, kaj la monbiletoj estis anstataŭigitaj kun fono de 12-pintaj steloj. [4]

La ikoneca Monumento de la Martiroj en Alĝero, kiu estis konstruita en 1982, montras fortan influon de ĉi tiu monumento.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . A Monument of Destiny: Envisioning A Nation's Past, Present, and Future Through Shahyad/Azadi (2015-08-20). Alirita 2016-02-28.
  2. Yahoo News - Latest News & Headlines. news.yahoo.com. Arkivita el la originalo je 19 June 2009. Alirita 1 September 2015.
  3. Hureau, Jean. Iran Today, 2nd. Ed, editions j.a.
  4. Ali Shargi, "Eskenās," Encyclopædia Iranica, Vol. VIII, Fasc. 6, pp. 615-624.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]