Tut-Rusia Kongreso de Sovetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tut-Rusia Kongreso de Sovetoj
leĝdona povo
Fino 1937 vd
Lando(j) Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko vd
vdr

La Tut-Rusia Kongreso de Sovetoj evoluis el 1917 ĝis iĝi la supera reganta ento de la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko el 1918 ĝis 1936, efektive. La soveta konstitucio de 1918 mandatis, ke la Kongreso kunvenu almenaŭ dufoje jare, kun la taskoj difini (kaj amendi) la principojn de la soveta konstitucio kaj ratifi la pactraktatojn.[1][2] La Oktobra Revolucio elpostenigis la provizoran registaron, kio faris la Kongreson de Sovetoj la nura, kaj supera reganta ento. Menciindas, ke tiu Kongreso ne estis la sama kiel la Kongreso de la Sovetoj de Sovetunio kiu regis la tutan Sovetunion post ties kreado en 1922.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Por la plej frua parto de sia vivo, la Kongreso estis pli demokrata. Tra Rusio estis centoj da sovetoj, demokrataj lokaj regantaj institucioj en kiuj lokanoj povis partopreni. La sovetoj elektis la delegitojn al la Kongreso, kaj poste siavice la Kongreso tenis la tutlandan aŭtoritaton, kiu faris la plej altajn decidojn. Estis kelkaj politikaj partioj reprezentitaj en la diversaj sesioj de la Kongreso, ĉiuj el kiuj luktis por pliigi sian influon en la sovetoj. Tamen, dum la Rusa enlanda milito ampleksiĝis, la soveta aŭtoritato estis samtempe reduktita, kaj la apero de la tutpova regado fare de Stalin efektive ŝtonigis tiun situacion[3] kaj definitive faris la Kongreson pup-parlamento. La Kongreso estis formita de reprezentantoj de urbaj konsilantaroj (1 delegito por 25 000 voĉdonantoj) kaj la kongresoj de la provincaj (oblasto) kaj aŭtonomaj respublikaj konsilantaroj (1 delegito por 125 000 loĝantoj).

En Sovetio, administrata de la Supera Soveto (Верховный Совет, verĥovnij savjet), sovetoj estis elektitaj de la popolo, sed kandidatiĝo eblis nur tra la komunisma partio.

Kongresoj[redakti | redakti fonton]

Unua Kongreso[redakti | redakti fonton]

La Unua Tut-Rusia Kongreso de Sovetoj de Laboristoj kaj Soldatoj (16a de Junio – 7a de Julio, 1917) estis dominata de la pro-registaraj partioj kaj konfirmis la hegemonion de la Portempa Registaro de Rusio.[4] Estis 1090 delegitoj, 822 kiel voĉdonantoj, reprezentantaj 305 sovetojn de laboristoj, soldatoj kaj kamparanoj, kaj 53 regionajn, provincajn kaj distriktajn sovetojn. Inter ili estis 285 de la Socialista Revolucia Partio, 248 Menŝevikoj, 105 Bolŝevikoj, 32 Internaciistaj Menŝevikoj kaj aliaj.[5][6][7]

Dua Kongreso[redakti | redakti fonton]

Post la Oktobra Revolucio la Dua Tut-Rusia Kongreso de Delegitoj de Sovetoj de Laboristoj kaj Soldatoj (7a-9a de Novembro, 1917) ratifis la revolucian transigon de la ŝtata povo.[8] Estis elektitaj 649 delegitoj al la Kongreso, reprezentantaj 318 lokajn sovetojn; el ili 390 estis jam Bolŝevikoj, 100 maldekstraj SR-oj, kaj 60 aliaj SR-aoj, 72 Menŝevikoj, 14 Social-Demokcraaj Internaciistoj, 6 Internaciistaj Menŝevikoj kaj 7 de aliaj frakcioj.[9][10] Estis elektita la Konsilio de Popolkomisaroj de Sovetunio kaj Lenin kiel ties prezidanto.

Tria Kongreso[redakti | redakti fonton]

La Tria Kongreso (23a–31a de Januaro, 1918) markis la hegemonion de Bolŝevikoj, kiuj estis majoritataj kaj aprobis bazon por konstitucio kaj starigo de Sovetunio kaj por la redistribuo kaj ŝtatigo de la terposedo.[11] Tio pluis ĝis la 12-a Kongreso

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Constitution (Fundamental Law) of the RSFSR
  2. Jerry F. Hough, Merle Fainsod, How the Soviet Union is Governed, US: Harvard College, 1979, reprint, p. 50-51 61–63, 67–68, 73, 81–84.
  3. Models of Democracy, David Held, p. 225. "Stalinism destroyed the possibility of a radical workers' democracy, installed briefly in the Soviet Union in October 1917 under Lenin's leadership"
  4. Leonard Schapiro, The Origin of the Communist Autocracy: Political Opposition in the Soviet State First Phase 1917–1922, Second Edition, New York: MacMillan Press, 1977, p. 41, 363.
  5. First All-Russian Congress of Soviets of Workers' and Soldiers' Deputies, Arkivigite je 2021-02-06 per la retarkivo Wayback Machine Saint Petersburg Encyclopaedia. A. M. Kulegin.
  6. First All-Russian Congress of Soviets: Composition of the First All-Russian Congress of Soviets, June 26, 1917, Rech’, 26 June 1917; Frank Golder, eld., Documents of Russian History, 1914–1917 (New York: The Century Co., 1927), pp. 360–361.
  7. Vladimir Lenin, First All Russia Congress of Soviets of Workers' and Soldiers' Deputies, June 3–24 (June 6 – July 7), 1917; V. I. Lenin, Collected Works, 4th English Edition, Progress Publishers, Moscow, 1974, Vol. 25, pp. 15–42. Tradukita el rusa, Eldonita de Stephan Apresyan kaj Jim Riordan.
  8. Leonard Schapiro, The Origin of the Communist Autocracy: Political Opposition in the Soviet State First Phase 1917–1922, Second Edition, New York: MacMillan Press, 1977, p. 54, 58, 64, 363.
  9. All-Russian Congress of Workers' and Soldiers' Soviet Deputies, Second. A. M. Kulegin. Encyclopaedia of St. Petersburg.
  10. All-Russian Congress of the Soviet, Marxist Internet Archive.
  11. Third All-Russian Congress of Soviets of Workers', Soldiers' and Peasants' Deputies (January 23–31, 1918) alirita la 8an de Aprilo 2021.