Udgir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa foto pri fortikaĵo de Udgir
Larĝa foto pri fortikaĵo de Udgir
Udgir
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 413517
Demografio
Geografio
Geografia situo 18° 24′ N, 77° 7′ O (mapo)18.39611111111177.1175Koordinatoj: 18° 24′ N, 77° 7′ O (mapo) [+]
Alto 632 m [+]
Areo 5,8 km² ( 580 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Udgir (Maharaŝtro)
Udgir (Maharaŝtro)
DEC
Udgir
Udgir
Situo de Udgir
Udgir (Barato)
Udgir (Barato)
DEC
Udgir
Udgir
Situo de Udgir

Map

vdr

Udgir, marate उदगीर,Udajagiri estas urbego, ankaŭ municipo en meza parto de federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en la distrikto de Latur. Udgir derivas sian nomon de Udalik Baba.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Udgir situas en Dekkana Altebenaĵo proksime de subŝtato Karnatako en alto 632 metrojn super la marnivelo. La distrikta sidejo Latur troviĝas 56, Bidar 69, Nanded 88, Nizamabad 110, Osmanabad 115, Solapur 151, Bid 158, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 456, tutlanda ĉefurbo Delhio 1139, Kolkato 1261 kilometrojn (aere) [1].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Udgir havis populacion de 103 550 en 2011 kun legopovo de 84% (en la plena distrikto 69%.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Udgir la Mogola Imperio longe regis. La urbego estis fama pro la batalo en 1759. Antaŭ kreo de Latur-distrikto Udgir estis parto de Osmanabad-distrikto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Udgir kaj la proksimaj vilaĝoj ekonomie dependas plejparte de la agrikulturo. La ĉefaj kultivaĵoj estas tritikoj, sorgoj, mungfaboj, sojfaboj, sukerkanoj, cepoj kaj aliaj verdaj foliaj legomoj. La urbego havas muelejojn kaj laktopulvorfabrikon establitan en 1978. Gravas ankaŭ la komercado.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo estas la marata lingvo. La hinda kaj la urdua ankaŭ estas parolataj.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Udgir vivas majoritate hinduoj 62%, krome minoritate islamanoj 33%, budhanoj 3,5%, ĝainistoj kaj kristanoj malpli ol 0,5%.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En Udgir signifa altlernejo funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Udgir situas en varma semi-arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSh). Jare pluvas pli, ol 700 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-septembro pli ofte pluvas (pro la musono), dum inter novembro-aprilo apenaŭ pluvas. La meza ĉiujara temperaturo varias inter 13-41 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Udgir havas trairan fervojan linion, ankaŭ ĉefajn kaj flankajn vojojn el ĉiuj direktoj. Enurbe kaj ekster la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La plej proksima enlanda flughaveno funkcias en Nanded, la internacia en Hajderabado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans