Ukraina Olimpika Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de la Ukraina Olimpika Komitato
emblemo de la Ukraina Olimpika Komitato

La Ukraina Olimpika Komitato (ukraine Нацiональний олiмпiйський комiтет України, do laŭvorte "Nacia Olimpika Komitato de Ukrainio") estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Ukrainio. Ĝi kreiĝis en 1990 kaj estis reorganizita fare de la Internacia Olimpika Komitato en 1993. Kiel NOK, la Ukraina Olimpika Komitato celas subteni ukrainajn atletojn, sporton en Ukrainio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Ukrainio, kvankam ĝis la jaro 2012 ankoraŭ nek okazis nek estonte klare antaŭvidatas Olimpikaj Ludoj en la lando. Laŭ la stato de somero 2012 estas neformalaj supozoj ke la urbo Lviv povus eble kandidati por la Vintra Olimpiko 2022.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo (ukraine kaj angle) greke paĝo en la retejo de Internacia Olimpika Komitato (angle kaj france)