Universala Esperanto-Metodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Bensona Universala Esperanto-Metodo estas instruverko por memlernantoj de Esperanto kun ampleksa legolibro, verkita de William Sol Benson kaj eldonita en 1932 de Benson School of Esperanto en Newark, New Jersey, Usono.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La 559-paĝa libro enhavas

  • Kompletan rektan lernolibron
  • Ampleksan ilustritan legolibron
  • Universalan multlingvan bildvortaron

Ĉio kompletigita per 11.000 bildoj, 100 listoj de samspecaj vortoj, 2 plenpaĝaj tabeloj de la prononcado de la Esperanto-alfabeto en 36 lingvoj kaj 5 plenpaĝaj tabeloj de korelativoj en 36 lingvoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Unua parto[redakti | redakti fonton]

(p. 6-90) Ĝi prezentas per rekta bildmetodo la gramatikon, vortojn kaj frazkonstruon.

Citaĵo
 La lernanto nur legas la subskribojn sub la bildetoj kaj tiuj jam mem kondukas lin tra la tuta lingvo en simpla kaj natura maniero. Jam en la komenco li lernas ne nur vortojn kaj diversajn kombinojn de vortoj, sed ankaŭ gramatikajn regulojn; kaj li aplikas tiujn lernitajn vortojn kaj regulojn dum sia propra verkado de frazoj. 
— El Antaŭparolo

Ĉiuj vortoj estas esprimitaj per bildoj (la aŭtoro de la desegnoj ne estas menciita) kaj sammaniere ankaŭ la gramatikaj reguloj. En la deka leciono jam aperas rakontoj sub bildoj (Cindrulino), en la lasta leciono eĉ tekstoj sen bildoj. Fine oni trovas anekdotojn kaj tabelon de korelativoj en 36 lingvoj.

Krestomatio[redakti | redakti fonton]

(p. 93-228) Ĝi enhavas interesajn legaĵojn de 135 mallongaj rakontoj transprenitaj el diversaj gazetoj (Lingvo Internacia, Heroldo de Esperanto, Esperanto-Junularo, Literatura Mondo k.a.). Kelkaj estas originale verkitaj, aliaj tradukitaj el aŭtoroj gloraj (Tolstoj, Turgenev, Lessing, Maupassant, Prus, Jókai, France, Grimm, London, Ibanez, Karinthy) kaj malpli konataj aŭtoroj de diversaj nacioj. Ĉiuj kun ilustraĵoj.

Universala Vortaro[redakti | redakti fonton]

La tria parto enhavas alfabete ordigitajn vortojn kompletigitajn per desegnoj, kiuj kutime sufiĉas por klarigi la sencon. Nur ĉe vortoj abstraktaj, kiujn desegni ne estas facile, aperas traduko en 40 lingvoj. Ekzemple ĉe la vortoj abomena, aborti, acida, aĉeti, admiri, admoni, adreso, adulti, aero, afabla, afero, agi ktp.

Listo de samspecaj vortoj[redakti | redakti fonton]

La kvara parto (p. 539-554) estas vortaro laŭ jenaj temoj: Adverboj, Agrikulturo, Alkoholo, Amfibioj, Amuzoj, Anatomio, Aparatoj, Arboj, Arĥitekturo, Armiloj, Arto, Astronomio, Atmosfero, Bakaĵoj, Bestoj, Birdoj, Dancoj, Ejoj, Elektro, Familio, Fervojo, Fiŝoj, Fiziko, Fiziologio, Floroj, Fluidoj, Formo, Fotografio, Fruktoj, Gasoj, Grenoj, Grupo, Herbo, Homo, Homaj Ecoj, Ĥemio, Insektoj, Interjekcioj, Juveloj, Kapvestoj, Koloroj, Komerco, Konjunkcioj, Kuiri, Kvalitoj, Laboroj, Lingvo, Lumo, Malsanoj, Manĝoj, Matematiko, Mebloj, Medicino, Metaloj, Mezuroj, Mikroboj, Milito, Mitologio, Moluskoj, Monatoj, Mono, Morto, Muziko, Navigado, Nuksoj, Numeraloj, Okultismo, Okupoj, Optiko, Piedvestoj, Poezio, Regado, Religio, Reptilioj, Ripozo, Sciencoj, Sezonoj, Sonoj, Vestoj, Veturi.

Indekso[redakti | redakti fonton]

Fine de la libro troviĝas (p. 555-559) ĉiuj temoj kaj artikoloj en la libro. Bedaŭrinde ĉe la tradukoj estas menciitaj tradukistoj, sed ne originalaj aŭtoroj, kio estis tiutempa kutimo ankaŭ en gazetoj. (Ĉe la tradukoj mem jam la aŭtoroj troveblas.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]