Universitato Al-Kuds
Universitato Al-Kuds | ||
---|---|---|
![]() | ||
Situo | ||
Geografia situo | 31° 45′ 21″ N, 35° 15′ 41″ O (mapo)31.75590833333335.261380555556Koordinatoj: 31° 45′ 21″ N, 35° 15′ 41″ O (mapo) | |
Diversaĵoj | ||
retejo | Oficiala retejo | |
| ||
Al-Kuds Universitato (arabe جامعة القدس, transliterumo: Ĵamia Al-Kuds) estas palestina universitato kun ĉefsidejo en Orienta Jerusalemo, kaj kun 12 kampusoj en Jerusalemo, Abu Dis kaj al-Bireh, kiuj estis prenitaj sub unu tegmento en la jaroj 1984 kaj 1995. La universitato disponigas altnivelan instruadon al proksimume 8000 studentoj vivantaj en Orienta Jerusalemo kaj la Palestina Aŭtoritato, en proksimume 100 studfakoj.
En Orienta Jerusalemo[redakti | redakti fonton]
- La Instituto de Islama Arkeologio, kiu laboras por malkovri arkeologiajn trovaĵojn ligantajn palestinan historion al Jerusalemo
- Fakultato de Korano kaj Islamaj Studoj
- Fakultato de Arto kaj Homaro
- Lingvolernejo, kiu inkluzivas programon nomitan "Lernado de la Araba en Jerusalemo", por eksterlandanoj
- Konstruaĵo de Administracio kaj studentaj servoj, registrocentro kaj dormejoj
- Fakultato de Juro kaj Filozofio de Juro.
- Fakultato de Ekonomiko kaj Komerca Administrado
En Beit Ĥanina[redakti | redakti fonton]
- Centro por Homaj Rajtoj kaj malliberuloj
- Centra Biblioteko
- Centro por Internacia Kunlaboro, ĝis 2013 kunlaborinte kun Universitato Brandeis.
En Abu Dis[redakti | redakti fonton]
- Fakultato de Inĝenierio
- Fakultato de Scienco kaj Teknologio, kiu inkludas nanoteknologian laboratorion
- Fakultato de Medicino, funkciigante en kunlaboro kun Al Makassad Hospitalo
- La Fakultato de Kuracaj Profesioj, kiu inkludas lernejon por flegistinoj kaj studoj en farmacio kaj dentokuracado.
- La Instituto por Moderna Komunikado, kiu funkciigas la Al-Kuds EdukTelevida Stacio (AQTV)
En oktobro 2008 la prezidento de la Universitato Sari Nusseibeh anoncis, ke la pordegojn de la institucio malfermiĝos ankaŭ al studentoj kiuj estas arabaj israelanoj.