Sari Nusseibeh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sari Nusseibeh
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1949 (1949-02-12) (75-jaraĝa)
en Damasko
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Palestino vd
Alma mater Christ Church CollegeUniversitato Harvard • St. George's School, Jerusalem vd
Familio
Patro Anwar Nusseibeh vd
Patrino Nuzha Al-Ghussein vd
Gefratoj Zaki Nusseibeh vd
Profesio
Okupo filozofopolitikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sari NUSSEIBEH (en araba: سري نسيبة‎) (naskiĝinta en 1949) estas palestina Profesoro de Filozofio kaj iama Prezidanto de la Universitato Al-Kuds en Jerusalemo. Ĝis Decembro 2002 li estis la reprezentanto de la Palestina Nacia Aŭtoritato en tiu urbo. En 2008, en malferma voĉdonado, Nusseibeh estis voĉdonita la 24a plej influa intelektulo en la mondo en la listo de 100 Pintaj Publikaj Intelektuloj fare de Prospect Magazine (Britio) kaj Foreign Policy (Usono).[1]

Li devenis el elstara palestina familio de politikistoj kaj terposedantoj, kiuj estis elposedigitaj pro la israela okupacio. Li ludis gravan rolon en universitata kariero kaj kiel politika aktivulo. Sari Nusseibeh estis dumlonge konsiderata kiel palestina moderulo. En Julio 1987, Nusseibeh kaj Faisal Husseini kunsidis kun Moshe Amirav, membro de la israela partio Likud kiuj iĝis la unuaj elstaraj palestinanoj kiuj kunsidis kun membro de la israela dekstro. Amirav estis preparanta por grupo proksima al la tiama ĉefministro Jicĥak Ŝamir pri la eblo fari historian pakton kun la OLP kaj Fatah.[2]

Nusseibeh estis ankaŭ grava estro dum la Unua Intifado, aŭtoris la Palestinan Deklaracion de Principoj[3] kaj laboris por plifortigi la movadon Fatah en la Okcidenta Zono; Nusseibeh helpis aŭtori la "internan" deklaracion de sendependigo de Palestinanoj elsendita en la Unua Intifado, kaj krei la 200 politikajn komitatojn kaj 28 teknikajn komitatojn kiuj estis intencitaj kiel embria infrastrukturo por estonta Palestinia administracio.

Post la pafado de Scud misiloj al Telavivo, Nusseibeh laboris kum la israela movado Pacon Nun por komuna alproksimiĝo al kondamno de la mortigo de civiluloj en la milito. Sed li estis arestita kaj metita sub administracia aresto la 29an de Januaro 1991, akuzita kiel agento el Irako.[4] Tiu aresto estis pridubita de britaj kaj usonaj funkciuloj, kaj la usona registaro postulis, ke pruvojn por la akuzo. Li estis adoptita kiel Malliberulo de konscienco fare de Amnestio Internacia[5] kaj protestoleteroj estis verkitaj al The Times fare de akademianoj kiel Peter Strawson, Isaiah Berlin kaj H. L. A. Hart.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Intellectuals—the results". Prospect Magazine. Julio 2008. Alirita la 7an de Januaro 2016.
  2. Nusseibeh 2009, p. 253.
  3. vidu Journal of Palestine Studies, Vol. 17, No. 3, Printempo 1988, pp. 63–65 por la teksto de la Deklaracio de Principoj, konata ankaŭ kiel Dekkvar Postuloj
  4. King 2007, p. 180.
  5. Amnesty International 1991.
  6. Nusseibeh 2009, p. 163.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]