Universitato István Széchenyi
Universitato István Széchenyi | ||
---|---|---|
universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 2002 | |
speco | ŝtata | |
Situo | ||
Geografia situo | 47° 41′ 37″ N, 17° 37′ 39″ O (mapo)47.693517.6276Koordinatoj: 47° 41′ 37″ N, 17° 37′ 39″ O (mapo) | |
lando | Hungario | |
urbo | Győr | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | ĉ. 15 000 (2016) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
filioj | ||
vd | ||
| ||
Universitato Széchenyi István estas nova universitato en Győr, Hungario. La universitato (la hungara mallongigo estas SZE) estis establita en 2002. Ĝi havas elstaran reputacion en elektra kaj mekanika inĝenieradoj kaj havas partnerecon kun la germana aŭtoproduktanto Audi.
Historio
[redakti | redakti fonton]Győr longe estas lerneja urbo. Ekde la 18-a jarcento diversaj altlernejoj funkciis en la urbo. En 1968 la registaro establis telekomunikadan altlernejon. En 1995 ELTE metis tien juran fakultaton. La fakultato trejnis inĝenierojn ankaŭ por la transportado kaj telekomunikada infrastrukturoj. La konstruaĵo de la universitato estis konstruita - bonega escepto en Hungario, origine por edukceloj - sur la pitoreska kurbo de Danubo. La institucio portas la nomon de István Széchenyi (la plej granda hungaro) ekde 1986. En 2002 la altlernejo estis deklarita universitato.
En la universitato lernas 12 mil studentoj kaj kvinmil korespondantaj studentoj.
Fakultatoj
[redakti | redakti fonton]- Fakultato pri juro kaj politiko nomata pri Ferenc Deák
- Fakultato de inĝenieraj sciencoj
- Pedagogia fakultato János Apáczai Csere
- Instituto pri muzika arto
- Instituto pri sano
Instruistoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- László Benkő (juristo)
- János Cserni
- Dezső Ekler
- András Földi
- Sándor Gardó
- Nóra Géczy
- Árpád Horváth (verkisto)
- László Hunyadi (geologo)
- Gergely Ittzés
- Maja Jahoda
- Imre Kovách
- István Kukorelli
- András Osztovits
- András Patyi
- Péter Polt
- János Rechnitzer
- Mihály T. Révész
- Nóra Salvi
- Péter Takács (juristo)
- Zsolt András Varga
Studentoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] Arkivigite je 2014-11-10 per la retarkivo Wayback Machine