Universitato de Betleĥem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Betleĥem
katolika universitato
moto Indivisa manent
Informoj
fondodato 1973
Situo
Geografia situo 31° 42′ 38″ N, 35° 12′ 5″ O (mapo)31.7105435.20147Koordinatoj: 31° 42′ 38″ N, 35° 12′ 5″ O (mapo)
lando Palestino
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Association of Catholic Colleges and Universities
• Unuiĝo de Mediteraneaj Universitatoj vd
Universitato de Betleĥem (Palestina aŭtonomio)
Universitato de Betleĥem (Palestina aŭtonomio)
DEC
Universitato de Betleĥem
Universitato de Betleĥem
Map
Universitato de Betleĥem
vdr

Universitato de Betleĥem (arabe جامعة بيت لحم) estas palestina kristana-katolika universitato lokita en Bet-Leĥem. La nombro da studentoj en la universitato estas 2 788, kaj la nombro da diplomiĝintoj estas 10 647.

La universitato estis fondita en 1973, kaj estas la unua universitato malfermita en Cisjordanio. La universitataj radikoj havas sian originon en 1893, kiam la kristana Frateco honore al Jean-Baptiste de La Salle malfermis kelkajn kristanajn lernejojn en la Sankta Lando, en la urboj Betlehemo, Jerusalemo, Jafo, Nazareto, kaj aliaj lokoj en Mezoriento.

Dum la vizito de Papo Paŭlo la 6-a al Cisjordanio en 1964, li estis petita de komunumestroj en la areo malfermi kristanan akademian institucion, kaj doni sian principan subtenon por la ideo formiĝi la lernejo de la kristana frateco de La Salle en katolikan universitaton. Tamen, pro la ŝanĝoj kiuj okazis en la palestina loĝantaro en la malfruaj 1960-aj jaroj, kun la fino de la Sestaga Milito kaj la transiro al vivo sub israela armea regado, la universitato estis malfermita nur en 1973, kun la subteno de la Vatikano.

La universitato havas la sekvajn sekciojn:

  • Homaj kaj Sociaj Sciencoj - Bakalaŭro-Programoj en Araba Lingvo kaj Literaturo, Angla Lingvo kaj Literaturo, Religiaj Studoj, Socia Laboro kaj Sociologio
  • Komerca Administrado - Diplomiĝintaj kaj atestitaj programoj
  • Edukado
  • Scienco: Bakalaŭro en Bioteknologio, Biologio, Kemio, Matematiko kaj Komputado
  • Flegado kaj Sano (flegado, akuŝistino, okupiga terapio kaj fizioterapio)
  • Turismo: Diplomigita kaj atestita pri turismo kaj hotela administrado

En 2014, ĉirkaŭ 3200 studentoj studis en la universitato (88% el ili por bakalaŭro, proksimume 4% por magistro kaj la cetero por diversaj diplomstudoj), 77% de la studentoj estis virinoj, 74% estis islamanoj kaj la ceteraj estis kristanoj. 49% de la studentoj venis de la Betleĥema areo, 41% de Jerusalemo, kaj 8% de la Hebron areo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]