Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Dramo kaj Filmo en Budapeŝto
hungare Színház- és Filmművészeti Egyetem
universitato
Informoj
fondodato 1865
Situo
Geografia situo 47° 29′ 43″ N, 19° 3′ 58″ O (mapo)47.4952777819.06611111Koordinatoj: 47° 29′ 43″ N, 19° 3′ 58″ O (mapo)
lando Hungario
urbo Pest (urbo), Hungara reĝlando, Habsburga Imperio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Universitato de Dramo kaj Filmo en Budapeŝto (Budapeŝto)
Universitato de Dramo kaj Filmo en Budapeŝto (Budapeŝto)
DEC
Universitato de Dramo kaj Filmo en Budapeŝto
Universitato de Dramo kaj Filmo en Budapeŝto
Map
Universitato de Dramo kaj Filmo en Budapeŝto
vdr

Universitato de Dramo kaj Filmo, origine hungare Színház- és Filmművészeti Egyetem (mallonge SZFE) estas unu el la universitatoj en Budapeŝto, kie lernas estontaj artistoj pri teatro, filmo kaj televizio.

Komuna enirejo de la universitato kun kinejo

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1865 oni establis lernejon pri komencantaj aktoroj fare de Leó Festetics kaj aliaj apud Nacia Teatro (Budapeŝto). Ĝi havis 3 lernoĉambrojn. En 1875 la lernejo ricevis pli grandan lokon. Motoro de la instruado estis longe Ede Paulay. Inter 1887 kaj 1893 la lernejo estis kuntirita kun Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio, poste oni fondis por la aktoroj tutlandan hungaran draman akademion. En la 1920-aj jaroj la plej signifa profesoro estis Sándor Hevesi. Lia posteulo estis Árpád Ódry. En la lernojaro 1932 startis la unua klaso pri filmistoj. En 1948 la akademio ricevis la titolon altlernejo kaj la Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo estis kuntirita al la Teatra Altlernejo. En 2000 ĝi estis levita universitato. Dum la socialismo menciindas legenda profesoro (ankaŭ rektoro) Zoltán Várkonyi. En 2020 politika krizo okazis en la universitato. La posedanto iĝis anstataŭ la ŝtato nova fondaĵo. La studentoj protestis kaj okupis la kampuson. Tamen poste multaj forlasis la universitaton.

Elektitaj rektoroj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj konataj instruistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]