Unua Novgoroda kroniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unua novgoroda kroniko)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Unua Novgoroda kroniko
ruse Новгородская первая летопись

La Sinoda manuskripto. La kovrilon oni faris nur fine de 18-a jarcento

La Sinoda manuskripto.
La kovrilon oni faris nur fine de 18-a jarcento
Dato ekde 12-a ĝis la unua duono 15-a jarcento
Loko Novgorod
Ĝenro kroniko
Priskribita periodo 8541446
Tekstoj de la Unua Novgoroda kroniko
v  d  r
Information icon.svg

Unua Novgoroda Kroniko estas la plej arĥaika kroniko kompilita en Novgorodo. Ĝi enhavas gravan informon pri la historio de Novgorodo kaj aliaj Rusjaj[1] landoj. Ekzistas du versioj de la kroniko: la pli frua Aĝa versio (ruse Старший извод”); kaj la Malaĝa versio: (ruse “Младший извод”), kies teksto estas teksto de la Aĝa versio kun aldonaĵoj kaj daŭrigo.

La Aĝa versio[redakti | redakti fonton]

Nun ekzistas nur unu manuskripto de la Aĝa versio de la Unua Novgoroda kroniko: la Sinoda manuskripto (ruse “Синодальный список”). La konserviĝinta pergamena manuskripto havas 169 foliojn, kies dimensio estas 4°[2] kaj oni supozas, ke 136 folioj estas perditaj. Nun la manuskripto troviĝas en la Sinoda kolekto de la rusia Ŝtata Historia Muzeo.

La kodekso verŝajne konsistis el 37 kajeroj po 8 folioj en ĉiu, sed en du kajeroj oni forigis po unu folio, kaj aldonis tri pliajn apartajn foliojn post ĉiuj kajeroj. 16 komencaj kajeroj estis perditaj (do ĉirkaŭ 128 folioj), kaj la manuskripto komenciĝas meze de frazo, antaŭ la artikolo pri la 6525-a (1017-a) jaro, do ie post la komenco de la artikolo por la jaro 6524-a (1016-a). La fina jaro estas 6860-a (1352-a). Ankaŭ mankas (supozeble) unu kajero (8 folioj) por la jaroj ekde 1273-a ĝis 1298-a.

La Sinoda manuskripto havas du partojn. La unua (folioj 1–118) estis transskribita en la dua duono de la 13-a jarcento. Ĝia rakonto daŭriĝas ĝis 1234. La dua parto (folioj 119–166) enhavas la jarojn ekde 1234 ĝis 1330. Ĝi estis transskribita ĉirkaŭ 1330. Poste sekvas 3 folioj da aldonaĵoj, skribitaj per diversaj skribmanieroj, por la jaroj 13311333, 1337, 1345 kaj 1352. Laŭ enhavo la aldonaĵoj estas ligitaj al la novgoroda monaĥejo Jurjev.[3]

En la manuskripto oni rakontas:

  • pri eventoj de 10161110 jaroj ekde la 1-a ĝis la dua flanko de 7-a;
  • pri eventoj de 11111203 jaroj ekde la dua flanko de 7-a ĝis la 64-a;
  • pri eventoj de 12041234 jaroj ekde la 64-a ĝis la dua flanko de 118-a;
  • pri eventoj de 12341304 jaroj ekde la 119-a ĝis la dua flanko de 154-a, mankas 8 folioj;
  • pri eventoj de 13051330 jaroj ekde la dua flanko de 154-a ĝis la dua flanko de 166-a.

Malgraŭ mallongeco de tekstoj pri 11-a jarcento kelkaj informoj, kiujn enhavas la Unua Novgoroda kroniko, mankas en la Komenca kroniko:

Incendio en la Katedralo Sankta Sofio de Novgorod en 1045;
Naskiĝo de Svjatopolko la 2-a en 1050;
Militiro de Vseslavo la Sorĉisto al Novgorodo en 1069;
Morto de arĥiepiskopo Teodoro en 1077;
Morto de arĥiepiskopo Nikito en 1109.

Multaj grandaj tekstoj, kiujn oni aldonis al la Malaĝa versio kaj al pli malfruaj kronikoj, en la Aĝa versio mankas. Ĉe 1240 oni skribis pri batalo ĉe Neva, sed la konkero de Kievo fare de mongoloj ne estis menciita.

La Malaĝa versio[redakti | redakti fonton]

La kerno de Malaĝa versio verŝajne formiĝis dum la unua kvarono de la 15-a jarcento. Ekzistas tri ĉefaj manuskriptoj de la versio:

La Komisiona manuskripto (ruse “Комиссионный список”)[redakti | redakti fonton]

La manuskripto je 4° enhavas 320 foliojn. En la ĉefa parto (la folioj ekde 28 ĝis 257) rakonto iras ĝis la jaro 1439. Per akvomarkoj (estas bova kapo) oni datas la paperon farita en 1441. Per la alia skribo kaj sur la alia papero (la akvomarko estas virina figuro, farita ankaŭ en 1441) oni skribis pri la jaroj ekde 1440 ĝis 1446 (la folioj ekde 257 ĝis 264) kaj la sama skribisto skribis aldonaj artikoloj sur la folioj ekde 7 ĝis 13 kaj ekde 265 ĝis 305. Al la tria skribisto apartenas folioj ekde 14 ĝis 24 (la akvomarko estas krono, farita en 1451), estas listoj de novgorodaj princoj, posadnikoj, episkopoj k.t.p. Do, verŝajne, preskaŭ la tutan manuskripton oni skribis meze de la 15-a jarcento.[3]

La Akademia manuskripto (ruse “Академический список”)[redakti | redakti fonton]

La manuskripto je 4° enhavas 241 foliojn. Ĝi estas difektita, en diversaj lokoj de la manuskripto mankas entute 55 folioj. La teksto finiĝas meze de la artikolo pri la jaro 1441. Per akvomarkoj oni povas supozi, ke la manuskripto estas skribita meze de la 15-a jarcento (la akvomarko de la folioj 55, 60-61, 85 estas fiŝoj, farita en 14471450; la akvomarko de la folioj 212, 217 estas homa figuro, farita en 1445). Ekzistas kelkaj famaj kopioj de la manuskripto.[3]

  • La Manuskripto de Tolstov (ruse “Толстовский список”)

La manuskripto je 1° enhavas 208 foliojn. La akvomarko (kvar ankroj) indikas la 1620-ajn. La teksto finiĝas meze de la artikolo pri la jaro 1444. Estas kopio de la Akademia manuskripto, farita kiam en tiu lasta estis perditaj malpli da folioj ol nun, do la Manuskripto de Tolstov povas esti utila por parte rekonstrui la Akademian manuskripton.[3]

  • La Berlina manuskripto (ruse “Берлинский список”)

La Berlina manuskripto aŭ manuskripto de Filipps estas farita en 1738 kopio de la Akademia manuskripto (aŭ de tre simila kopio de tiu), kiam en tiu lasta estis perditaj malpli da folioj ol nun, do same kiel la Manuskripto de Tolstov, la Berlina manuskripto povas esti utila por parte rekonstrui la Akademian manuskripton. Nun la manuskripto troviĝis en Ŝtata Biblioteko en Berlino. La Berlina manuskripto estas eldonita en 2010.[4]

  • La Manuskripto de Voroncov (ruse “Воронцовский список”)
Estas kopio de la Berlina manuskripto, farita en la 1820-aj jaroj.
  • La dua manuskripto de Rumjancev (ruse “Румянцевский 2-й список”)
Estas kopio de la Berlina manuskripto, farita en la 1825-a jaro. Enhavas pli da mankoj ol la Manuskripto de Voroncov.
  • La Manuskripto de Uvarov (ruse “Уваровский список”)

Estas kopio de la Akademia manuskripto. Laŭ la akvomarkoj, ĝi estis farita en la 1750-1770-aj jaroj. Tiam en la Akademia manuskripto jam mankis 55 folioj.

La manuskripto de la Triunuo (ruse “Троицкий список”)[redakti | redakti fonton]

Sian nomon la manuskripto ricevis pro la monaĥejo de la Triunuo. La manuskripto je 1° enhavas 76 foliojn. La teksto finiĝas per la artikolo nur pri la jaro 1015. Per akvomarkoj (sfero sub lilio) oni povas supozi, ke la manuskripto estas skribita en la 1560-aj jaroj. Rimarkebla estas influo de la Novgoroda kvina kroniko.[3]

  • La Unua manuskripto de Rumjancev (ruse “Румянцевский 1-й список”)

Estas kopio de la manuskripto de la Triunuo, farita en la 1815-a jaro.

Enhavo de la Malaĝa versio[redakti | redakti fonton]

En la Malaĝa versio (laŭ la Komisiona manuskripto) oni rakontas:

  • pri eventoj de 8541016 jaroj ekde la 28-a ĝis la 79-a;
  • pri eventoj de 10161110 jaroj ekde la 79-a ĝis la dua flanko de 99-a;
  • pri eventoj de 11111203 jaroj ekde la dua flanko de 99-a ĝis la 126-a;
  • pri eventoj de 12041234 jaroj ekde la 126-a ĝis la dua flanko de 157-a;
  • pri eventoj de 12341330 jaroj ekde la dua flanko de 157-a ĝis la dua flanko de 201-a;
  • pri eventoj de 13301439 jaroj ekde la dua flanko de 201-a ĝis la 257-a;
  • pri eventoj de 14401446 jaroj ekde la 201-a ĝis la 257-a.

La lasta menciita evento okazis 30-an de januaro 1447. (En la kroniko oni indikis 1446, ĉar oniaj jaroj komenciĝis 1-an de marto).

La Unua Novgoroda kroniko grave diferencas de la Komenca kroniko (supozante, ke la perdita komenca parto de la Aĝa versio estis sama kiel tiu de la Malaĝa). En la komenca parto nur por kelkaj eventoj oni indikas jaron: 6362 (854) – “la komenco de la lando Rusja”; 6428 (920) – la militiro de Igor kontraŭ grekoj; 6430 (922) – la militiro de Olego kontraŭ grekoj kaj la morto de Olego; 6453 (945) – la morto de Igor; 6463 (955) – la vojaĝo de Olga en Konstantinopolon.

En la Aĝa versio oni priskribas eventojn de la 11-a jarcento per tre mallongaj tekstoj, sed en la Malaĝa versio oni ofte aldonas al ili el la Komenca kroniko, tamen, malgraŭ tio, tiu lasta estas pli longa ol la Malaĝa versio de la Unua Novgoroda kroniko.

Krom priskribo de eventoj, la Unua Novgoroda kroniko enhavas aliajn tekstojn, ekzemple, listojn de novgorodaj princoj, posadnikoj kaj episkopoj; la juran kodonRuskaja Pravda” k.a.

Rakontoj pri tre gravaj por tuta Rusjo, sed foraj de Novgorod mem, eventoj povas esti sufiĉe mallongaj, ekzemple, rakontoj pri la batalo de Kulikovo kaj pri la militiro kontraŭ Moskvo fare de Toktamiŝo.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

La angla:

The Chronicle of Novgorod 1016–1471. Intr. C. Raymond Beazley, A. A. Shakhmatov (Londono, 1914).

La dana:

Den Forste Novgorod-Kronike: Aldste Affattelse / Oversat af K. Rahbek-Schmidt. (Kopenhago, 1964).

La germana:

Die Erste Novgoroder Chronik nach ihrer altesten Redaction (Synodalhandschrift) 1016—1330 /1352: Edition der altrussischen Textes und Faximile der Handschrift im Nachdruck. (Munkeno, 1971). Estas la Sinoda manuskripto laŭ eldonoj de 1875 kaj 1950 kun la germana traduko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ruse: Русь. En frua mezepoko teritorio loĝata de orientslavaj gentoj; heredintoj de Rusjo estas nuntempaj Rusio, Ukrainio kaj Belorusio; la vorto estas difinita en la vortaro de Volodimir Pacjurko.
  2. Estas relativa mezuro de folia dimensio, kiu dependas de tiu de produktitaj paperfolioj. (Ĉar la komuna normo ne ekzistis, kaj dimensioj de paperfolioj de ĉiuj produktantoj malsamis, do la mezuro ne estas preciza). Se folio de libro estas la tuta produktita paperfolio, do estas dimensio 1°, aŭ “in plano”. Se oni faldas paperfolion, kaj folio de libro estas la duono de paperfolio, do estas 2°, aŭ “in folio”. Se folio de libro estas la kvarono de paperfolio, do estas 4°, aŭ “in quarto”, ktp. Uzadon de ciferoj kun la signo “°” lanĉis Aldo Manuzio, sed antaŭ li oni distingis la samajn dimensiojn, nomante tiujn latine aŭ per lokaj vortoj.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Б. М. Клосс, Новгородская первая летопись старшего и младшего изводов (ПСРЛ. Том III). — М., 2000, Antaŭparolo al la eldono de 2000-a jaro
  4. С.Б.Чебаненко. Recenzo al la libro “Новгородская первая летопись. Берлинский список, 2010”