Uwe Ochsenknecht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Uwe Ochsenknecht

Uwe Adam Ochsenknecht [uve oksnkneĥt] (naskiĝis la 7-an de januaro 1956) estas germana aktoro kaj kantisto.

Naskiĝinte en Biblis, li jam frue interesiĝis pri la aktorado kaj kantado, tiel ke li pli kaj pli neglektis siajn lernejajn devojn kaj mallonge antaŭ la abiturienta ekzameno devis forlasi la lernejon. Li tamen sukcese trapasis la enirekzamenon de la aktora lernejo en Bochum kaj ankaŭ sukcese finis la lernadon tie.

En la jaro 1977 li ricevis siajn teatrajn rolojn, mallonge poste sekvis roloj en televidaj kaj kinaj produktaĵoj. Famon li akiris per rolo en la filmo Das Boot, kiu inter alie gajnis ses nomumojn por la Oskaro. Ekde la 1990-aj jaroj li krome agas kiel kantisto.

Liaj filoj Wilson Gonzales kaj Jimi Blue estas same kinejaj aktoroj kaj kantistoj.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Und das reicht nicht (televida produktaĵo, 1979)
  • Tatort (televida krimserio, 1980-84)
  • Das Boot (1981)
  • Männer (1985)
  • Kaspar Hauser (1992)
  • Schtonk! (1992)
  • Ein Mann für jede Tonart (1992)
  • Honigmond (1995)
  • Weihnachtsfieber (1997)
  • Bin ich schön? (1998)
  • Weekend mit Leiche (1998)
  • Widows (1998)
  • Fußball ist unser Leben (1999)
  • Harte Brötchen (2002)
  • Luther (2003)
  • Die Wilden Kerle – Alles ist gut, solange du wild bist! (2003)
  • Engelchen, flieg (2004)
  • Der Bulle von Tölz - Der Tölzi (2004)
  • Vom Suchen und Finden der Liebe (2005)
  • Die Wilden Kerle 2 – Gonzo Gonzales (2005)
  • Die Bluthochzeit (2005)
  • Elementarteilchen (2006)
  • Die Wilden Kerle 3 – Die Attacke der Biestigen Biester (2006)
  • Liebe nach Rezept (2006)
  • Siska - Sei still und stirb (2007)
  • Die Wilden Kerle 4 – Der Angriff der Silberlichten (2007)
  • Angsthasen (2007)
  • Warum Männer nicht zuhören und Frauen schlecht einparken (2007)
  • Lauf um Dein Leben – Vom Junkie zum Ironman (2007)
  • Mord in aller Unschuld (2008)
  • Die Wilden Kerle 5 – Hinter dem Horizont (2008)
  • Sommer (Film) (2008)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]