Uzanto-Diskuto:Araneo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Araneo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Arno Lagrange  10:53, 2. Sep 2006 (UTC)

Listo de urboj en Ukrainio[redakti fonton]

Bonvenon, Araneo, ankaŭ mianome.

Mi vidas, ke ekde aŭgusto vi pensas pri la esperantigo de urboj de Ukrainio kaj ŝanĝas la tekston Listo de urboj en Ukrainio tiurilate. Se vi sekvas la historion de la teksto, vi vidas, ke mi - komencinte la tekston - ĝuste faris kiel vi, do metis "o"-finaĵojn al multe pli da urboj, ankaŭ etaj, anstataŭ nur transskribi ilin al esperanta prononco, sed ricevis fortajn kritikojn pro tio, kaj interkonsentiĝis el geografiaj kaj personaj nomoj ne-latin-literaj esperantigi malpli kaj transskribi pli.

La esencon de la diskuto spegulas la sekvaj linioj, kaj ili koncernas same vin kiel min:

"Transskribo de nomoj ne-latin-literaj sen esperantigo al esperanta prononco:

Laŭ nia pli frua interkonsento, ni ne esperantigas nomojn de ne-mondkonataj urboj, lokoj (krom simpla trans-skribo).

Jen finfine mi trovis: Ne famaj urboj konservas sian nacian formon, Whangamomona (Novzelando) ne ŝanĝiĝas. Narvalo 18:10, 10. Jun 2006 (UTC)

Eble mi ne estis klara: min ĝenas la o-finaĵo de iuj urbetoj. Bonvolu legi por ekzemplo pri rusaj nomoj, ellaborita fare de rusoj: Vikipedio:Esperantigo de rusaj nomoj en Esperanta Vikipedio Narvalo 19:00, 10. Jun 2006 (UTC)

Ankaŭ konsilenda: [1]"

Kion vi tamen nun faras en la listo, estas pli konfuziga: Vi ekzemple ŝanĝis la ligilon Kievo al Kijivo, sed vi ne movis la PAĜON "Kievo" al "Kijivo", eĉ ne kreis redirektilon en nova paĝo "Kijivo", kiu plugvidus al la ekzistanta paĝo "Kievo" ... do nun aspektas, kvazaŭ la urbo nomiĝus Kijivo kaj ne ekzistas artikolo pri ĝi, kvankam ja ekzistas artikolo. Same malbone pri la nomoj de iuj grafikaĵoj: Se vi ŝanĝas la ligon de la "dosiero" (= ĉi-tie: grafikaĵo, bildo) (do Dosiero: Blazono de Oblasto Kieva.png) al Dosiero:Blazono de Oblasto Kijiva.png, neniu komputilo plu trovas la grafikaĵon, kaj aspektus, ke en Vikipedio tute ne ekzistas bildo de la blazono de Kievo.

Mi povas eĉ teorie kompreni vian ideon tiom intence ukrainigi la nomon Kievo: pri la urbo Kaunas en Litovio la esperantistoj interkonsentis anstataŭigi la nuntempe misan Zamenhofan formon Kovno (de la pola vorto Kowno) al la moderna Kaŭnaso (ĉar la enloĝantoj nomas sian urbon litove Kaunas, ne kutime uzas la malnovajn tradukojn en la pola, rusa, germana) - kvankam necesas esti singarda pri tiom drastaj ŝanĝoproponoj kaj dubokaze esti konservativa, ĉar tro da ŝanĝoj konfuzigas (kaj la germanaj esperantistoj bone vivas kun la tradicia esperanta nomo Kolonjo por Köln (ne "Kelno" - aŭ "Kölno" kun nova litero en Esperanto??) aŭ Munkeno por München (ne nove "Minĥno" - aŭ eble "Münchno"??? - germano nomus tian formon "grober Unsinn" - drasta sensencaĵo). Sed SE vi eĉ volas ŝanĝi la nomojn de grafikaĵoj, vi devas ŝuti la grafikaĵon al via komputilo, krei por ĝi novan nomon, kaj realŝuti ĝin al Vikipedio. Alikaze la bildo en la teksto simple fuŝiĝas kaj ne plu montratas. Ĉu komprenite?

Mi baze konsilus al vi laŭeble detale sekvi la supre menciitajn konsilojn de Boris Kolker pri esperanta transskribo de rusaj nomoj, kaj apliki la sistemon ankaŭ por la ukraina lingvo (samkiel por la bulgara, makedona, serba, belorusa, mongola kaj aliaj ciril-literaj lingvoj): kompreneble ĉiuj tiuj lingvoj havas iom aliajn prononcajn regulojn ol la rusa, sed la ideo laŭeble faciligi la transskribojn, skribi "i" kaj ne "ij", se sufiĉas, estas saĝa. Ĉu transskribi la literon г pli bone per "g" aŭ per "h", estas diskutebla: al mi tamen ŝajnas, ke la prononco de г almenaŭ ruslingve klare estas la esperanta sono "g", ne "h" kaj ne "ĥ" - tial mi skribus "Lugansk" kaj "Novgorod" kaj "Gomel" [Al mi ŝajnas, ke oni enkondukis la anglan transskribon de г per "h" por anglalingvanoj sen kono de fremda lingvo, kiuj kutime en la angla prononcas g aŭ "g" (se sekvas a, o, u) aŭ "ĝ" (se sekvas e, i), kaj oni volis eviti, le la angle transskribita nomo "Chernigiv" fuŝprononciĝu Ĉerniĝiv. Por malhelpi tion, anglalingvano ĉiukaze aldonus la literon h al la transskribo ("Chernighiv") - tiam 'g' kaj 'i' ne plu estas kunaj, kaj 'g' angle denove prononciĝas "g". Do en la angla transskribo supozeble iu pensis, ke sufiĉus tuj skribi nur "h", alikaze unu cirila litero iĝas du anglaj (kvankam tio nemalofte okazas en transskribo de unu al alia lingvo)].

Vi ĉiukaze vidas: Ne estas tiom simple fari iujn ŝanĝojn sen konsideri la sekvojn - en Vikipedio samkiel en la resto de la vivo...

Sincere ThomasPusch 07:05, 14. Sep 2006 (UTC)

Nomoj de Krimeaj urboj[redakti fonton]

Mi insiste petas kaj alvokaŝ ĉies prudenton por alpreno kaj vasta uzo de la formo Sebastopolo (kun 'b'). La motivojn oni serĉu en la artikolo Sebastopolo. Tiu formo estas kaj en NPIV, kaj en la plej vaste uzataj nun rusa-Esperanta kaj Esperanta-rusa vortaroj de Bokarjov. Dume mi lasas ĉion senŝanĝa, sed atendas ĉies respondojn pri la temo.

Aldone, nun mi okupiĝas pri preparo de la artikoloj pri la Krimeaj urboj. Inter la urboj, menciitaj en la listo de tiu ĉi paĝo (Listo de urboj en Ukrainio) jam pretas Aluŝto. La esperantigo de la urbo kiel "Aluŝto", espereble neniun ĝenos, do mi aliigos la formon de la urbo en tiu ĉi paĝo.

Ĝenerale mi malpreferas esperantigojn de la jam fiksitaj en NPIV nomoj laŭ la ukraina maniero (mi ĉiam preferas Kievo, sed ne Kijivo). - Mevo, 14:13, 04. Dec 2006

Ŝajnas al mi ke bildoj estas ĝenerale dekstraflanke. Ĉu estis kialo por movi aparte tiun maldekstren? Dankas, Sok Na Men Sui Lui 13:36, 5. Dec 2006 (UTC).

Tio dependas de prilumado: la prilumigita flanko devas esti interne de de artikolo kaj ombra flanko - ekstere. La kapo devas esti turnita al la deksto, do, internen. Dankon. Araneo
Tion mi neniel estus diveninta. Ĉu ĝi estas jam menciata en iu helpopaĝo? Sok Na Men Sui Lui 08:24, 7. Dec 2006 (UTC)

Ne, tiu estas konsilo (propono) de faka pentristo-desegnisto. Araneo

Atentu, vi alŝutis dosieron de Nadija Hordijenko Andrianova sen doni informon pri kopirajtoj. Estas risko, ke roboto forigos vian bildon, se vi ne liveras la informon pri fonto kaj licenco. Mi supozas, ke la bildo estas publika posedaĵo (tio estas la kazo, se la fotisto rezignis pri siaj rajtoj). Se tio estas prava bonvolu tion indiki sur la paĝo de la dosiero kaj aldoni la ŝabloninformon PD. Amike DidiWeidmann 23:02, 3. Jun 2008 (UTC)

Same pri portreto pri Olga Kerzjuk. Mi aplikas al ambaŭ pravigon de utiligo laŭ justa uzo, ĉar mi vidis ke ekde 5 jaroj ne aldonis licencon al la unue menciita foto. Tamen, se vi volus disponigi la du fotojn kiel publika posedaĵo, aldono de indiko fare de vi daŭre bonvenus. ThomasPusch (diskuto) 19:33, 13 Nov. 2013 (UTC)

La eligitan foton de s-ino Nadia Amdrianova-Hordienko iam donis al mi ŝia filino, ukraina verkistino Lesja Voroninaq. Mi nur skanigis ĝin kaj enmetis en artikoleto. Araneo

Se vi aldonus duonfrazon kaj mem, post ensalutado je via vikipedia nomo, metus plenan frazon "La foton de s-ino Nadia Amdrianova-Hordienko iam donis al mi ŝia filino, ukraina verkistino Lesja Voroninaq, kaj rajtigis min uzi la foton por esperantlingvaj kaj ankaŭ alilingvaj tekstoj" en la dosieran priskribopaĝon, tiam vi povus plenrajte aldoni la ŝabloninformon PD, tiam ĉio estus perfekte en ordo, kaj multe pli bone ol pravigo de utiligo laŭ justa uzo. Tion sen krei dubojn de skeptikuloj povas fari nur vi! Aidas (diskuto) 20:56, 3 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Маю прохання, чи не могли би Ви трохи розширити статтю в УкрВікі про клуб? --StripedM 09:55, 18. Sep 2010 (UTC)

Kruto (Ukrainio)[redakti fonton]

Saluton Araneo! Koncerne vian artikolon "Kruto (Ukrainio)", mi ŝatus alinomi ĝin al "Kruti (stacidomo)" - la nova nomo estus pli konforma al la ukraina originalo, kaj aliflanke ĉiuj fervojaj stacioj de Ukrainio havas apartigilon "(stacidomo)" (Vd Kategorio:Fervojaj stacioj en Ukrainio). ĉu vi konsentas al tiu alinomigo? --Dominik (diskuto) 05:13, 6 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Bone. Araneo (diskuto) 16:07, 7 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon Araneo! Dominik (diskuto) 16:35, 7 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Hej, en herbejo ruĝa viburno[redakti fonton]

Saluton, Araneo. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la artikolon Hej, en herbejo ruĝa viburno. Dankon pro tio. Sed ial vi ne ligis ĝin al alilingvaj versioj. Ĉu alilingvaj artikoloj pri la kanto eble ekzistas? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 11:23, 14 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉar neniu uzanto nek vi intertempe ligis la povran artikoleton al alilingva versio, mi ĵus faris tion. Laŭ certa informpaĝo pri uzantoj vi ĝis nun neniam okupiĝis pri Vikidatumaj eroj. Tio ankaŭ signifas, ke vi fakte neniam metas intervikiajn ligilojn laŭ la maniero, kiu ekzistas jam ekde 2013. Kial? Ĉu la tekniko eble timigas vin? - Krome mi rimarkis fuŝon ĉe la ukraina titolo kaj jam korektis tion. - Mi ja povas ne nur legi la latinan alfabeton, sed eĉ la cirilan, lerninte en la lernejo iomete la rusan lingvon. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:51, 14 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Estimata s-no, dankon. Sed pri kiu fusho en la ukraina titolo temas? 12.97.151.219 06:22, 16 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Vi mem povis vidi (ĉu ne?), ke la ĝustigo koncernis la elkrian unuan vorton de la ukraina titolo, kiu laŭ Tlustulimu estu Oй, ne Гей. Konsentite, ke tre eta ŝanĝo, sed probable T. pravas... Tutcerte li pravas, ke gravas ankaŭ konsideri aldoni informojn al vikidatumoj, se oni kreas novajn tekstojn - despli se oni estas tiom sperta vikipediano kiel vi. {{{1}}} Aidas (diskuto) 20:44, 3 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Estimato, lasu "Hej," 12.97.151.219 04:27, 4 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Via propra foto ankaŭ sen ajna licenco[redakti fonton]

Ankaŭ via propra foto dosiero:Viktor Pajuk.jpg jam ekde 16 jaroj estas sen libera licenco, kaj teorie povus esti forigita iam ajn. Mi petas vin aldoni liberan licencon - tio kostas nur kelkajn sekundojn de via vivo kaj nur vi povas fari tion!!! Aidas (diskuto) 21:01, 3 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi donas al vi liberan licencon. 12.97.151.219 04:31, 4 jun. 2022 (UTC)[Respondi]