Uzanto-Diskuto:Alaudo/Arkivo13062008

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kio? Kie? Kiam?[redakti fonton]

commons:Image:ChGKWorldChamp2006.JPG. Its the only one, that I can find. ru:User:DR --87.161.182.167 10:06, 23. Mar 2007 (UTC)

Artikolo pri polusa sistemo[redakti fonton]

Vi povas redakti la artikolon. Mi ĝi redaktas dum 5...10 minutoj, konservas, kaj poste estas neniuj problemoj se iu alia redaktas. Maksim 17:53, 27. Mar 2007 (UTC)

Mi fakte pensis ke ankaŭ por la 75000-a oni ion volas fari, ĉu?.
Tamen bone, mi ne alŝutos ion amase tra 80000. Maksim 09:35, 2. Apr 2007 (UTC)
Bone, tiam mi renomos ĝin en la 75000-an, se mi estos ĉe vikio en la taŭga tempo. Maksim 15:17, 2. Apr 2007 (UTC)
Vi tamen pravis. Ĉi tiu artikolo estas la 80000-a
En la bildo jam estas entute 80001, la lasta estas Mamonas, pri polusa sistemo estas la antaŭlasta. Maksim 18:06, 4. Apr 2007 (UTC)

Ŝablono[redakti fonton]

Saluton Alaŭdo, ĉu ne eblas havi tutmondan ŝablonon? Oni indiku la titolon, la nomon de la loko kaj la koordinatojn, kaj aperu la koresponda karto kun la necesaj indikoj. Sed, eble mi tro revas... Bea 09:10, 28. Mar 2007 (UTC)

Mi ne certas, ĉu la "geografia loko" estas la vera problemo, jam ekzistas tiaj ŝablonoj por urboj, riveroj, montoj, ... sed ili ne estas ĉie uzataj. La problemo estas laŭ mi la mapoj por bone vidigi, kie troviĝas iu loko en ties lando. Eble vi povos fari ŝablonon kun mapo de Egiptio aŭ Afriko (sed eble la skalo estos tro malgranda) kaj ĝin oni povos uzi kaj por malnova Egiptio, kaj por nuntempa. Iom post iom eblos aldoni aliajn ŝablonojn por aliaj landoj. Ne, fakte la pli bona afero estos, ke

  1. oni indiku la landon, tio elektigos la ĝustan mapon (se ĝi ne ankoraŭ ekzistas, ĝi simple ne aperos),
  2. oni indiku la koordinatojn, tio desegnos la krucon (aŭ alian simbolon) sur la karton (kondiĉe ke ĝi ekzistas),
  3. oni indiku la nomon, kio aperos apud la simbolo sur la karto,
  4. oni indiku la titolon, kiu aperos super la karto.

Nun tiavice aŭ kiel vi preferas, sed ĉu tio ŝajnas farebla al vi? --Bea 10:03, 28. Mar 2007 (UTC)

Bone, ĉu vi kontaktos lin? --Bea 12:41, 28. Mar 2007 (UTC)

Estas tia ŝablono ŝablono:situo sur mapo. Por la ŝablono bezonatas subŝablonoj por apartaj landoj kaj regionoj, kelkaj jam estas (pri Germanio, Svislando kaj Bosnio), la aliajn necesas krei. Maksim 18:05, 30. Mar 2007 (UTC)

Pri Serĉi en aliaj vikipedioj[redakti fonton]

Vi redaktis en Ŝablono:SerĉuEnAlilingvajVikipedioj2 sed ĝi ankoraŭ ĝustas. La kialo de la nuna nefunkcio estas ke neniu ŝanĝis de SerĉuEnAlilingvajVikipedioj al SerĉuEnAlilingvajVikipedioj2 en la paĝo: MediaWiki:Searchnoresults. Mi ankoraŭ petis arno la administranto, sed neniu ankoraŭ plenumis mian peton.--Denizo 11:43, 29. Mar 2007 (UTC)

HA! Vi mem estas administranto! Do vi mem faru la superaj ŝanĝoj kiun mi petis ankaŭ en la diskutejo.--Denizo
Vidu MediaWiki_diskuto:Searchnoresults#Propono_pri_solvo--Denizo 08:16, 31. Mar 2007 (UTC)

Polusa koordinata sistemo[redakti fonton]

Dankon pro la peto. Estas ĉiam plezuro scii ke iu rimarkas. Do, mi agendigas ĝin por tuj post kiam mi finos pri la nunaĵo (grafeteorio). O'RyanW ( ) 00:11, 31. Mar 2007 (UTC)

Ĵus finis unuafazan prilabradon de Polusa koordinata sistemo kun emfazo al la senco kaj al la gramatiko. Nun mi reprilaboras la Glosaron de grafeteorio. Poste mi reprilaboros la artikolon Polusa koordinata sistemo. Se plaĉas, mi povos reprilabori kun plia emfazo al la Esperantigo de stilo (malpliigi infinitivojn kaj kompleksajn verboformojn, ktp). Bonvolu konscii ke mi ne estas matematikisto, kaj rezignas pri subtilaĵoj kiujn mi ne kommprenas.

Interalie, mi rimarkas, ke la numeroj de la piednotoj fuŝiĝas. O'RyanW ( ) 07:11, 1. Apr 2007 (UTC)

Kara Alaŭdo, Dankon pro la du afablaj mesaĝoj! Mi ĵus finis reprilaboradon de Glosaro de grafeteorio por serĉi kion mi maltrafis dum la unua iom rapida prilaboro. Kaj kompreneble multon trovis. Ĝenerale mi trovas tian plurfojan metodon kun intertempa paŭzo utila. Nu mi celas repritrakti ankaŭ la artikolon Polusa .... Kaj samtempe mi iom nervozas pri ebla redaktokonflikto.

Koncerne "na" kontraŭ kiu mi vidis vian energian proteston, mi iom kunsentas kun vi. (Pli timinda ol "na" mem, laŭ me, estas kio povus veni poste.) Vikipedio ne estas taŭga loko por tio. Mi esploris kaj trovis, ke mi provis ĝin po unu fojo kaj en la mezo de tiu Glosaro ... kaj en la mezo de Polusa .... Spite al tio, ke mi neniam konsideris min naisto! Mi pensas ke tiuj estas la du solaj okazoj ke mi ĝin uzis. Jam mi forigis ĝin el Glosaro ... kaj baldaŭ forigos ĝin ankaŭ el Polusa .... (Mi ankaŭ bone kontrolis la artikolon Densa aro, sed vidas, ke f☺liĉe tiun mi neniam tuŝis.) Amike. O'RyanW ( ) 01:42, 2. Apr 2007 (UTC)

Finfaris la reprilaboron. Mi trovis malpli da ŝanĝendaĵoj ol mi atendis. Sendube oni trovos aliajn. Mi ĝoje anticipas vidi kion kaj kiajn. O'RyanW ( ) 02:53, 2. Apr 2007 (UTC)

Dankon pri Hunda Koro[redakti fonton]

Malfruan dankon pro via prilaboro de artikolo Hunda Koro. Mi ĉiam studas la plibonigojn de aliaj faritajn al miaj faraĵoj. O'RyanW ( ) 00:32, 31. Mar 2007 (UTC)

I strongly suggest to move this discussion to my personal discussion page in Ukrainian Wiki here, since it concerns this Wikipedia only. Currently I am quite active there and will surely capture the edits. Alaŭdo ۩ 19:29, 1. Apr 2007 (UTC)

I'm admin of Ukrainian wiki - Galkovsky - this user is complaining on some articles on ukwiki.
Notice, that user is not Ukrainian and he do not understand ukrainian language (perhaps, he hasn't used it even for once).
Please refer to my personal page in your Wiki to find a disprove. Alaŭdo ۩ 19:24, 1. Apr 2007 (UTC)
Despite this, he is arguing, that some of the articles on the ukwiki are non-neutral. For example, article "Moskali" - this is traditional word for Russians in Ukraine. Alaudo had said about erasing from the article citations from poem of Taras Shevchenko (Ukrainian famous poet). Russian wiki (where Aluado came from) also has such article ru:Москаль and it's contents is rather similar, stating about historical origin of this word.
Please, remain factual. I just suggested the deleting of this part on the discussion page, asking, if that long citation where "Moskali" is used in quite negative sense is ok for an article about Varenikoj, a traditional Ukrainian dish. I think it is strange if you read an article about Ukrainian Cuisine and see that quote. Alaŭdo ۩ 19:24, 1. Apr 2007 (UTC)
About 'firebug' - that naming is a Ukrainian traditional one, and there are encyclopedic sources, proofing existence of such term among native Ukrainians. Those paper sources are not available electronically, but 2 paper encyclopedia contains such articles.
I also doubted if that is an official name, since it is not found anywhere in Internet except for this article in Wikipedia, whereas more "direct" translation from Russian of this bug can be found on 2 more Ukrainian pages about biology (refer to the respective site in Ukrainian Wiki, here.
Also, you may notice, that user uses Russian language on Ukrainian wiki to discuss these articles. That's impolite at minimum. So, our community refuses to accept any accusations, directed from user Alaudo, cause he cannot prove his understanding of articles in Ukrainian. Thanks for understanding. --83.170.238.178 1 apr 2007 16:37 (CEST)
I use Russian language because I find it most appropriate for me. If I could write in Ukrainian as quickly as I do it in Russian and if I had an appropriate keyboard layout then I would have used Ukrainian. I do not find it impolite to communicate to the community in the language spoken at least by 50% of the population, it is much more logical, that using English there.
Please, notice, that there are NO accusations. I do not accuse the community, I just state that my questions about neutrality of some pages are not replied and the reaction is quite aggressive (as one may see from this edit). I do not have to prove anything (though there are some proves on my personal page -- just read it once more!!), I just want to clarify some questions -- instead I am being accused, threatened etc. That's not a good style to collaborate.

P.S. It is good idea to learn an Ukrainian language, so then we would appreciate your work on improvement of Ukrainian wiki. But now your contributions are questionable one. --83.170.238.178 14:39, 1. Apr 2007 (UTC)

Do you really find my statements on discussion-pages questionable? So, they are questions -- why instead of replying them they just start to convince me I do not speak Ukrainian? It works much better if they add references to sources, that was done for several articles already -- and I think that's exactly my contribution to your community. Alaŭdo ۩ 19:24, 1. Apr 2007 (UTC)

Finpolurado[redakti fonton]

Mi ĵus lasis demandon ankaŭ fakte por vi ĉe Maksim. O'RyanW ( ) 21:44, 3. Apr 2007 (UTC)

Pri naismo kaj cetero[redakti fonton]

Dankon pro via sciigeto kaj pro viaj redaktetoj. Mi legos la diskuton pri naismo kaj eble ion respondos, tamen mi ne opinias tiun demandon aparte grava, ja naismo estas nure maĝena ismo neatentenda. Mi plu atendas vian leteron :) Sukcesojn! Mevo 06:05, 5. Apr 2007 (UTC)

80.000-a artikolo.[redakti fonton]

Salutojn Alaŭdo!!! Mia kara, mi ne scias kiel la administrantoj kalkulas la artikolon, sed mi estis konkurante por sukcesi meti la fama artikolo, tiam, post la korektoj de artikoloj kiu estos nuligataj, en la paĝo Novaj paĝoj kaj Lastaj ŝanĝoj oni povas akompani. Sukceson!!!!--Konrado 11:06, 16. Apr 2007 (UTC)


Windows Vista[redakti fonton]

Saluton Alaŭdo! Bone, la kategorio "Operaciumo" povas bone esti en la ŝablono. Tamen, vi ankaŭ forigis miajn postajn poluretojn - ĉu intence? Afable, Moldur 20:23, 21. Apr 2007 (UTC)

viaj kontribuoj pri operaciumoj[redakti fonton]

Saluton!

Koran dankon pro viaj kontribuoj.

Mi pripensis: ĉu vi konsentas ke prefere ni uzu la vortojn "grafika fasado" (por GUI) kaj "labortablo" (por desktop)? Vidu http://reta-vortaro.de/revo/art/tabl.html#tabl.labor0o

Vi uzas kategorion "Windows"; ĉu ne prefere en Esperanto tio estus "Vindozo"?

Mi okupiĝas pri projekto kolekti prikomputilajn vortojn, tial mi iom sekvas la evoluon de tiaj vortoj.

Amike,

Yves Nevelsteen 08:37, 22. Apr 2007 (UTC)

Saluton Alaŭdo! Mi ĵus vidis vian redakton aldonante "\!" post <math> en Polusa koordinata sistemo. Mi scivolas kian efikon ĝi havas. Amike, Bill O'Ryan 20:31, 23. Apr 2007 (UTC)

Dankon! Mi eksperimentis, sed ne sukcesis diveni kial tiu "\!" ne estas bezonata ĉe la aliaj matematikaj esprimoj kiuj sen ĝi montras la saman efikon. Verŝajne, tio estas unu el la misteroj kiujn la homo ne estas celata kompreni. :-) Bill O'Ryan 00:01, 24. Apr 2007 (UTC)

vidu MediaWiki_diskuto:Searchnoresults[redakti fonton]

MediaWiki_diskuto:Searchnoresults Klarigo: Verŝajne estas eraro en la mediawiki sistemo koncerne la transigo de informoj de la kodo kiu servas Searchnoresults kaj la ŝablono ŝablono:SerĉuEnAlilingvajVikipedioj2. Ĝi simple ne transdonas la datumoj kiel ĝi devus. Mi ĉirkaŭiris tiu eraro en mia lasta propono. Vidu la diskutpaĝo. --Denizo 23:08, 2. Maj 2007 (UTC)

Denove pri je por datoj[redakti fonton]

Estimata Alaŭdo!

Multan dankon por la kopio de la akademia mesaĝo de Boris Kolker. En ĝi mi rimarkas nenion vere priplendindan, kaj kompreneble konsentes kun lia lasta komento: Tial oni evitu tian mallongigitan dirmanieron kun “je”, se temas pri tago de monato. (mia substreko)

Mi konfesas, ke post nia antaŭnelonga diskuto mi multe pli atentis la propran redakto-kutimon, kaj trovis ke fraz-komence mi sentis min iomete malkomforte ŝanĝante "je"-an datesprimon al akuzativan datesprimon. Kredeble tio povus esti rezulto de ia nacilingva influo, sed kial ĝi ŝajne limiĝas al frazkomencoj mi ne certas. Mi tamen plej ofte (ne tute ĉiam) ja ŝanĝis la esprimon aŭ al "en" aŭ al la akuzativa.

Krom tio mi persone ankoraŭ preferas plejparte rezervi la uzon de je en datesprimoj por por kiam malemfazindas tio, ke tago estas ja daŭro, kaj por kiam la koncerna afero/agado/stato validas jam de la komenca eko de la tago.

Afable, Bill O'Ryan 04:11, 9. Maj 2007 (UTC)

Landaj ŝablonoj[redakti fonton]

La 23-an de aprilo vi skribis:
Saluton! Mi vidis, ke vi amase kreas novajn ŝablonojn. Mi proponas al vi ne fari tion, sed fari iun ŝablonon "landoflago", kie oni povas indiki la landon kaj la grandecon de la flago, krome opcie indiki, ĉu doni nomon de la lando aŭ ne. Vidu la ŝablonojn Ŝablono:Flagicon, kiun mi kreis por la arikolo FC Barcelona.

Unue mi pardonpetas, ke mi nur nun respondas, ĉar mi ĵus translokiĝas kaj malmulte sidas ĉe la komputilo. Via ideo pri %C5%9Cablono:Flagicon estas tute bona (kaj mi flatiĝas, ke vi en tiu ŝablono kaj en pliaj paĝoj kiel tiu pri FC Barcelona uzas "miajn" SVG-flagojn kun esperanta dosieronomo). Tamen mia ideo, pri kiu vi ekatentis, celis ion iom alian: En la artikolo AKP-ŝtatoj, kiun mi kreis esperantlingve, aperis angla- kaj germanlingve ŝablonoj kiel  Kenjo, do {{KEN}}. Eblas facile transpreni landolistojn kun tiuj ŝablonoj el angla al germanlingva teksto kaj inverse. Se oni transprenas tian jam pretan landoliston el angla aŭ germana teksto al esperantlingva artikolo, estas utile havi la samajn ŝablonojn ankaŭ en Esperanto, kun la sama internacia trilitera landokodo. Unufoje krei tiajn ŝablonojn estas laboro, sed poste facilas transpreno de landolistoj kun flagetoj inter diverslingvaj vikipedioj. Mi konfesas, ke mi mem kreis tiajn ŝablonojn nur por la 77 AKP-ŝtatoj, do por la tendence pli etaj ŝtatoj de la mondo ... ne por Ĉinio aŭ Usono, Rusio aŭ la EU-ŝtatoj - sed certe mia ideo klaras. Se la angla- kaj germanlingva vikipedio havas bonajn spertojn pri tiaj ŝablonoj (kaj evidente tiel estas), ili ne malhelpas en la esperanta eldono. Ĉu?

ThomasPusch 19:40, 9. Maj 2007 (UTC)

Vikipedio:Projekto matematiko/Historio de matematiko[redakti fonton]

Saluton Alaŭdo! Mi ĵus finis prilabori el gramatika kaj stila vidpunkto la artikol-krudaĵon antaŭnelonge faritan de Maksim-bot, Vikipedio:Projekto matematiko/Historio de matematiko.

Mi scivolas, ĉu vi konas iun al kiu interesus kontroli kaj korekti ties ne tre multajn matematikajn terminojn?

Krom tio la artikolo pretas moviĝi en artikolan nomspacon.

Amike, Bill O'Ryan 03:19, 25. Maj 2007 (UTC)

Dankon pro la mesaĝo! Mi zorge studos la korektojn. Certe estos pli ĝuinde prilabori krudaĵojn kiam oni scias ke iu celas fari fakan kontrolon!
Mi ne konas tiun terminaron. La recenzo ĉe Matematiko#Matematika_vortaro_kaj_oklingva_leksikono estas tre aproba.
--Bill O'Ryan 18:18, 28. Maj 2007 (UTC)

Dankegon pro viaj multaj korektoj, kaj bonvolu pardoni min pro la multaj mistradukoj : mi atenteme analizos viajn redaktojn, kaj tiel espereble plibonigos mian scion de Esperanto. Ne hezitu plu korekti la artikolon ĝis ĝia fino : mi tre ĝojas pri la relego de mia verko fare de denaska parolanto. Amike, Thomas Guibal 09:50, 28. Maj 2007 (UTC)

Robotaŭdo[redakti fonton]

Mi donis robotan statuson al Robotaŭdo. Nun ĝi bone laboru ! Arno Lagrange  06:43, 29. Maj 2007 (UTC)

Enketrespondoj plus komentoj[redakti fonton]

Bonvolu respondi sekvajn demandojn:

1. Kiel vi legis la nomon Kalocsay la plej unuan fojon?
Tion mi ne povas memori, sed plej verŝajne kiel kalOksaj aŭ kiel kaloksAj. (Mi pensas ke mi iam antaŭe aŭtdis, ke la hungara emfazas la lastan silabon.) Nun kiel kaloĉAj. Ĝis nun mi bezonis la nomon ekster Esperanta medio.

2. Kiel oni ĝuste skribu la nomon de autoro de "Plena Manlibro de E-gramatiko"?
a. Wennegren, b. Wennigren, c. Wennigret, d. Wenergren
e. aliel (indiku kiel)
Bezonante skribi ĝin mi devus kontroli, sed mi laŭmemora impreso emus skribi "Wennergren". (kun "r" kaj "n" — ne temas pri salata saŭco!

3. Kiel estas la ĝusta nomo de konata franca E-isto, aŭtoro de vortfara sistemo en E-o?
a. Sosur
b. Sossur
c. Saussur
d. Sossure
e. alia (indiku kiel)
Denove sen kontroli, mi emus skribi "Saussure", ne pro ia (mis)scio pri la franca, kiun mi ne scipovas. Ofte aŭdinte la nomon de lia frato angle mi prononcas ĝin sŭssUr.

4. Kiel oni ĝuste prononcu la nomon de pola premier-ministro Jarosław Kaczyński?
Rimarko1: Vi ne trovos tiun informon en E-vikipedio!!!
Rimarko2: Majuskloj indikas akcenton!
a. JaroslAv KaĉInski
b. JaroslAv KaĝInski
c. JarOslav KaĉInjski
d. JarOslav KaĝInski.
Laŭ mia lastatempa kompreno pola "ł" prononciĝas ne kiel "l" sed kiel "ŭ" aŭ angla "w". Krom tio mi tute ne scias. Tamen, nuntempe ne estante televidemulo, mi supozas ke po 100:1 aŭ plie, mi renkontus ĝin legante, kaj ne aŭskultante, ĉu legante en Esperanto, ĉu en la angla (mi ne legas pole). Multe pli ol ĝusta sed neuzata prononco utilus al mi tuja konstato ke temas pri la sama persono. Do, ĉi kaze mi devus simpatii kun Marcus. Praktike nur kiam mi jam estas plurfoje renkontinta la nomon lege, kaj ekhavus mensan ideon pri kiu temas, mi komencos deziri scipovon pri la ĝusta prononco. Unu (eble du) nepraktikaj faktoroj motivigas min scii antaŭ tiam: 1) kiel lingvo-amanton la afero min interesas, 2) eble mi iomete snobismas tiurilate?

5. Via ĉina leteramiko subskribas siajn leterojn tiel:
"Zhōngguó Shì Shìjiè Zuì Hǎo De Guójiā"
Kiel oni ĝuste alparolu vian amikon?
Ĝuste? En la ĉina? Mi tute ne scias, kaj verŝajne neniam bezonos scii, krom se iu el ni faros longan vojaĝon, kaj tiam mi demandos. Parkeriginte ian prononcon per tute Esperigita literumo mi sendube buĉus la tonojn kaj lernus ion ridindan. Tamen, mi devas konfesi ke mi persone preferus se ni Esperantistoj povus kvazaŭ oficiale interkonsenti pri ia minimuma Esperantigo de pinjino (), io eble kia sh→ŝ, z→ts, zh→ĉ, j→ĝi, kaj eble nur tio.

Mi evitus z→c, ĉar "c" jam havas iomete alian identon en pinjino kaj mi volus eviti tian konfuzon. Ĉion tion flanke, kaj ne studinte la aferon, mi emus mumbli al mi dum mi legas la nomon ĉi tiel:

ĵongŭo ŝi ŝiĵi zŭi haŭ de gŭoĵja

Nun rigardante la pinjinan tablon (kiu ne klarigas pri silaboj) mi eble diru:

ĉonkkŭo ŝi ŝiĝi tsŭi jao de kŭoĝja

(Kaj, se kredi la tabelon, certe neniel: ĉonkkvo, nek cvi ! Ni ne senbezone buĉu la prononcon!)

6. (sen variantoj, donu vian ekzemplon). Preskaŭ ĉiuj nomoj en la artikolo Proklamoj de Baha'u'llah. La transkribo estas nek Esperanta, nek arabalfabeta, sed religikomunuma! Mi multe preferus ion pli simplaspektan kiu samtempe ne kontraŭdiras la jamajn Fundamentajn "signifojn" la Esperantaj literoj. Samtempe mi ne insistos al limigo al la ĝisnuna Esperanta signaro (alfabeto).

Do, verŝajne la preferata de mi vojo kongruas perfekte nek kun tiu de Marcos, nek kun tiu de Mevo. Eble vi rimarkis iun diskuteton mi havis lastatempe kun Marcos pri tio, ĉu (kaj kiel) Esperantigi loknomojn. Mia plena sinteno pri la afero eble estus por iuj Esperantisoj iom ŝoketa.
Bill O'Ryan 06:35, 26. Jun 2007 (UTC)

Pri la ĵusa 'diskuto'[redakti fonton]

Mi jus rimarkis vian samtempan mesaĝon ĉe tiu alia paĝo. Do, mi reciproke forstrkas. Afable, Bill O'Ryan 06:42, 1. Jul 2007 (UTC)

Alaŭdo, se mi iam simple renversigis viajn korektojn sen ajnaj komentoj, mi profunde pardonpetas. Unu el miaj devizoj pri kiu troviĝas uzantoskatolon sur mia anglaligva prezentopaĝo kontraŭas tion. Tamen la aferaĉo povas okazi, kaj jam du aŭ trifoje okazis, ĉar mi tro ofte forgesas trstudi la historion antaŭ ol redakti. Kiam oni plendis al mi, mi pardonpetis kaj aŭ malfaris mian redakton aŭ provizis pli plenan klarigon.

Vi pravas ke parolo pri "kompromiso" estas misa (mi dirus minimume terure antaŭtempa), tute same antaŭtempas parolo pri revortumado de la diskuto, ĉar diskuto pri tio kio kion petis/demandis Mevo apenaŭ okazis. Ne diriĝis io pri kio kompromisi, nek io pri kio revortumi.

Aldone, dirinte homoj [plurale!] kiuj pleje pledas por reguloj, vi daŭrigas per:   vi ĉie uzas la formon plozivovia redakto ... "oni mencias pleonasman formon -- nazalo" ...erara rimarkoĈi tiuj enaroj havas bonan radikon --PMEGaferoj, kiujn vi persone enkondukasvi simple renversigas miajn korektojn ĉi-rilate sen ajnaj komentoj... (miaj grasigoj, kaj mi espereas ke mi ne fuŝis la citojn).

Nu! Tiu, kiu uzis, kaj uzas la formon plozivo en la koncernaj artikoloj estis mi, Bill O'Ryan, kaj nur mi. Tiu, ĉefe kiu uzis la atribuon pleonasma estis mi.

Tamen unue, mi neniam pledis por reguloj, nek aludis regulojn, nek eĉ pensis pri reguloj.

Due, mi antaŭe sub angla influo uzadis la formon plosivo kun "s", sed lernis de PIV (1970) ke tio estas erara ĉar la tiea Esperantigo estas ja "plozivo" per "z". Mi do laŭe, la 11-an de junio ĉi-jare en pli ol kvardek artikoloj, plejparte tradukitaj de mi, redakte ŝanĝis plosivo al plozivo. Krom pro PIV mi havus nenian motivon tion fari. Se vi kredis la formon "plozivo" erara, jam de longe la kunlaborema, konstruiva, nedetruema ago estintus atentigi min sur mia diskutpaĝo pri tio. Dum jardekoj mi ribelis kontraŭ plendoj, ke oni ignoru PIV-on ĉar nur PV estas aŭtoritata. Nun mi aŭdas de vi, ke nur PIV2 estas aŭtoritata! Estas la unua fojo, ke mi tion aŭdis, sed mi kutimiĝu. En ĉi tiu mondo oni zorgu pri atakoj de ĉiaj direktoj. Via mencio de ReVo samspire kun iu ajn PIVo estis, mi esperas, ŝerco.

Trie, la citita vortaranĝo pleonasman formon -- nazalo ne troviĝas en la artikolo, kaj ĝis mia scio neniam troviĝis. Nek Marcos, kaj tute certe nek mi, iam ajn pretendis, ke la termino nazalo estas pleonasma. Tute kontraŭe! Mia persista kaj ĉiama celo estis defendi la uzon de la substantivo "nazalo". Ĝis mia kompreno Marcos neniam plendis pri precize tio. Tio kio ja estas pleonasma "almenaŭ parte" estas la termina esprimo nazala konsonanto, ĉar ambaŭ vortoj entenas la signifon lingva sono. Mi citu el PIV (1970): pleonasm2o 1 Frazfiguro, konsistanta en la superflua uzo de vortoj, senutilaj por la signifo sed utilaj por la esprimforto. 2 ...   Mi ne scias, ĉu PIV2 ŝanĝas la aferon, nek ĉu ReVo ion opinias, sed tiu difino el PIV impresas min sufiĉe praviga. Se via malkonsento estas aliflanke kun la redaktoj nazala konsonanto al naza konsonanto, la konstruema loko kaj tempo por via kontribuo estintus tie dum la tie malrapide okazinta (kaj ĝentila!) diskuto. Ne konstruive estas simple kompili "pfekolistojn" por postaj personaj atakoj.

Kvare, mi kutime citas PAGon kaj PIVon, ne PMEGon; en la malmultaj okazoj kiam mi ja citas PMEGon tio estas akcesora, post cito de PAG aŭ PIV, preferinde ambaŭ. Vi nomas ĝin "eksperimento", sed tio estas ĝia merito, ne ĝia kulpo. Sed kial vi ŝajne kulpigas ĝin pri plozivo tri jardekojn post PIV? Kaj kial ŝajne pri ia supozata miskompreno de pleonasmo?

Kvine, jes, mi konfesas ke mi emas iomete hazarde uzi jen-jene klasifiki, enklasigi, klasigi, klasi, kaj klasifi. Mi jam scias ke mi devas iam restudi tiun serion. Laŭ mia memoro antaŭ dudek aŭ tridek jaroj okazis ioma diskuto pri ili. Mian vortprovizon kaj esprimmanieron mi gajnis ĉefe el du fontoj: amasa legado de Esperantaj romanoj kaj noveloj - preskaŭ metron de kovrilo al kovrilo, kaj amasa legado de pri-Esperantaj verkoj kun emfazo al la gramatikaj (inkluzive PAGon de kovrilo al kovrilo antaŭ 30 jaroj) - denove preskaj metron. La signifo de tio estas ke mia lingvuzo, simile al mia lingvuso en la denaska lingvo, influiĝas de la skribita lingvo kaj klasika kaj evoluanta. Kvankam de tempo al tempo mi konsciiĝas pri devio kaj devas fari elekton, mi preferas tiun situacion. La lingvo estas por mi tiamaniere viva, ne simpla regularo fiksita kaj aĉetita en skatolo kvazaŭ ŝakludo.

Alaŭdo, mi komprenas ke via tempo estas valora kaj ke vi ne ĉiam havas tempon ĝuste lerni la faktojn pri kiuj vi celas skribi. Sed tiaokaze, ŝajnas al mi pli tempoŝpare por ĉiuj inkluzive vin, se vi detenus vin. Aparte, mi petas ne verkadi meze de diskutprovo longajn agresajn forpelajn mesaĝojn plendadante kontraŭ longaj forpelaj mesaĝoj.

Samvikiane, Bill O'Ryan 06:02, 1. Jul 2007 (UTC)

Multan dankon pro via lasta afable mesaĝo. Mi komprenas. La afero estas tikla. Sed samtempe oni ne simple diru al nia kolego Mevo ke lia interesa demando estas malbonvena! Fakte, antaŭ niaj lastaj mesaĝoj mi verkis mesaĝeton invitantan Mevon al pli trankvila diskuto retpoŝte. Iel en la ĥaoso la mesaĝo ne konserviĝis.
Mi eble havos aliajn komentojn, sed ili atendu kaj precipe ne amasiĝu. Nune mi havas nur peton: se vi iam trovas min iĝante pli disputaĉa ol diskutema, bonvolu atentigi min. Afable, Bill O'Ryan 09:48, 1. Jul 2007 (UTC)
Mi konsentas. Dankon pro la atentigo pri la korektinda ekstrema. Mi nun provis riparon. Dankon ankaŭ pro la nepetita flato! Bill O'Ryan 19:31, 1. Jul 2007 (UTC)

Kopirajta projekto[redakti fonton]

Saluton! Vi kelkfoje petis kunlaborantojn en ĉi tiu projekto. Tuj post la unua peto antaŭ monato au du, mi rigardis kaj trovis ke ĉiuj tradukotaj paĝoj estas en la germana, kiun mi ne scipovoas, do mi rezignis. Se vi elektus specifan anglalingvan tekston, mi ĝin provos. Mi komprenas la gravon de la afero por vikipedo, kvankam le temo al mi terure malplaĉas.

Ĉi-tem-flanka demando: ĉu mi povas kopii al vikipedio, kaj uzi en la artikolo Doña Bárbara la jenan bildon? [[1]]

Bill O'Ryan 05:38, 12. Jul 2007 (UTC)

Dankon pro la plibonigoj, tamen, laŭ mi, la teksto aspektas ne plej bele, kiam ĝi estas kunpremata de ambaŭ flankoj. Ĉu vi povas iom pli umi pri la artikolo, por ke kaj la foto, kaj la versaĵ-citaĵo aperu dekstre? Mevo 05:36, 18. Jul 2007 (UTC)

Baldaŭ mi faros tion. La artikolo ankoraŭ ne estas preta. Nun mi somerumadas. --Crosstor 09:53, 19. Jul 2007 (UTC)

Pardonon. Mi ial ne rimarkis vian mesaĝon ĉe Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj kaj enplonĝis en la aferon. Tamen restas pli por fari. Pri kelkaj punktoj mi ne certis. Aliloke, kvankam mi ja faris stilajn ŝanĝetojn, mi celis minimuman ŝanĝadon. Vi kredeble trovos pli da farendaĵo. Afable, Bill O'Ryan 18:47, 23. Jul 2007 (UTC)

Mi feliĉas ke vi vidis mian mesaĝon ĝustatempe. Mi nur timis ke estas tuj okazonta redako-karambolo, kaj celis minimumigi eblan tiaokazan labor-malŝparon. Interesos min studi la pluajn ŝanĝojn kiujn vi kaj kaj aliaj sendube faros. Aliajn komentojn mi lasis ĉe Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj. Bill O'Ryan 19:14, 23. Jul 2007 (UTC)

Bedaŭrinde laruĝojn mi ne povas forigi, mi ne havas fotistan manipulilon. Ankaŭ mi tre bedaŭras tion. --Crosstor 15:17, 26. Jul 2007 (UTC)

Savi kategorion Esperantists en la anglalingva Vikipedio[redakti fonton]

Saluton, samideano...

Lastatempe malgranda grupo da anglalingvanoj batalis forigi Category:Esperantists el la Esperantlingva Vikipedio, kaj ili sukcesis! Se vi scias la anglan lingvon kaj havas konton en tia Vikipedio, bonvolu aliĝi la disputon por savi tiun gravan kategorion.

http://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Deletion_review/Log/2007_September_4#Category:Esperantists -- Scott S. (Yekrats)

Estas vorto kiu mi ne scipovas traduki je esperanto. Pole ĝi estas „Kasztelania’’, germane – „Kastellanei“ kaj angle – „Castellany”. Ĉu tio estos esperante: “kastelumo” aŭ “kastelestrumo” aŭ eble “kastelmastrumo”? Kio Vi pensas pri tio. Dankon pro respondo. Platanacero

Administranto[redakti fonton]

Kara Alaŭdo, mi nun oficiale estas administranto de la vikipedio, kaj volas danki vin pro via voĉdono. Mi provos plenumi mian novan taskon kiel eble plej bone. Amike, Thomas Guibal 16:45, 16. Nov 2007 (UTC)

Mi sentis liajn alparolojn atakemaj, antaŭjuĝaj tiel forigis tiujn desur mia diskuta paĝo. Narvalo 21:57, 28. Nov 2007 (UTC)

poschalujsta pomogite[redakti fonton]

Zdrawstwujte, Alexandr! Moschete li Wi mne pomotschj? Nado udalitj w nemezkoj wikipedii wse Bausteine s 2 straniz "Westkarpatische operation" i "Ostkarpatische Operation" Ja sdelal 18 straniz, no menja zakrili. Nemzi ne hotjat prisnawatj chto ih wo Wtoroj Mirowoj pobili russkie. Ja ne mogu udalitj ih to chto menja zakrili. (weil ich nur russische Quellen angebe). Igor.

Игорь, Вы не оставили координат, и я поэтому отвечаю Вам здесь. В чем конкретно заключается проблема со статьями? Я пока не вижу каких-то NPOV в этих двух статьях, хотя они довольно куцы и неполны. Alaŭdo ۩ 21:49, 4. Dec 2007 (UTC)

Senfina ebeno...[redakti fonton]

Hura! Dankon pro la kontribuo, Al! Nun verege la artikolo ebeno malĝermiĝis. :-) -- Fernando Maia Jr. 01:09, 15. Dec 2007 (UTC)

Ŝablono:Lorem ipsum[redakti fonton]

Saluton, Alaŭdo. Mi ĵus donis al la ŝablono {{Lorem ipsum}} dokumentadon. Ĉu ĝi bone priskribas la ŝablonan funkcion? Ĉu vi povus iom aldoni al la dokumentado kelkajn klarigojn pri la parametroj? Dankon kaj agrablan kunlaboron. Kore --Tlustulimu 10:11, 28. Dec 2007 (UTC)

Saluton, Alaŭdo. Dankon pro via aldono. Mi esperas, ke nun la legantoj de la tiea dokumentado komprenos kiun funkcion havas la ŝablono. Kore --Tlustulimu 18:57, 7. Jan 2008 (UTC)

Research Project[redakti fonton]

Thanks for all I need your help! Because I have only one reply of your opinion of my indicators of quality for Wikipedia. If you can reply the survey, you have time! Also If you can talk with another administrator of Esperanto Wikipedia or some expert wikipedian of Esperanto. You can help me. Thanks for all!

Survey: here. -- KRLS--85.58.231.68 22:55, 28. Dec 2007 (UTC)


Dankon, Alaŭdo, por via voĉdono al HUR. Petro@diskkont 06:43, 30. Dec 2007 (UTC)

Dum mi ne estas administranto mi petas vian helpon[redakti fonton]

Kara, ĉar vi opinias, ke mi ne estu administranto, ja estas verŝajne nun via tasko de tempo al tempo simple helpi min --> do ekzemple necesas forigi la alidirektilon Winterturo, kiu ekestiĝis nur por tajperaro mia ... (La korekta nomo de la urbo estas Vinterturo respektive Winterthur en la germana). ... Dankon por la eta servo. DidiWeidmann 15:53, 7. Jan 2008 (UTC)

Cetere aldono: Ke mi ne aperas sur via atendolisto (kvankam mi jam faris sufiĉe grandan nombron da kontribuoj - kiel vi facile povus kontroli sur mia kontribulisto) respektive vi malofte sur la mia ja estas tre facile klarigebla: Ni okupiĝas pri sufiĉe malsamaj fakoj, vi pri matematiko, dum mi momente precipe pri svisa geografio ..., kaj tiu-ĉi tereno verŝajne ankoraŭ iomete okupos min, ĉar la robotaj fuŝoj tie ja abundas (precipe kiam temas pri robotaj tradukoj el la angla, kiuj ne nur lingve sed ankaŭ enhave estas kelkfoje tre fuŝaj. Ekzemple funde erara estas la angla kontribuo pri Lago de Lucerno, kiu ja ne estas propra lago sed partolago de la Kvarkantona Lago. Fakte la esperanta vikipedio nun estas krom la germana la sola, kiu korektas ... DidiWeidmann 16:01, 7. Jan 2008 (UTC)

Alia helppeto[redakti fonton]

Bonvolu forbari la sekvan vandalon: Vikipediisto:MASSIVE LULZ Li simple sisteme forviŝadis plurajn artikolojn kaj anstataŭis per sia vikipedia nomo. Amike DidiWeidmann 22:29, 7. Jan 2008 (UTC)

Vi efektive plenumigis mian peton. Dankon (Cetere mia anonco ne estas minaco: Mi neniam minacas. Simple mi anoncis, kion mi faras, dum mi ne posedas administrajn rajton, por povi labori ... - efektive ni ja ambaŭ havas la saman celon, tial nia disputo estas pli ŝajnlukto ol vera diferenco ... --> Mi esperas, ke vi tiujn linioj povas interpreti kiel pacpipo kaj ke ni estonte bone kunlaboros ...
Kaj rilate forigproponojn, se vi miajn vortojn ne komprenas, eble juĝu laŭ miaj agoj --> mi estas tute kontraŭ forigo de informoj el nia enciklopedio. Tamen ekzistas artikoloj, kiujn mi ja deziras forigi aŭ alilokigi, ĉar ili ne taŭgas aŭ troviĝas en falsa loko aŭ rompas lingvan regulon. Vidu mian forigproponon pri Kulturzentrum. Amike DidiWeidmann 11:00, 8. Jan 2008 (UTC)

flagicon[redakti fonton]

Saluton Alaŭdo, vi kreis Ŝablono:Flagicon. Kial ne aperas en ĝi la flago de Ĉeĥoslovakio, kvankam la flago estas en Commons? Vidu ekz. 1967 en trafiko. Petro@diskkont 08:05, 8. Jan 2008 (UTC)

Mi sciis pri tiu ebleco, sed mi ne volis fari ĝin, ĉar en la jaro 1967 ekzistis Ĉeĥoslovakio. Mi volis konservi historiajn nomojn de ŝtatojn. :-) Petro@diskkont 08:18, 8. Jan 2008 (UTC)
Mi pensas, ke en la angla tio estas eraro. Ekz. en la jaro 1925 estis nur unu flago por la tuta Ĉeĥoslovakio. En la ĉeĥa tiu ĉi (la sama) flago nomiĝas commons:Image:Flag_of_Czechoslovakia.svg, ĉar temis pri la lando, kiu nomiĝis Ĉeĥoslovakio. Ĉeĥio kiel memstara lando estiĝis je multe pli poste kaj tio estis lando, kiu "prenis" la flagon de Ĉeĥoslovakio, ne male. Se io okazus en Slovakio en la jaro 1925 (rimarkebla en Vikipedio) kaj ni uzus la flagon de Ĉeĥio, tio aspektus iom strange. Slovakio tiam apartenis en Ĉeĥoslovakion, ĝi do devas uzi la flagon (rilate al tiama tempo), kiu estis komuna por Ĉeĥio kaj Slovakio. Mi provis alŝuti flagon de Ĉeĥoslovakio kun jpg, sed aperis al mi, ke tio ne eblas. Petro@diskkont 08:44, 8. Jan 2008 (UTC)

Vikivortaro[redakti fonton]

Saluton, Alaŭdo!

Hura! Grandegan laboron vi havas! Gratulon! :-) Nu, mi estas simpla e-isto, do mi nune eĉ provis verki kelkajn glosojn en Esperanto (vidu ekz-e wikt:zebro), sed mi pli rapide produktas en la portugala (mi verdire sekuras por verki esperante, sed mi nuntempe interesiĝis pri rapideco! :-P), ĉar en la portugala mi metas nur tradukon, malofte difinon (ekz-e wikt:universitáriowikt:comigo). En mia vikivortarista paĝo mi prezentis kelkajn ideojn, nome:

  • mi vere ŝatas la provon unuformigi per la ŝablono "vorto", tamen tiu ŝablono malfaciligas nian laboron. Antaŭ multe da tempo mi malfruigis mian ekkontribuon por Vikivortaro pro tiu ŝablono. Do mi pensas, ke ni ne devas timi verki etajn, sed bonajn glosojn, kiel mi faris.
  • Vikivortaro permesas uzi senlime bildojn, do eĉ validas meti simplan difinon en Esperanto kaj kune bildon. Unu bildo pli parolas ol mil vortoj. :-) Krom tio, ni nepre metas ligilon al ReVo.
  • meti nacilingvan gloson, ĉar tiu petas nur tradukon en Esperanton, kaj ne gravas ĉu jam estas aŭ ne esperanta difinon, ĉar por nacilingvoj gravas pli la ekvivalento esperanta.

Pro miaj nuntempaj provoj mi jam lernis, ke estas kelkaj moroj en Vikivortaro, nome la kategorioj EO, EN, PT ktp. por vortoj en tiuj respondaj lingvoj. Por EO ankaŭ ekzistas la kategorioj "Fundamentaj vortoj", "X-a Oficiala Aldono", "Neoficialaj vortoj", "Zamenhofaj vortoj", krom la kategorioj pri radikoj, kiaj "Radiko zebr'", "Radiko abel'", ktp.

Mi ne scias tamen kiel fari ŝablonon por aŭtomatigi gloso-kreadon. Mi pardonpetas pro tio. Dum tiu ŝablono-farado tamen ne okazas, vi povus ekkomencis meti vian grandan laboron eĉ permane, ĉu ne? Mi almenaŭ invitas vin. Por ĉirkaŭ dek vortoj por tago. :-)

Ĝis la reskribo, kara Alaŭdo! -- Fernando Maia Jr. 12:00, 4. Feb 2008 (UTC)

Resaluton, kara amiko! Vi petis, mi faris. Nu, mi laboris sur la vorto "vorto" mem. Vidu: wikt:vorto. Mi pensas, ke dume ni iras al iom bona ŝablono. Ĉu vi ŝatas? Kion vi opinias? Mi serĉis ion modernan kaj harmonian kun la aliaj vikivortaroj kaj eĉ forkuris de nia nuna stato en la esperanta vikivortaro. Mi ne metis la kampon "prononco", ĉar mi tute ne regas IFA-kodon. Tamen mi kredas, ke ni povas komenci sen tiu elemento. Mi nune estas enŝipiĝita (mi estas geologo kaj laboras kun nafta geologio). Kiam mi elŝipiĝis, mi volas kapti mian voĉon kaj metis sondosieron ĉe esperantaj kaj portugalaj glosoj. Do mi plibonigos, sed nur poste, la gloson vorton. Ĉiel ajn mi kredas, ke tiun elementon (sondosieron) ne eblas meti aŭtomate nuntempe, ĉar ili tute mankas por ni. :-/ Ha, lasta rimarko: evidente wikt:vorto ne havas ĉion eblan en gloson (mankas ekz-e la kampon "antonimoj"). Eble post via juĝo ni povos trovi pli da harmonio en tiu ŝablono. Ĝis la reskribo! :-) -- Fernando Maia Jr. 01:05, 5. Feb 2008 (UTC)
Alaŭdo, bonvolu vidi ankaŭ wikt:dedo kiel ekz-on de nacilingva gloso. -- Fernando Maia Jr. 20:00, 7. Feb 2008 (UTC)

Kara Alaŭdo (Aleksandro! :-)), mi respondas:

  • Mi prenas la klarigojn (difinojn) el kelkaj vortaroj. Se esperanta vorto, mi prenas ĉefe el ReVo, sed mi evitas kopion, mi nur prezentas simplegan difinon kaj tuj metas ligilon al ReVo. Se portugala vorto, mi uzas plurajn vortarojn. Mi tamen aŭdacas rafini per mi mem kelkajn difinojn, konscia, ke se oni trovas ilin malĝustaj, oni rajtas tuj ŝanĝi ilin (tio estas vikio). Tamen mi tiom rafinis la gloson "wikt:dedo" nur por montri al vi bone (laŭeble) nacilingvan gloson en e-a vikivortaro. Ofte mi nur metas simplan tradukon (vidu unu el miaj unuaj kontribuoj nacilingve, tiam malriĉa gloso: wikt:coelho). Kiam mi trovas la difinon en ReVo malkompleta, mi prestigias Vikipedion. Tio okazis en wikt:zebro. Do vi vidas, ke ekzistas multaj lokoj, el kie prenis difinon. :-)
  • En la vikivortara universo, ĉiu vikivortaro havu ĉiujn ekzistantajn vortojn en la mondo. Do la ligilo Wort ligas al ekzistonta artikolo en e-a vikivortaro mem. Se vi legas al kie ligas la intervikiaj ligiloj en wikt:vorto, vi rimarkos, ke ĉiuj ligas al gloso "vorto" en aliaj vikivortaroj, ne al alilingvaj ekvivalentaĵoj (kiaj la portugala palavra aŭ la angla word). ĉu vi komprenas aŭ mi konfuzigas? Tio permesas al e-parolantoj legi difinon Wort en Esperanto, ne en la germana. (Ekz-e mi ne scipovas la germanan, do mi restus sen scii kio estas Wort se ĝi nur aperus en la germana vikivortaro.) Vikivortaro estas kaj difina vortaro, kaj traduka vortaro.
  • Jes, la tradukoj obeas alfabetan ordon laŭ la lingvo-nomo en Esperanto. :-)
  • Mi prenas uz-ekzemplojn el famaj verkoj aŭ okaze de simplaj vortoj el mia kapo mem! :-) Ekz-e en la gloso "dedo", pri la korpoparto mi kreis ekz-on. Pri aliaj ideoj mi klopodis trovis en famaj verkoj. Sed ne ĉiam mi havas tempon por tio, kaj mi ofte lasas (momente) sen ekz-oj. Mi kredas, ke momente Vikivortaro bezonas nur simplajn glosojn. Ni ne celu ekde la komenco esti elstara. Tio venas kun la tempo. Ĉu vi konsentas?

Se vi nuntempe sukcesos enmeti glosojn, kiaj traduko-glosoj, tio jam helpas. Ekz-e se vi enmetas ĉeĥan vorton kaj kun nur ĝia ekvivalentaĵo en E-o, tio jam helpas. Tio estas komenco de gloso, ne la fino. Zorgu tamen meti ian lingvan kategorion laŭ la vikivortara moro. Ekz-e la gloso dedo havas ((Kategorio:PT D|edo)), dum "vorto" havas ((Kategorio:EO V|orto)).

Ĉu vi trovis la "stetikon" bona au por vi ĝi troas?

Same amike, Fernando Maia Jr. 22:57, 8. Feb 2008 (UTC).

Denove pri Vikivortaro[redakti fonton]

Saluton, kara Aleks! Trankviliĝu, mi komprenas tion! Ekzamenoj vere ŝtelas el ni multe da tempo!

Dum tiu tempo mi komencis provi aldoni en vikivortaron sondosierojn. Bonvole vidu wikt:libro, wikt:vorto, wikt:dedo, wikt:zebro, wikt:vendredo por ekzemploj. Kompreneble vi povas kritiki mian fuŝan prononcon. :-)

Pri via grandega dosiero mi pensas, ke ni povas atende momente. Mi ne regas multe da lingvoj, kiujn vi regas! :-) Do mi, se ne certa pri tiaj lingvoj, ne metus la glosojn en la vortaron.

Cetere, bonegaj estu la rezultoj de la ekzamenoj, via kaj de via edzino! Amike, Fernando Maia Jr. 15:52, 26. Feb 2008 (UTC).

Kantonoj de Usono[redakti fonton]

Mesaĝo por ĉiuj administrantoj:

Mi pensas, ke estas bona ideo krei paĝon pri ĉiu Kantono de Usono (aŭ, en Luiziano, ĉiu paroĥo). Tre facilus fari ĉi tion per roboto, kiu povus preni informojn rekte el la anglalingva Vikipedio. Bedaŭrinde, mi ne scipovas konstrui robotojn, do mi petas ies helpon. Laŭ mi, bona stilo por titolo estus: Kantono Nomo (Ŝtato, se bezonata).

Bonvolu sciigi al mi viajn opiniojn pri ĉi tiu propono. Dankon!

--Nick, 11 Mar. 15:33 (UTC)

Ruĝaj Ligiloj[redakti fonton]

Saluton Alaŭdo,

Dankon pro via intereso pri la projekto de korektade de ruĝaj ligiloj. Kiam vi korektas ligilojn, bonvolu uzi la menciitan metodo (forigi la korektitajn ligilojn el la listo, elstreki la lasitajn ligilojn), alie, la roboto enmetos ĉion en la escepto-liston, kaj poste, kiam la projekto refreŝiĝos, se malkorektaj ligiloj revenas, ili ne estos videblaj en la projekto. Do ili ne estos korekteblaj. NicoRay 08:51, 19. Maj 2008 (UTC)

Portalo Esperanto en germana VP[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi eble volas subteni eventualan Portalon Esperanto en la germana Vikipedio? vidu ĉi tie. Kore --Ziko 14:49, 29. Maj 2008 (UTC)

Malriĉeco[redakti fonton]

Mi estas la verkinto de tiu teksto. Ĝi ankoraŭ ekzistas ĉe la diskutpaĝo. Ĝi ne estas finita, kaj mi ne scias se mi finos ĝin. Ĉu ni restigu ĝin en la artikolo, eĉ nefinite? --Niko, 14:03, 30 Maj 2008 (UTC)

Alaŭdo, ĉu vi povas aldoni bildo-ŝablonon pri kopirajteco al via foto? Eble vi povas duoble permesi kun {{GFDL}} kaj {{cc-by-sa-3.0}} (aŭ ia ajn aliaj libera licenso). Dankon! -- Yekrats 17:58, 2. Jun 2008 (UTC)