Doña Bárbara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Barbara
Doña Bárbara
Doña Bárbara
Doña Bárbara
Aŭtoro Rómulo Gallegos
Eldonjaro 1975
Urbo Karakaso
Eldoninto Venezuela Esperanto-Asocio
Paĝoj 264
vdr
Por filmoj titolitaj Doña Bárbara, vidu artikolon Doña Bárbara (filmo)

Doña Bárbara estas romano verkita de la venezuela aŭtoro Rómulo Gallegos, unue eldonita en 1929. Tiu regionisma romano traktas la konfrontiĝon inter civilizo kaj la barbaraj aspektoj de la rura (malurba) medio kaj ties loĝantoj: En la apura etoso inspiriĝis Rómulo Gallegos por verki sian romanon. Ĝi estas verkita en la tria persono (estas nek mi nek vi) kaj miksas parolan lingvaĵon kaj regionismaĵojn kun beletra rakontado, kio faras la precipan konflikton pli evidenta kaj samtempe pli sentebla.

Tiu romano estas konsiderata majstroverko de venezuela literaturo kaj klasikaĵo en Latin-Amerika literaturo. Ĝi faras psiĥologian studon de la popolo de la Venezuelaj ebenaĵoj:[1] viktimoj de malbonŝancaj situacioj, sed samtempe fortaj kaj kuraĝaj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Unua parto
  • I.- Kun kiu ni iras?. Santos Luzardo laŭiras la riveron Arauca, akceptinte en sia bongon malprudente kunveturanton nome Melquíades Gamarra, nome El Brujeador, malfidinda kaj sorĉisto. La bongisto avertas Santos pri li kaj Doña Bárbara.
  • II.- La posteulo de El Cunavichero. Familia pasinto de Santos, survivanto el mortiga malamikeco inter patro kaj filo kaj inter gefratoj. Li estis translokiĝinta el la savano al la regurbo kaj poste reen al la savano por vendi la bienon. Li venas kun reformaj planoj de civilizito civilizonto.
  • III.- La vorantino de viroj. La juna bela Bárbara estis sekse perfortita de riveranoj (kiuj mortigis ŝian amaton Asdrúbal) kaj forigita el indianoj. Ŝi poste malamis virojn kaj posedis ilin, unue ruinigis Lorenzo Barquero al kiu donis filinon, poste profitis el prijuraj fikonaĉoj de Apolinar; alproprigis la bienon nune nomita El Miedo (La timo) kaj aliajn apudajn terenojn kaj kreis al si senmezuran monavidon.
  • IV.- Unu solan kaj mil diversajn vojojn. La "bubo" Santos Luzardo alvenas al Altamira kaj estas akceptita de la familio de la lojala Melesio kaj liaj nepinoj.
  • V.- La lanco en la muro. Santos konstatas la ruinon de Altamira, kies administranto fakte estas amanto de Doña Bárbara kaj ili estis ŝtelintaj la brutaron de la Luzardoj. Li venas al la domo de la ranĉo, dubas ĉu vendi ĝin. Post elpiki la lancon, kiun la patro lanĉis enmuren antaŭ dektri jaroj, li sentas sin liberigita kaj decidas ne vendi.
  • VI.- La memoro pri Asdrúbal. Melquíades Gamarra, El Brujeador, rakontas al Doña Bárbara sian konon de Santos, dum ŝia amanto Balbino, la administranto de Luzardo, prezentas sin fia.
  • VII.- La familiano. Kiam oni establis la bienon Altamira, la posedanto enterigis laŭ la tradicio vivan virbovon, nome "la familiano" aŭ Sandalulo, por ke ties animo protektu la bienon. Nun la plej fantaziemaj inter la laboristoj parolas pri vidaĵoj de tiu bovanimo kaj de aliaj nenormalaĵoj kiuj antaŭvidas ekprosperon de Altamira.
  • VIII.- La dresado. Santoj malsovaĝigas ĉevalinon, kio estas metaforo de ankaŭ lia haltigo de la aroganteco de "sia" intendanto Balbino je la servo de Bárbara kaj de sia propra ensavanigo.
  • IX.- La sfinkso de la savano. Doña Bárbara ordonas remeti la falsitajn limojn inter sia El Miedo kaj lia Altamira en la dekomenca situacio kaj ŝajne preparas sin por allogi Santos.
  • X.- La spektro de La Barquereña. Santos Luzardo renkontas sian kuzon Lorenzo Barquero kaj malkovras ke tiu estas viktimo de la femme fatale (~"fatalulino"), kiu lasis lin bankrota kaj kun filino, Marisela, kiun ŝi abandonis. Lorenzo vivas malriĉe loĝante en domaĉo kaj trempate per sia daŭra drinkemo. Santos memoras lian junaĝan elanon kontraŭ la vir-vorantino, sed nune Lorenzo jam seniluziiĝis kaj vidas rezigne la tutpovon de ŝi, samtempe doña Bárbara kaj la Savano.
  • XI.- La bela dormulino. Marisela dormis surgrunde kaj Santos parolas kun ŝi, lavas ŝian vizaĝon, estas reciproka allogo.
  • XII.- Iam ĝi estos fakto. Santos konstatas la manko de brutoj. Planas civilizigajn decidojn, kiaj bariloj, por eviti bruto-ŝteladon.
  • XIII.- La rajtoj de "Mister Danĝero". La jankio uzurpis terenojn kaj eĉ dominas la fivivon de Lorenzo Barquero, post akiraĉi la bienon La Barquereña.
Dua parto
  • I.- Nekutimaĵo. Kiam Santos komencas starigi barilojn, li ne falas en la kaptilo kiun Doña Bárbara metas ŝanĝante kabanaĉon. Poste en la prefektejo de Ño Pernalete li ruze, kuraĝe kaj sukcese faras siajn postulojn al Mister kaj al Doña Bárbara, kiu sentis rankoron, sed ankaŭ respekton al la digna ruzulo ĵus alveninta.
  • II.- La dresistoj. Dum Carmelito malsovaĝigas ĉevalinon por Marisela, ankaŭ ŝi estas malsovaĝigita de Santos.
  • III.- La rebulonoj. Tiuj estas imagitaj birdoj al kiuj la kreteno Juan Primito trinkigas sangon por mildigi la kolerojn de Doña Bárbara. Li multe estimas Marisela-n.
  • IV.- Rodeo. Doña Bárbara akceptas ke Santos venu preni sian brutaron kaj li malhelpas la malicajn klopodojn de ŝiaj peonoj eviti tion. La kapto de brutoj estas sukcesa. Doña Bárbara esperas allogi Santos.
  • V.- Sanĝiĝoj de Doña Bárbara. Ŝi ŝanĝas sian konduton rilate al viroj, ŝi vere estas allogita de la digna Santos. Ŝi akceptas redoni al li la rabitajn terojn, sed kiam li petas ankaŭ redoni al sia filino Marisela la terenon de La Barquereña, ŝi koleriĝas ĉar ne volas rekoni sian malhavon de patrinaj sentoj nek la rivalecon de alia virino.
  • VI.- La teruranto de El Bramador. Danĝera kaj sukcesa ĉaso de la unuokula kajmanego kiu enorme kreskiĝis ĉar oni ne ĉasis ĝin el El Miedo, ĉar doña Bárbara supozis ĝin ensorĉita; nun oni konsideras ke en Altamira estas jam kontraŭsorĉo.
  • VII.- Mielo de abeloj. Marisela rakontas kiel nova estas ŝia vivo ĉe Santos, sed ŝi vidas lin netingebla, kiel mielo por azeno.
  • VIII. Bruladoj kaj ŝosoj. La peonoj malamikaj incendias Altamira, sed Luzardo ne volas revenĝon, spite la instigojn de Lorenzo Barquero al mortigo de la kacikino, sed kapti la ĝustan kulpulon.
  • IX. Vakeriaj vesperoj. Post la dura laborego de la vakeroj, venas distrado kaj kuntado, dancado kaj muzikado.
  • X.- Pasio sen nomo. Marisela ne scias kiel konsideri sian "inklinon" al Santos, al kiu kuraĝis diri nur "antipatia" tutame.
  • XI.- Imagaj solvoj. Ankaŭ la sentoj de Santos estas konfuzaj: li decidas sendi Marisela-n kun onklinoj al urbo, sed ŝi tute humore malakceptas.
  • XII.- Koploj kaj rakontoj. Santos oscilas inter klopodoj civilizi la savanon (nova fromaĝejo) kaj la allogo de la dureco de ties laboro (pluvsezono) kaj la popola kulturo kanta kaj rakonta.
  • XIII.- La malignantino kaj ŝia ombro. Marisela enrompas ĉe sia patrino ŝtelpreni magian sorĉaĵon kun la altomezuro de Santos.
Tria parto
  • I.- La fantomo de la savano. Melquíades El Brujeador kaptas el Altamira ĉevalinaron sed la stalono fuĝas kaj kaptas alian ĉevalinaron; Doña Bárbara komprenas, ke "en Altamira nun loĝas viro, kiu ne timas la fantomojn de la savano!".
  • II.- Ventokirloj. Malfacilaĵoj: Marisela deprimiĝas ĉar ŝi konstatis ke ŝia patrino sorĉistinas kaj enamiĝis de la sama viro kiel ŝi. La projekto de fromaĝejo fiaskis ĉar jaguaro mortigis la nepon de la melkisto, kiu nun ne havas por kiu labori. Carmelito iris vendi la produkton de la rikoltitaj plumoj kaj li estis murdita kaj ŝtelita. Marisela revenas kun sia patro al ilia kabano.
  • III.- Ño Pernalete kaj aliaj plagoj. La kaciko Pernalete decidis ke la morto de Carmelito estis natura kaj ne volas ke la juĝisto Mujiquita kiun li mem estis nomuminta priesploru, ĉar li scias ke oni povus trovi la faron de Doña Bárbara.
  • IV.- Sur kontraŭaj vojoj. Kiam ŝi pretas denonci la murdinton Balbino, Santos malatentas ŝin kaj pretas fari pli perfortan paŝon.
  • V.- Ĉiu homo havas sian horon. Santos, kolera, kaptas la du restintajn fratojn Mondragonojn, bruligas ties kabanon, uzita por trudi falsajn limojn, kaj sendas iin al la justico.
  • VI.- La fonto de tenero. Marisela petas monon al doña Bárbara por foriri kun sia patro, kvankam Antonio Sandoval venis diri al ŝi ke ŝi necesas al Luzardo.
  • VII.- Intencoj nepenetreblaj. Doña Bárbara dubas ĉu iri kontraŭ Luzardo. Finfine ŝi ordonas embuskon.
  • VIII.- La ruĝa gloro. En la embusko Luzardo mortigas Melquíades el Brujeador.
  • IX.- La petoloj de Míster Danger. Balbino klopodas vendi al Míster Danger ĉu rabitajn bovinojn ĉu la plumojn el la murdo de Carmelito, ĉar li volas fuĝi el doña Bárbara. La eksterlandano ĉikanas lin kaj evidentigas ke li estas kulpa de murdoj.
  • X.- Redonante la farojn.- Luzardo venas al EL Miedo redoni la kadavron de Melquíades; li ekkomprenas ke tiu murdo konvenas al doña Bárbara, ĉar nun ankaŭ li estas el la grupo de murdintaj kacikoj. Krome ŝi ordonas la murdon de Balbino.
  • XI.- Lumo en la kaverno. Mortas Lorenzo kaj lia filino Marisela ege tristas, dum Santos komprenas ke ankaŭ li ekdronas. Kontraste Marisela klarvide sciigas al li ke ne estis li kiu mortigis El Brujeador, sed lia kompano Pajarote.
  • XII.- Perpleksiga letero. De la juĝisto Mujiquita kiu anoncas al Santos, ke Doña Bárbara trovis la rabitajn plumojn kaj redonos ties monon al Santos, kaj ke estis Balbino kiu mortigis El Brujeador kaj siavice ŝiaj peonoj defendis sin kontraŭ Balbino kaj mortigis lin. Santos komprenas ke ilia murdo de El Brujeador restos neklara kaj ke doña Bárbara posedas la kontrolon de ties vero.
  • XIII.- La filino de la riveroj. Doña Bárbara sentas sin observata de la lokanoj. Ŝi jam bone kondutas, sed ŝi komprenas ke por atingi la amon de Santon, ŝi bezonus estis senpasinta. Ŝi sentas sin altira al la rivero.
  • XIV.- La stelo sur celgrajno. Doña Bárbara planis redoni la rabaĵojn al Santos, kvankam ŝi komprenas ke li estas tiom neatingebla kiom la juna Asdrúbal. Kiam ŝi ekscias ke mortis Lorenzo kaj lia filino Marisela iris loĝis ĉe Luzardo, revenas al ŝi ĵaluzo kaj iras tien revenĝosente. Kiam ŝi estas pafonta kontraŭ Marisela, ŝi sentas ĉu patrinecan emocion aŭ memoron pri Asdrúbal kaj faras senion.
  • XV.- Ĉie horizontoj, ĉie vojoj. La romano finiĝas per la “malvenko” de Doña Bárbara, kiu nek sukcesas akiri la teron, nek la koron de Luzardo, kaj finfine ŝi foriras tute mistere al nekonatejo, lasinte heredanton sian filinon Marisela. Finfine Santos povas barili la landon kaj komenci civilizon.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Santos Luzardo: reprezentas civilizon kaj progreson. Li estas edukita ebenejulo kaj, samtempe, diplomiĝinta advokato de la Centra Universitato de Venezuelo. Luzardo estas viro psiĥologie profunda kaj esence bona. Preskaŭ fine de la intrigo li preskaŭ malbonegiĝas enirante la kirlon de violento.
  • Doña Bárbara: reprezentante barbarecon, estas la antitezo (malo) de Luzardo; ŝi estas arbitra, violenta, ruza kaj kaprica. Tamen, en ŝi ne estas absoluta manko de sentoj, kiuj estas vibre vekitaj de Santos Luzardo kaj de la memoro de amato el junaĝo. Ŝiaj malkonsekvencaj manieroj spegulas la sovaĝan konduton de ŝia medio. Ŝia konduto estas reago al la traŭmato kiun ŝi suferis infanaĝe, viktimo de altaj niveloj de mistrakto. Ankaŭ konata kiel la vorantino de viroj; onidire, ke ŝi uzas delogadon kaj paktojn kun demonaj spiritoj por kontentigi siajn kapricojn kaj akumuli potencon. Ŝi estas ankaŭ metaforo de la barbareco de la lando.
  • Marisela: reprezentas bonan ercon por la muldado far civilizo. Naskita de senama unuiĝo ŝi estas savita el fia stato far Santos Luzardo, ligita al la zorgado de la ebriula patro.
  • Lorenzo Barquero: Orfo kies estontecon detruis malbonŝanco kaj malvirto. Tamen li junaĝe havis ambician destinon kaj inteligenton: la medio fiaskigis lin.
  • Míster Danger: reprezentas la malestimon de la eksterlandanoj al venezuelanoj. Li estas kunkomplotanto de Doña Bárbara. Sub kovro de humoro, li kaŝas la saman barbarecon de aliaj kacikoj. Kaj ankaŭ li, venkita, mistere foriras fine de la intrigo.
  • Ño Pernalete: reprezentas, kune kun "Mujiquita" la politikan nekompetenton kaj dekadencon de la lando kaj samtempe la malprogresantan socion kaŭzatan de politikaj estroj.
  • Juan Primito: reprezentas superstiĉon kaj la paganajn kredojn de la ebenejuloj.

Oni diru, ke esploroj faritaj de fakuloj montris ke malantaŭ ĉiuj roluloj estas inspiro de Rómulo Gallegos el konataj lokanoj.[2]

Vortotrezoro[redakti | redakti fonton]

La tradukisto Fernando de Diego aldonas fine vortoliston de uzitaj neologismoj, el kiuj plej parto estas hispanismoj, tio estas vortoj lasitaj tiele en la hispana origina sen traduko nek adapto. Aliaj vortoj tamen havas uzadon ekster tiu traduko kaj povas troviĝi en aliaj tekstoj aŭ eĉ en Vikipedio, kvankam ligitaj al la savana brutobreda medio. Ekzemple la jenaj:

  • kaciko, arbitra potenculo super difinita teritorio,
  • kralo, brutokorto enpalisa,
  • kreolo, filo de la lando,
  • marako, muzikinstrumento kun bruigiletoj ene de resoniga buleto,
  • peono, malalta salajrulo,
  • rodeo, alpelo de gregoj, en Usono spektaklo de malfacila rajdado,
  • stampedo, senorda forkuro de gregaro.

Adaptaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Doña Bárbara, filmo de 1943
  • Doña Bárbara, Venezuela televida serio de 1975
  • Doña Bárbara, filmo de 1998
  • Doña Barbara, serio de Telemundo, de 2007-2008.

Esperanta traduko[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anglalingva recenzo fare de Jeff Gibson. Arkivita el la originalo je 2006-08-13. Alirita 2007-07-12.
  2. Cuadro de indentificación de los personajes de Doña Bárbara por los referentes humanos. En Rómulo Gallegos, Doña Bárbara, Cátedra, Madrid, 1997, paĝoj 473-474-

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]