Uzanto-Diskuto:TTjeri

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, TTjeri!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  RG72 (diskuto) 08:20, 6 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Operkantistoj ktp.[redakti fonton]

Saluton, dankon pro vi aldonis multajn kategoriojn. Mi scias, ke Antonio Vivaldi estis vere operkomponisto. Sed li jam estis en Kategorio:Italaj operkomponistoj, do Kategorio:Operkomponistoj estas superflua. Simile aliaj paĝoj. Amike, LiMr (diskuto) 07:49, 14 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton,
Kiam kategorio ekzistas, ĝi provu listigi ĉion, kio povas eniri en ĝin. Se ĝi estas superflua ĝi malaperu. Sed ne estas oportune forigi nomon, kiu taŭgas en tiu kategorio. Italaj operkomponistoj ja estas operkomponistoj.
Krome, kial pli vasta kategorio estus superflua? TTjeri (diskuto) 10:23, 14 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Saluton, ... ĉar oni ankaŭ ne aldonas Kategorio:Opero kaj Kategorio:Klasikaj komponistoj, nek Kategorio:Komponistoj kaj Kategorio:Klasikaj muzikistoj, ... Tio ne estas nur mia ideo. Aliaj uzantoj ankaŭ nuligis viajn kategoriajn redaktojn. Bonvolu vidi Helpo:Kategorio#Uzu la plej specifan, kie vi vidas, ke oni uzu nur la plej specifan kategorion. Dankon pro via kunlaboro, LiMr (diskuto) 18:07, 14 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi ne estas tiu, kiu kreis tiujn kategoriojn, se ili ne utilas oni forigu ilin! Kaj se kategorio ekzistas, tio, kio kongruas kun ĝi eniru en ĝin. Tio ŝajnas al mi la sola saĝa maniero. Krome, kial ne ankaŭ krei kategorion Toskanaj komponistoj kaj forigi Puccini el la kategorio Italaj komponistoj?
La afero ŝajnas al mi tute mallogika! TTjeri (diskuto) 19:52, 14 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
La afero ne estas mallogika, nur estas "du kontraŭaj logikoj", unu pensante ke bonas havi ĉiujn homojn de certa profesio en unu kategorio de A ĝis Z, por trovi iun homon eĉ ne konante ties apartenon al nacieco aŭ alia subkategorio, kaj alia logiko pensante ke plej bonas ke la pli ĝeneralaj kategorioj ne estu superplenaj (tiu argumento pli gravas por la franca, germana aŭ sveda vikipedioj kun pli ol 2 milionoj da artikoloj ol por la esperantlingva kun nur iom pli ol 300 mil). La paĝeto Helpo:Kategorio#Uzu la plej specifan pravas, ke artikolo pri specifa kemia elemento estu metita en Kategorio:Kemiaj elementoj, sed ne perdiĝu en Kategorio:Kemio, sed pri operkomponistoj kaj italaj operkomponistoj eblas kompromise apliki la unuan logikon kaj permesi apartenon en ambaŭ grupoj, ĉar la nura senco de kategorio estas helpi trovi iun artikolon (krom se iam la Kategorio:operkomponistoj havos pli ol 5000 titolojn kaj ne plu estos superrigardebla). Do mi subtenas vian starpunkton, kvankam ĝi ne estas "la sola saĝa maniero", sed nur unu el du ideoj kiel organizi. ThomasPusch (diskuto) 10:06, 9 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi iomete aldonis en Roger Vailland. Dankon.--kani (diskuto) 22:54, 19 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Revizianto/mempatrolanto[redakti fonton]

Kara Thierry, vi en aprilo petis rajton de revizianto/mempatrolanto kaj en junio retiris la peton. Mi mem, estante unu el pli ol dek administrantoj, hazarde ĵus revidis la liston pri petoj, kiun mi lastfoje atentis komence de aprilo. Se vi volas reaktivigi vian peton, estu bonvena fari tion. Se ne, kompreneble estas via libera decido. Sed sentu vin bonvena iĝi revizianto, se vi tamen volas. Mi ne samopinius kun vi, ke ideo de libera enciklopedio estas "fantaziula ludilo", sed se en tia grandega kaj malfacile superrigardebla projekto iu komunika vojo malfunkcias, sencas pripensi kiel komuniki pli rekte, por tamen ricevi la atenton kion oni bezonas. ThomasPusch (diskuto) 10:13, 9 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: La uzanto TTjeri (post unu redakteto en 2020) pli malpli kontinue kontribuis de marto 2021 ĝis la 15-a de junio 2023, kiam li pri Vikipedio notis ke la "afero ne estas sufiĉe serioza" por li, kaj de tiam neniel pli kunlaboris. Sekve ankaŭ ne eblas scii ĉu li ankoraŭ legas ion ajn en sia diskutpaĝo post la 15-a de junio 2023. Kompreneble eblas legi sian diskutpaĝon ankaŭ sen fari redakteton, ankaŭ sen ensaluti, sed kompreneble same eblas entute malatenti ĉion kaj montri malintereson pri la tuta paĝaro. Tial oni ne fidu, ke la uzanto vidos ion kio ĉi tie aŭ en iu artikola diskutpaĝo notiĝis por li. ThomasPusch (diskuto) 17:48, 5 nov. 2023 (UTC)[Respondi]