Uzbekio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uzbekio en la Olimpikoj

Flago de Uzbekio
IOK-kodo  UZB
NOK Uzbeka Olimpika Komitato
Retejowww.olympic.uz uzbeke kaj angle
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr
emblemo de la olimpika komitato

Uzbekiaj sportistoj unue inter 1900 kaj 1912 partoprenis olimpikojn kadre de la teamo de la  Rusia Imperio, poste inter 1952 kaj 1988 kadre de la teamo de  Sovetunio. Aldone, en 1992 ili partoprenis en Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio. Ekde la Vintra Olimpiko 1994 kaj ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala uzbekia teamo partoprenas la olimpikojn.

La Nacia Olimpika Komitato de Uzbekio (uzbeke latinlitere Oʻzbekiston Milliy Olimpiya qoʻmitasi, cirile Ўзбекистон Миллий олимпия қўмитаси) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1992 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.


Someraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

1996[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 71 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Temur Ibragimov.

La teamo atingis arĝentan kaj bronzan medalojn kaj fine havis la 58-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2000[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 70 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Muhammadqodir Abdullayev.

La teamo atingis oran, arĝentan kaj 2 bronzajn medalojn kaj fine havis la 43-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2004[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 70 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Abdullo Tangriyev.

La teamo atingis 2 orajn, arĝentan kaj 2 bronzajn medalojn kaj fine havis la 34-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2008[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 56 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Dilshod Makhmudov.

La teamo atingis arĝentan kaj 3 bronzajn medalojn kaj fine havis la 62-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2012[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 54 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Elshod Rasulov.

La teamo atingis 3 bronzajn medalojn kaj fine havis la 75-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2016[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 70 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Bahodir Jalolov/Baĥodir Ĵalolov.

La teamo atingis 4 orajn, 2 arĝentajn kaj 7 bronzajn medalojn kaj fine havis la 21-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2020[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 67 uzbekiaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis 'Nigora Tursunkulova kaj Bahodir Jalolov/Baĥodir Ĵalolov en la malferma ceremonio kaj Akbar Djuraev/Akbar Ĝuraev en la ferma.

La teamo atingis 3 orajn kaj 2 bronzajn medalojn kaj fine havis la 32-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

La jena serio de kvin poŝtmarkoj de 2021 memorigu pri la teamo en Tokio:

Vintraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

En Vintraj Olimpikoj la uzbekia teamo nur unufoje atingis medalon: bronzan en la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer. Por la postaj Vintraj Olimpikoj sekve mankas indikoj pri atingitaj medaloj.

1994[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 7 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Sergej Brener.

La teamo atingis bronzan medalojn kaj fine havis la 14-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

1998[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 4 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Komil Urunbajev.

la uzbekia delegacio en la Vintra Olimpiko 2010

2002[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 6 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Komil Urunbajev.

2006[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 4 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Kayrat Ermetov.

2010[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 3 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Oleg Ŝamajev.

2014[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 3 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Ksenija Grigorjeva.

2018[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 2 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Komiljon To'xtayev.

2022[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 1 uzbekiaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Komiljon To'xtayev.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]