Uzel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Uzel (stacidomo).


Uzel
komunumo
Urbodomo de Uzel
Blazono
komunumo en Francio
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Saint-Brieuc
Kantono Uzel (ĉefurbo)
Komunumaro Komunumaro de la Lando
de Uzel-apud-Oust
Situo Uzel
 - koordinatoj 48° 17′ 00″ N 02° 50′ 00″ U / 48.28333 °N, 2.83333 °U / 48.28333; -2.83333 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 238 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 116 m s. m.
Areo 6,79 km² (679 ha)
Loĝantaro 1 075 (2010)
Denseco 158,32 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro Pierre Le Helloco
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 22460
INSEE 22384

Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor

Vidu situon de Broons kadre de Côtes-d'Armor
Vidu situon de Broons kadre de Côtes-d'Armor
DEC
Uzel
Uzel
Uzel

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Broons kadre de Francio
Vidu situon de Broons kadre de Francio
DEC
Uzel
Uzel
Uzel
Vikimedia Komunejo: Uzel
Retpaĝo: uzelpresloust.jimdofree.com
Map
vdr

Uzel [yzɛl] estas franca komunumo, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Blazono de {{{nomo}}} Blazono france D'azur aŭ trois besants d'or
esperante Lazura kun tri oraj moneroj
Detaloj

Geografio[redakti | redakti fonton]

Uzel situa en centra Bretonio, je 25 minutoj de Saint-Brieuc, 1h10 de Rennes, 1h20 de Vannes, 1h10 de Lorient, 1h50 de Brest kaj 2h30 de Nantes. Uzel estas trairata de regionaj trajnoj TER, kies horaro koincidas kun tiuj de la tre rapidaj trajnoj TGV al Saint-Brieuc kaj Vannes.

Historio[redakti | redakti fonton]

Uzel venas de la malnova bretona vorto « uzel » (esperantlingve : alta).

Post la vendo de la terbienoj de Uzel en 1253 kaj 1271, en la revolucio, la paroĥo apartenis al la diocezo de Saint-Brieuc. La senjorlando de Uzel en 1298 apartenis al Guillaume Budes, kiu edziĝis al Jeanne Du Guesclin. La sidejo estis en la centro, kie situis la kastelo, detruita la 17-an de marto 1839 per fajrego. Ankaŭ la filo, Silvestre Budes, estis senjoro de Uzel. Li edziĝis al Renée Gouyon de Matignon. Tiu ĉi estas fama en la historio de Bretonio, kaj pro sia braveco, siaj aventuroj kaj pro sia tragika morto en 1379. La filino de Silvestre, kiu estis senjorino de Uzel, edziniĝis en 1360 al Bertrand du Marchaix, poste al Raoul de la Chateigray. La senjorlando pasis al familio de Malestroit kaj tiel estis ĝis en 1540. Poste, post longa posedo de familio de Coëtquen, la senjorlando de Uzel pasis per geedziĝo al la familio de Durfort de Duras, kaj estis vendita en 1759 por 334 400 frankoj al iu s-ro Beauchat (aŭ Boschat) de Allineuc.

Tra la tempo estis diversaj skriboj de la urbonomo : Usel (en 1253, en 1271, en 1280), Ussello, Usselo (en 1371), Usel (en 1569). La nuna formo Uzel aeris ekde 1669. Je peto de la poŝta administracio, Uzel fariĝis Uzel-près-l'Oust en 1856[1].

Administrado[redakti | redakti fonton]

Uzel estas ĉefurbo de kantono. Ĝi estas ankaŭ la kapo de la Komunumaro de Uzel-apud-Oust, kiu enhavas ankaŭ Allineuc kaj Saint-Hervé.

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
marte 2001 Pierre Le Helloco Socialista Partio (PS) Entreprenestro


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Busto de Fulgence Bienvenüe
    Busto de Fulgence Bienvenüe
  • Paroĥa preĝejo Saint-Nicolas de la 17-a jc.

Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

  • Alphonse Guépin (1808-1878), naskiĝinta en Uzel, ĉefarkitekto de la departemento kaj de Saint-Brieuc
  • Fulgence Marie Auguste Bienvenüe naskiĝis la 17-an de januaro 1852 en Uzel-apud-Oust. Post studado en altlernejo Polytechnique, li estis diplomita pri Pontoj kaj Ŝoseoj (franclingve "ponts et chaussées"). Al li estis konfidita la konstruado de la francaj fervojoj, el kiuj la unua linio inter Maillot kaj Vincennes estis inaŭgurita en 1900, jaro de la universala ekspozicio en Parizo. Li emeritiĝis en 1932 kaj mortis iom poste, en 1936. Lia nomo estis donita al stacio de la pariza metroo Montparnasse - Bienvenüe.
  • Jules Simon tie lloĝis kun siaj gepatroj
  • Yves Morvan
  • Henri Peslier

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roger Frey, Étymologie et Histoire d'Uzel, alirita la 31-an de januaro 2008.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]