Víctor Erice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Víctor Erice
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1940 (1940-06-30) (83-jaraĝa)
en Karrantza Harana
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo • reĝisoro
vdr

Víctor ERICE Aras (Valle de Carranza, Biskajo, 30a de junio 1940) estas hispana kinreĝisoro.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Li studis Politikajn Sciencojn kaj Juron en la Centra Universitato de Madrido kaj poste studis en la Instituto de Kinaj Esploroj kaj Spertoj (1961). Li ekkarieris kiel kinkritikisto en publikaĵoj kiel Cuadernos de arte y pensamiento kaj Nuestro cine. Li laboris ankaŭ kiel diversaj kinprofesiuloj.

En 1973 li faris sian unuan filmon, nome El espíritu de la colmena (La spirito de la abelujo), planita kiel komisiita terurfilmo, verkita kun Ángel Fernández-Santos. Ili verkis dekomence scenaron kun eksperesionismaj influoj, por blanka-nigra filmo, kiu postulis grandan buĝeton por scenejoj. Pro manko de rimedoj, ili faris pli personan verkon malpli fantastan. Tio konvinkis la produktoron Elías Querejeta financi la historion, kiu iĝis tutkolora, ankaŭ pro komerca neceso. El espíritu de la colmena estis protagonistigita de Fernando Fernán Gómez kaj estis la debuto de la aktorino Ana Torrent, tiam infanino. La filmo ricevis plurajn premiojn kaj estis ege sukcesa.

Poste li konis la verkistinon Adelaida García Morales, kiu estos lia koramikino dum jaroj, kio rezultis en la filmo El sur (La sudo, 1983), bazita sur ŝia rakonto, kun protagonistoj Icíar Bollaín, Omero Antonutti kaj Rafaela Aparicio inter aliaj. Post diversaj nefinkompletigitaj projektoj, li revenis al laboroj en televido kaj reklamado.

Lia tria filmo estis El sol del membrillo (Cidonisuno, 1992), nome dokumenta portreto de la realisma pentristo Antonio López.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Víctor Erice en la hispana Vikipedio.