Võ Nguyên Giáp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Võ Nguyên Giáp

Võ Nguyên Giáp, 2008
Naskiĝo la  25-an de aŭgusto 1911(nun 1911-08-25)
en Lộc Thủy, Franca Hindoĉinio
Morto la 4-an de oktobro 2013 (102‑jara)
en Hanojo, Vjetnamio Vjetnamio
Soldata kariero
Rango: Generalo
Tempo de deĵoro: 19441991
Deĵoris en: Nord-Vjetnamio (ĝis 1976)
 Vjetnamio
Speco: Vjetnama Popola Armeo
Komandis al: Ĉefa komandanto de la Vjetnama Popola Armeo
Militoj: Dua mondmilito
Hindoĉinia milito
Vjetnama milito
Bataloj: RC4 (1950)
Hòa Bình (1951–1952)
Dien Bien Phu (1954)
la ofensivo de Tet (1968)
la ofensivo de Pasko (1972)
la ofensivo de Printempo 1975 (1975)
Medaloj: Rezolucio por Venko Ordo
Persona informo
Naskonomo Võ Giáp
Lingvoj vjetnamafranca
Ŝtataneco Vjetnamio
Alma mater Universitato Nacia Hanoja • Lycée Albert Sarraut
Subskribo Võ Nguyên Giáp
Familio
Patro Võ Quang Nghiêm
Edz(in)o Nguyễn Thị Quang Thái • Đặng Bích Hà
Okupo
Okupo militistopolitikistoĵurnalistoverkistoŝtatreprezentanto
vdr

Võ Nguyên Giáp (naskiĝis la  25-an de aŭgusto 1911(nun 1911-08-25), mortis la 4-an de oktobro 2013 (102‑jara)) estis generalo de la Vjetnama Popola Armeo kaj politikisto. Giáp estis la ĉefa komandanto en du militoj: la Unua Hindoĉina Milito (1946–1954) kaj la Vjetnama milito (1960–1975). Li partoprenis en la sekvaj historie signifaj bataloj: RC4 (1950); Hòa Bình (1951–1952); Dien Bien Phu (1954); la ofensivo de Tet (1968); la ofensivo de Pasko (1972); kaj la fina ofensivo de Printempo 1975 (1975).

Giáp estis ankaŭ ĵurnalisto, ministro pri internaj aferoj en la registaro Việt Minh de la prezidanto Ho Chi Minh, la militista komandanto de Việt Minh, la komandanto de la Vjetnama Popola Armeo (APV) kaj ministro pri defendo. Li ankaŭ servis kiel membro de la politburoo de la Vjetnama Laborista Partio, kiu en 1976 fariĝis la Vjetnama Komunista Partio.

Li estis la plej elstara militista komandanto, apud Ho Chi Minh, dum la Vjetnama milito, kaj estis respondeca pri la plej gravaj operacoj kaj gvidantaro ĝis la fino de la milito.