V. P. Menon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
V. P. Menon
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1893 (1893-09-30)
en Keralo
Morto 31-an de decembro 1965 (1965-12-31) (72-jaraĝa)
en Ĝabalpur
Lingvoj hindiaangla vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Partio Swatantra Party vd
Profesio
Okupo politikistoŝtata funkciulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rao Bahadur Vappala Pangunni MENON (30a de Septembro 1893 - 31a de Decembro 1965) estis barata funkciulo kiu servis kiel Sekretario de la Registaro de Barato en la Ministerio de Ŝtatoj, kun Sardar Patel.

Pro nomumo fare de la Vicreĝo kaj Ĝenerala guberniestro de Barato Wavell, li servis ankaŭ kiel Sekretario de la Ĝenerala guberniestro kaj poste kiel Sekretario de la Kabineto. Li estis ankaŭ Konstitucia Konsilisto[1][2] kaj Komisionano por Politikaj Reformoj por la lastaj tri sinsekvaj Vicreĝoj (Linlithgow, Wavell kaj Mountbatten) dum la Britia regado en Hindio. En Majo 1948, je iniciato de V. P. Menon, okazis kunsido en Delhi inter la Rajpramuĥoj de la princlandaj unioj kaj la Ŝtata Departemento, fine de kiu la Rajpramuĥoj subskribis novajn Instrumentojn de Aliro kiuj donis al la Registaro de Barato la povon aprobi leĝojn rilate al ĉiuj aferoj kiuj estas en la sepa plano de la leĝo Government of India Act 1935.

Li ludis gravan rolon en la dispartigo kaj la politika integrado de Hindio.[3] Poste en sia vivo, li iĝis membro de la Partio Svatantra orientita al la libera merkato.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "V P Menon – The Forgotten Architect of Modern India", Forgotten Raj, 13a de Aprilo 2011. Arkivigite je 2011-07-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-26. Alirita 2021-12-03.
  2. "V P Menon – The Forgotten Architect of Modern India". Kontrolita 18a de Septembro 2014.
  3. How Vallabhbhai Patel, V P Menon and Mountbatten unified India (31a de Oktobro 2017).