Vakskukurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
vakskukurbo,

vintra melono

Benincasa hispida Blanco2.323.png
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: Basincasa
Specio: B. hispida
Benincasa hispida
(THUNB.) COGN.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La vakskukurbo (Benincasa hispida), ankaŭ nomata vintra melono, estas plantospecio el la familio de la Kukurbacoj (Cucurbitaceae), kies frukto estas uzataj en Azio kiel legomo. Ĝi estas la sola specio de la genro Benincasa.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La specio forma longajn disbranĉitajn lianojn. La grimptigoj estas du aŭ tripartaj kaj ekkreskas vidalvide de stipulo en foliakselo. La folioj estas lobaj kaj havas longajn pedunklojn. Dispreminte ilin, ili odoras malagrable.

La plantoj estas monoikaj, masklaj kaj inaj floroj staras unuopaj. La masklaj floroj havas longajn pedunklojn, la inaj preskaŭ sidas. La floroj estas grandaj kaj flavaj. La pintoj de la sepaloj havas la formon de folio. La petaloj estas ture disigitaj unu de la alia. La stamenoj staras disigitaj unu de la alia.

La fruktoj havas dikan, vaksan kutiklon (vidu la nomon “vaksmelono”). La fruktoj povas atingi pezon de ĝis 40 kg ĉe kulturvarioj. La formo varias: ekzistas longaj kun plataj finoj, kiuj similas al akvomelonoj, kiuj longas ĝis unu metro, sed ankaŭ pli mallongaj, cilindroformaj aŭ globformaj. La koloro estas verda kun helaj makuloj. Nematuraj fruktoj estas harhavaj, maturaj kalvaj aŭ harecaj. La fruktŝelo estas ĉiam malmola kaj seka, ĝi estas kovrata de la blanka vakso. La fruktkarno estas sukoplena kaj blanka. La semoj estas plataj. La frukto konsistas je 96 procentoj el akvo, la karbonhidrata procentaĵo estas malalta. La fruktoj ankaŭ nomiĝas vintraj melonoj, ĉar ili stokeblas ĝis unu jaro.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La genro Benincasa estas metita en la subfamilio Cucurbitoideae kaj la tribo Benincaseae. La plej proksima parenco estas Praecitrullus.[1]

La genro ricevis sian nomon en 1818 de Gaetano Savi laŭ la itala grafo Benincasa, meceno de la botaniko. La specia epiteto hispida rilatas al la haraj folioj kaj fruktoj. Antaŭ Thunberg nomis la specion Cucurbita hispida.

Disvastigo kaj kultivado[redakti | redakti fonton]

Frukto tuj antaŭ la maturiĝo.

La vakskukurbo estas kultivata nuntempe en vastaj regionoj de suda, sudorienta kaj orienta Azio, precipe Ĉinujo, Hindujo kaj Filipinoj. La origino de la specio verŝajne estas sudorienta Azio, malgrandaj sovaĝaj plantoj (Benincasa hispida var. pruriens) troviĝis en suda Ĉinujo, Indonezio, Aŭstralio kaj ankaŭ sur sudpacifikaj insuloj. La specio estas kultivitaj ekde pli ol 2300 jaroj.

La vakskukurbo ŝatas varmajn (super 25 °C), sunajn kaj modere sekajn regionojn de la tropikoj ĝis alteco de 1500 m super marnivelo. Pro ĝia rapida kresko ankaŭ eblas kreskigi ĝin en moderaj klimatoj. En la tropikoj eblas dufoje rikolti.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Kversekco tra matura frukto.
Kristala vintromelono, 水晶冬瓜.

Maturaj kaj nematuraj fruktoj estas konsumataj krude aŭ kuirite. Maturaj fruktoj estas uzataj en Ĉinujo en supoj. En Hindujo la fruktoj estas kuirataj en sukersiropo al konfektaĵo nomata Petha. En Vietnamio, kie la frukto nomiĝas Bí đao, ĝi estas kuirata kune kun ajlo, cepoj kaj fiŝa saŭco al ŝatata plado (Bí đao xào).

Junaj folioj, ŝospintoj kaj florburĝonoj estas kuiritaj kiel legomo. Semoj, fruktoj, folioj kaj radikoj estas uzataj en suda kaj orienta Azio kiel kuracilo en la Ĉina tradicia medicino (ĈTM) kaj en la hinda Ajuvedo. Laŭ ĈTM Dong Gua (冬瓜) estas uriniga kaj reduktas la sangosukeron kaj efikas kontraŭ inflamoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

listo de legomoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • R. W. Robinson, D. S. Decker-Walters: Cucurbits. CAB International, Wallingford 1997, S. 101-105. ISBN 0-85199-133-5

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

[Kategorio:kukurbacoj]]

  1. Alexander Kocyan, Li-Bing Zhang, Hanno Schaefer, Susanne S. Renner: A multi-locus chloroplast phylogeny for the Cucurbitaceae and its implications for character evolution and classification. Molecular Phylogenetics and Evolution, Band 44, August 2007, S. 553-577.