Valencio (Venezuelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Valencio (apartigilo)
Valencio
hispane: Valencia
urbo
Valencio
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Valencia
Kromnomo: Nueva Valencia del Rey
Lando Venezuelo Venezuelo
Ŝtato Karabobo
Montaro Venezuela Marbordo
Situo Valencio
 - alteco 520 m s. m.
 - koordinatoj 10° 10′ 51″ N 68° 00′ 14″ U / 10.18083 °N, 68.00389 °U / 10.18083; -68.00389 (mapo)
Areo 1 578,0 km² (157 800 ha)
Loĝantaro 2 227 165 (2009)
Denseco 1 411,38 loĝ./km²
Fondita 25-a de marto 1555
 - fondinto Alonso Díaz Moreno
Horzono UTC (UTC-4:30)
Poŝtkodo 2001
Telefona antaŭkodo 0241
Situo enkadre de Venezuelo
Situo enkadre de Venezuelo
Situo enkadre de Venezuelo
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Valencia (Venezuela)
Retpaĝo: alcaldiadevalencia.gov.ve
Valencio nokte
Valencio
Biblioteko de Valencio
Centra strato en Valencio

Valencio (Valencia) estas milionurbo de Venezuelo. Ĝi estas la tria plej granda urbo de la lando kaj estas la ĉefurbo de la ŝtato Karabobo (Carabobo).

Geografio

Valencio troviĝas en norda parto de la lando en montaro en valo. Okcidente de la urbo troviĝas la Lago Valencio, dua plej granda lago de Venezuelo, laŭ surfaco. Karakaso troviĝas je 180 km.

Historio

La loko estis loĝata jam antaŭ Kristo. Valencio estis fondita en 1555 kun la nomo Nueva Valencia del Rey fare de la hispana konkeranto Alonso Díaz Moreno. La fifama konkerinto Lope de Aguirre sieĝis la urbon en 1561, poste francaj piratoj en 1677 fajrodetruis la urbodomon. En 1821 batalo okazis apud la urbo. En 1830 Valencio iĝis la unua ĉefurbo de Venezuelo. En 1892 oni fondis universitaton.

Klimato

En Valencio la ĉiujara averaĝa temperaturo estas 26 °C.

Ekonomio

Valencio estas la plej industria urbo de Venezuelo.

Vidindaĵoj

Trafiko

En Valencio metroo kaj diversaj aŭtobusoj trafikas. La internacia flughaveno estas proksime.

Ĝemelurboj

Eksteraj ligiloj