Valentina Grizodubova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valentina Grizodubova
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1909 (1909-04-14)
en Ĥarkivo, Ĥarkova/Ĥarkiva gubernio,  Rusia Imperio
Morto 28-an de aprilo 1993 (1993-04-28) (84-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusia ImperioRusio
Alma mater Nacia Teknika Universitato de Ĥarkovo
Familio
Patro Stepan Grizodubov
Edz(in)o Q105998845
Okupo
Okupo pilotopolitikisto
vdr

Valentina Stepanovna GRIZODUBOVA (ruse Валенти́на Степа́новна Гризоду́бова) naskiĝis la 31-an de januaro 1910, en Ĥarkovo, Rusia Imperio, mortis la 28-an de aprilo 1993 en Moskvo, RSFSR, Sovetunio estis elstara soveta pilotino kaj militestrino, la unua Heroino de Sovetunio, deputito de la Supera Soveto de Sovetunio, kolonelo pri aviado.

Biografio[redakti | redakti fonton]

dekrubla PM el 2010

Ŝia patro Stepan Vasilieviĉ Grizodubov estis fama avia inventinto kaj piloto, kiu konstruis kelkajn flugmaŝinojn laŭ propraj projektoj kaj desegnaĵoj. Patrino Nadeĵda Andreevna Komorenko estis dommastrino. Kiam Valentina estis ankoraŭ dujara etulino la patro veturigis ŝin en la aviadilo kaj do ŝi ĝojis tiam vidinte la teron desupre.

Post fino de mezlernejo kaj muziklernejo kiel pianistino Valentina sukcese eltenis ekzamenon en Ĥarkova Teknologia Universitato. Samtempe ŝi realigis sian longan revon flugi kaj praktikis pri aviado en la loka aeroklubo. En 1928 okazis ŝia unua memstara flugo. Poste ŝi multe flugis mem kaj instruis pilotadon al novicoj. Entute ŝi ĝis 1934 edukis 36 kvalifikajn pilotojn.

Ekde 1936 ŝi militservis en la Ruĝa Armeo.

En 1937 en la aviadiloj UT-1, UT-2 kaj AIR-12 ŝi starigis kvin mondajn rekordojn de alteco, rapideco kaj distanco.

La monda rekordo de plej dista flugdistanco sen alteriĝo por virinoj[redakti | redakti fonton]

La 24-an - 25-an de septembro 1938 ŝipanaro (Polina Osipenko kaj Marina Raskova) de aviadilo ANT-37 sub gvido de Valentina Grizodubova traflugis 5908 km de Moskvo ĝis bordo de rivero Amgun en la Ĥabarovska regiono. La flugado okazis en malfacilaj meteokondiĉoj kaj daŭris 26 horojn kaj 29 minutojn.

La 2-an de novembro 1938 Valentina Grizodubova iĝis la unua virino de Sovetunio meritinta la plej prestiĝan rangon - Heroino de Sovetunio. Same estis dekoritaj ŝiaj du kamaradinoj Polina Osipenko kaj Marina Raskova.

Dum la Granda patriota milito[redakti | redakti fonton]

Dum la Granda patriota milito ekde 1942 kolonelo Valentina Grizodubova estis regimentestrino de la 101-a Transporta Aviada Regimento kaj ekde oktobro de 1943 - regimentestrino de la 31-a Bombaviadila Regimento. Ŝi mem ĉirkaŭ 200 fojoj flugis por bombardi celojn de la malamiko kaj subteni konekton kun la partizanaj taĉmentoj.

Post la milito[redakti | redakti fonton]

Post la milito ŝi laboris en la Ministerio pri la Civila Aviado kaj estris la Esploran Flugan Centron. Samtempe ŝi multe okupiĝis pri socia agado kiel deputito de la Supera Soveto de Sovetunio.

La 28-an de aprilo 1993 Valentina Grizodubova mortis. Ŝi estas sepultita en moskva Novodeviĉje tombejo.

Familio[redakti | redakti fonton]

En 1935 Valentina edziniĝis al piloto Viktor Sokolov. En 1936 ŝi naskis filon Valerij. La geedziĝo ne estis feliĉa kaj baldaŭ ĉesis.

Memoro[redakti | redakti fonton]

  • En 1972 en ĥarkova apartamento de Grizodubov familio oni malfermis muzeon de aviada historio;
  • En 2000 en Moskvo oni establis monumenton omaĝe al ŝi;
  • Kelkaj stratoj en urboj de eksa Sovetunio portas ŝian nomon;

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]