Vandana Shiva
Vandana Shiva | |
---|---|
Barata sciencisto kaj famulo en alimondisma movado | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-a de novembro 1952 en Dehradun, Utarakando, Barato |
Lingvoj | angla • hindia |
Ŝtataneco | Barato |
Alma mater | Universitato de Okcidenta Ontario • Panĝaba Universitato • Universitato de Gelfo • St. Mary's Convent High School |
Okupo | |
Okupo | filozofo • verkisto • universitata instruisto • politikisto • mediprotektulo • ecofeminist |
Verkoj | Staying Alive: Women, Ecology, and Development The Violence of the Green Revolution: Third World Agriculture, Ecology, and Politics Earth Democracy: Justice, Sustainability, and Peace |
TTT | |
Retejo | http://www.vandanashiva.com |
Vandana SHIVA estas sciencistino, virinismulino kaj socia kaj ekologia aktivulino.
Ekde jaroj 1970, ŝi partoprenis la movadon Ĉipko, konsistantan el virinoj brakumantaj arbotrunkojn cele malhelpi ties forhakadon.
Ŝi formiĝis kiel Fizikisto pri atoma fiziko, sed, kiel ŝi diris, "tro laŭte aŭdante en internaciaj kunvenoj ĉiujn mensogojn pri agrikulturo de mia lando" ŝi komencis aktiviĝi tiukampe kaj fine diris al si "mi daŭrigos miajn prifizikajn esplorojn pli poste", sed de 20 jaroj ŝi ne tion faris.
En 1982 ŝi fondis la Esplorfonduson por Scienco, Teĥnologio kaj Ekologio (angle RFSTE). En 1991 ŝi fondis la movadon Navdanya Baratskala por protekti diversecon kaj integrecon de la vivantaj riĉfontoj, precipe la lokaj semoj, t. e. la naturaj semoj de Hindio. En decembro 1999 ŝi estis en Seattle apud José Bové, kaj en 2000 en Millau.
Ŝi luktas kontraŭ la intensa kapitalisma agrikulturo regata de la Transnaciaj firmaoj, la GMOj, kaj Patentigo de vivantaĵoj. Ŝia principo fontas el tio, ke "ĉia agrikulturo devas submetiĝi je du ekzamenoj: ekzameno ekologia, kaj ekzameno laŭ Homaj Rajtoj".
Laŭ ŝi "la movado pri ekologia agrikulturo estas ja la movado de civita socio internaciskale, kiu trabatas la vojon al estonto; ĝi estas la plej granda senperforta movado de la planedo". "Mi opinias", ŝi diris, "ke la movado ekologia agrikulturo estas remetanta sur la piedoj mondon, kiu paŝas kapmalsupre ĉiamaniere."
Ŝi ankaŭ diris: "ni iel aranĝis, ke nia movado konsistas en laŭdo al diverseco."
Listo de verkoj
(tre nekompleta, temas nur pri le francetradukitaj)
- Moralo kaj agro-industrio (1997)
- Ekolog-virinismo (1999)
- Manĝaĵa terorismo, kiel multnaciaj firmaoj malsatigas Trian Mondon (2001)
- La akvo-milito (2003)
- Vivo ne estas varo (2004)