Vegecio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vegecio
Flavius vegetius renatus, de rei militari libri IV, parigi 1535.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 30-an de novembro 399 (0399-11-30)
Morto 1-an de januaro 450 (0450-01-01) (50-jara)
Ŝtataneco Roma regno
Profesio verkisto
Lingvoj latina lingvo
Verkaro De re militari
v  d  r
Information icon.svg
Mulomedicinae aŭ Veterinara Medicino (1250-1375 ca., Biblioteca Medicea Laurenziana, Pluteo 45.19)

Publius Flavius VEGECIUS RENATUS (383-450) estis historiisto, teoriisto kaj spertulo pri militoj. Pli konata kiel Vegecio, lia ĉefa verko "Epitoma rei militaris", ankaŭ citita kiel "De re militari", estas traktato pri milito, kaj li elstariĝas inter la antikvaj historiistoj kaj gravuloj, ĉefe inter la romiaj kaj grekaj historiaj personoj de la 4-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Malmulton oni scias pri lia vivo krom la mallongan priskribon kiun donas li mem. Vegecio ne identigas sin kiel militisto, sed kiel "vir illustris et comes" (afabla kaj eminenta homo), terminoj kiuj, en la Latino de la epoko, markas lin kiel proksima persono al la imperiestro. La cognomen Renato sugestas ke li adoptis la kristanismon en plenaĝa aĝo.

Oni ne konas la ĝustan daton de lia vivo, krom por la historiaj referencoj de lia propra verko: en lia Epitoma rei militaris li aludas la imperiestron Graciano kiel diigitan, kio lokas la verkon kiel posta al la morto de ĉi tiu en la jaro 383. Vegecio dediĉis siajn verkojn al la imperiestro regxanta en la epoko, sed ne specifas kiu ekzakte estis ĉi tiu; esploristojj sugestas ke temas pri Teodozo la 1-a, kiel la plej probabla hipotezo, kaj aliaj ke temas pri Valentiniano la 3-a.

Oni konas du liajn verkojn: Epitoma rei militaris, ankaŭ konita kiel De re militari, kaj la malplej konata Digesta Artis Mulomedicinae, traktato de bestkuracistino sur la malsanoj de ĉevaloj kaj muloj. Estis la unua el ili, Epitoma rei militaris (Kompendio de milita tekniko) kiu donis al li pli da famo.

Epitoma rei militaris[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas traktato en kiu oni priskribas la militajn uzojn de la romia armeo en la antikva tempo.

En la propra verko asertas la aŭtoro ke li skribis unue la 1an Libron kiel sendependan traktaton kaj ke, poste, pro peto de la imperiestro, li pligrandigis ĝin per la tri sekvaj libroj.

Estante eminente praktikaa verko, mallonga kaj skribita en simpla Latino, la libro estis konsiderata kiel referenco inter la militistoj de la mezepoko kaj la Renesanco kaj, pro la detalemo de la rakonto, oni konsideris ĝin grava fonto por la historiistoj. Kopiita superabunde, la teksto postvivis integra ĝis niaj tagoj; ĝi estis tradukita al pluraj lingvoj antaŭ la invento de la pres-arto kaj presita por la unua fojo en Utreĥto en 1473. De la 16a jarcento la reputacio de Vegecio kiel historia fonto komencis dekadenci pro la malkovro de aliaj aŭtoroj kiel Polibio, kaj pro la fakto ke ĝi miksis malklare la instituciojn de diversaj periodoj de la Romia Imperio.

Vegecio citas inter siaj fontoj al Katono la pli maljuna, Cornelio Celso, Frontino, Paterno kaj la imperiaj konstitucioj de Augusto, Trajano kaj Hadriano.

Famaj citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Do, ĉiu deziranta pacon, devas prepariĝi por militi (Si vis pacem para bellum.)
  • Malmultaj homoj naskiĝas bravaj, multaj fariĝas fortaj laŭtrejne kaj la forto de la disciplino

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Epitoma rei militaris, (Epitomo pri la reĝo de la milito)
  • Digesta Artis Mulomedicinae, verko pri veterinara medicino
  • Policratus

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj