Komunumaro Deidesheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Verbandsgemeinde Deidesheim)
Saltu al: navigado, serĉo
Deidesheim
Blazono
Komunumaro Deidesheim (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Karte Deidesheim.gif
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Bad Dürkheim
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Koordinatoj 49°24′27″N 8°11′11″O  /  49.4075°N, 8.18639°O / 49.4075; 8.18639 (Komunumaro Deidesheim)Koordinatoj: 49°24′27″N 8°11′11″O  /  49.4075°N, 8.18639°O / 49.4075; 8.18639 (Komunumaro Deidesheim)
Areo 57,02 km²
Loĝantaro 11873 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Aŭtomobila kodo DÜW
Oficiala Municipokodo 073325001
Subdivido 5 komunumoj (Gemeinden)
Komunumestro Marion Magin
Partio de komunumestro libera balota grupo
Adreso de la administrejo Am Bahnhof 5
67146 Deidesheim
v  d  r
Information icon.svg

La komunumaro Deidesheim - germane Verbandsgemeinde Deidesheim [ferBANTSgemajnde DAJdeshajm] - estas adminstra komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la urbo Deidesheim. Ĝi troviĝas en la distrikto Bad Dürkheim de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2015 la komunumaro havis 11 873 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.

Unuopaj membraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

  1. urbo Deidesheim (3.722 loĝantoj)
  2. Forst an der Weinstraße (817 loĝantoj)
  3. Meckenheim (Palatinato) (3.400 loĝ.)
  4. Niederkirchen (2.359 loĝantoj)
  5. Ruppertsberg (1.363 loĝantoj)
  6. tuta komunumaro (11.761 loĝantoj)

(enloĝantoj je la 31a de dezember 2014)[1]

la urbodomo de Deidesheim

La blazono de la komunumaro simboligas du historiajn regintojn: La blanka kruco sur blua fono reprezentas la eklezian regnon Hochstift Speyer (al kiu Deidesheim, Niederkirchen, Forst kaj Ruppertsberg longe apartenis), kaj la ora leono la regnon Palatinato (al kiu apartenis Meckenheim). Krome bildiĝas vinberoj, kiuj atentigas pri la signifo de la vinkultivado por ĉiuj kvin komunumoj.

Estr(in)o de la komunumaro[redakti | redakti fonton]

Estrino de la komunumaro ekde 1998 estis Marion Magin (FWG - Libera Balota Grupo). Ŝi estis konfirmita en sia oficeoj en la jaro 2005 kun 57,6% de la voĉoj. Ŝia antaŭulo estis Stefan Gillich (CDU - kristan-demokratia unio), kiu mastris tiun oficon ekde la naskiĝo de la komunumaro 1973 ĝis 1997. En novembro de 2011 Marion Magin estis malelektata per 81% de la donitaj voĉoj.[2] Ŝia posteulo Theo Hoffmann (CDU) estis elektata per ĉ. 84% de la voĉoj. [3]

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Deidesheim estis en la jaro 1972, same kiel ĉiuj komunumaroj en la tiama registara distrikto Rheinhessen-Pfalz, ekformata surbaze de la "dektria landa leĝo pri la faciligo de la administrado en la lando Rheinland-Pfalz" („Dreizehnten Landesgesetzes über die Verwaltungsvereinfachung im Lande Rheinland-Pfalz“). Ĝis tiam ekzistis la administraj strukturoj originintaj el la tempo de la Bavara reĝlando (1816-1946).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Statistisches Landesamt Rheinland-Pfalz (statistika oficejo de Rejnland-Palatinato – nombro de la loĝantoj fine de decembro 2014;
  2. Resulto de la malelekto en 2011 - http://www.fwg-meckenheim-pfalz.de/2011-11-27%20Abwahl.html
  3. landa oficejo pri statistikoj: resultato de la elektoj en 2012 - http://www.wahlen.rlp.de/kw/dw/wahltermine/2012/pdf/Direktwahl-Ergebnis_33201000000_22042012.pdf

Atentigo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo "Verbandsgemeinde Deidesheim" de la germanlingva vikipedio en la versio de la 22a de aŭgusto 2015, 20:14 CET.