Veridiana Victoria Rossetti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veridiana Victoria Rossetti
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1917 (1917-10-15)
en Santa Cruz das Palmeiras
Morto 26-an de decembro 2010 (2010-12-26) (93-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo agronomo • fitopatologo
vdr

Veridiana Victoria Rossetti (Santa Cruz das Palmeiras, Ŝtato San-Paŭlo, Brazilo, 15-a de Oktobro 1917 - 26-a de Decembro 2010 (93-jaraĝa) São Paulo, Brazilo) estis brazila agronomo, monda kompetentulo pri malsanoj atakantaj citrusojn. Ŝi estis la unua virino en Brazilo diplomiĝinta pri Agronomia Inĝenierio kiu praktikis la profesion. Dum sia tuta vivo, ŝi ricevis plurajn naciajn kaj internaciajn premiojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Victoria Rossetti, kiel ŝi subskribadis kaj ŝatis esti nomata naskiĝis en Santa Cruz das Palmeiras. Filino de Lina Pozzo kaj Thomaz Rossetti, italaj elmigrintoj, ankaŭ ŝia patro estis agronomo, kaj ŝia avo estis instruisto de ĉi tiu profesio, antaŭ ol elmigrado al Brazilo. Ŝi vivis siajn unuajn monatojn en la bieno Santa Veridiana, kaj kreskis en la bieno Paramirim, akirita de lia patro, en Iracemápolis, tiutempe apartenanta al la komunumo Limeira, ankaŭ en San-Paŭlo. Kune kun sia patro, ŝi kolektis materialon por studi damaĝbestojn kaj malsanojn kiuj atakis plantojn. Postsekvante sian familian tradicion, ŝi eniris en la Luiz de Queiroz Supera Agrikultura Lernejo el San-Paŭla Universitato (USP) en la urbo Piracicaba (Piracikabo)-SP, kie ŝi estis la unua virino, kiu finis agronomian kurson en la ŝtato San-Paŭlo kaj la dua en Brazilo, en 1937.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi komencis kiel staĝanto ĉe la Biologia Instituto en 1940, kie ŝi disvolvis sian tutan karieron, dediĉante sin al la studo de citrusaj malsanoj, sub la gvido de Agesilau Bitancourt, majstro kaj konsilisto, kiu kondukis ŝin al studo pri la izolado de patogenoj de la genro Phytophthora, kiuj kaŭzas la citrusan gumozon. Post la apero de la Citrusa tristeza viruso en 1947, la bezono adopti tolereman aŭ rezisteman greftbazon fariĝis prioritato por Victoria. De tiam, ŝi estas membro de la Internacia Komisiono pri Phytophthora kaj pri ĉi tiu genro ŝi publikigis verkojn en Brazilo kaj eksterlande.[1] Ŝi perfektiĝis en Usono, kie ŝi faris kurson pri Eksperimenta Statistiko en 1947 ĉe la Universitato de Norda Karolino. Kun stipendio de la Fondaĵo Guggenheim, ŝi studis la fiziologion de fikomicetoj, ĉe la Universitato de Kalifornio en Berkeley kaj en Riverside, specialiĝinte pri la genro Phytophthora. En 1960, kun subteno de la Rockefeller Fondaĵo, ŝi vizitis citrus-esplorajn staciojn en Florido kaj Kalifornio.

ŝi disvolvis sciencan kunlaboran programon en 1961, invitite de la franca registaro kaj INRA - Institut national de la recherche agronomique.[2] Ŝi trejniĝis pri diagnozo de transdono de virusoj per greftado, celante la Programon por Registro de Citrusaj Plantoj sen virusoj, kiu estis realigota en la ŝtato San-Paŭlo, en kies laborgrupo ŝi ĉeestis, kune kun la D-roj. Agesilau Bitancourt, Sylvio Moreira, Álvaro Santos Costa kaj Ody Rodrigues.[2] Ĉe la Biologia Instituto, ŝi transprenis la postenon de Estro de la Ĝenerala Fitopatologia Sekcio en 1957, iĝante Direktoro de la Fako pri Plantopatologio en 1968, posteno en kiu ŝi emeritiĝis en 1987. Eĉ post sia emeritiĝo, ŝi daŭrigis sian esploradon ĉe la Biologia Instituto. Ŝi ĉiam havis la kunlaboron de kolegoj el Brazilo kaj el eksterlando, kun kiuj ŝi realigis kaj publikigis siajn verkojn. En 1988, ŝi ricevis la titolon "Servidora Emérita", donita de la registaro de la ŝtato San-Paŭlo.

Esplorado[redakti | redakti fonton]

En 1958 ŝi eklaboris pri citrusa leprozo kaj eksperimentis por regi ĝin. La rezulto estis la konfirmo ke la akaro Brevipalpus phoenicis estas vektoro de citrusa leprozo kaj en 1965 ankaŭ ke ĝi estas vektoro de Zonita klorozo. Ŝi studis la transdonon kaj manierojn kontraŭbatali la citrusan kanceron. En 1987, ŝi estis alvokita por identigi novan citrusan malsanon en la ŝtato San-Paŭlo kaj nomis ĝin Clorose variegada dos citrus (CVC) nome Citrusa diverskolora klorozo (CDK) kaŭzita de la bakterio Xylella fastidiosa. Ŝi partoprenis plurajn teknikajn kaj sciencajn komisionojn, kaj enlandajn kaj internaciajn: prezidanto de la IOCV (Internacia Organizo de Citrus-Virusologoj) de 1963 ĝis 1966, organizis ĝian 4an Konferencon, en Italio, en 1966; membro de la Plenuma Komitato de la Internacia Citruskultura Asocio, reprezentanta Brazilon; de la Komitato pri Internaciaj Studoj pri Phytophthora; de la Komisiono por la instalado de Kakao-esplora Instituto (Bahio, 1963); de la Nacia Fruktikultura Komisiono; de la Nacia Citruskultura Komisiono. Ŝi estis prezidanto de la Konstanta Komisiono pri Citrusa Kancero, inter 1975 kaj 1977. Ŝi deĵoris en pluraj komisionoj ĉe FAO en Romo. Krom aktive partopreni, inkluzive en la organizado de landaj kaj internaciaj kongresoj, ŝi konstante instruis postbakalaŭrajn kursojn en pluraj universitatoj kaj kunlaboris, kiel konsultanto por problemoj rilataj al citrusaj malsanoj, kun pluraj brazilaj ŝtatoj (Serĝipo, Bahio, Gojaso) kaj latinamerikaj landoj (Meksiko, 1979; Peruo 1980; Argentino, 1978 kaj 1986).[2]

Premioj[redakti | redakti fonton]

Ŝi havas pli ol 300 esplorajn verkojn publikigitajn aŭ prezentitajn ĉe landaj kaj internaciaj kongresoj. Ŝi ricevis dekojn da premioj kaj honoroj, inkluzive:

  • Medalo Sigma Xi, Universitato de Kalifornio (1952)
  • Terkultura Inĝeniero de la Jaro, de AEASP (1982)
  • Honora profesoro ĉe la Universitato de Florido en 1987
  • Premio Frederico de Menezes Veiga, donita de EMBRAPA, Braziljo (1993)
  • Premio Wallace 1995 - IOCV (por la plej bona verko publikigita en la 12a Kongreso, Barato, 1993) - kun kvar pliaj kunaŭtoroj - Ĉinio, novembro 1995.
  • Premio Sylvio Moreira (plej bona scienca artikolo aperinta en 1995);
  • Medalo Luiz de Queiroz (1999). Granda Kruco de la Nacia Ordo de Scienca Merito en 2004.

Partopreno je Komisionoj[redakti | redakti fonton]

  • Membro - laborgrupo, kiu kreis la Programon pri Registrado de Senvirusaj Citrusplantoj - Ŝtato San-Paŭlo - 1961.
  • Membro - Internacia Komisiono por Studoj pri Phytophthora palmivora - 1961-.
  • Prezidanto - Internacia Organizo de Citrus-Virusologoj (IOCV) - 1963-1966.
  • Komisionoj de FAO - Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj, Romo - 1965-1967.
  • Prezidanto - Komitato pri Citrusaj malsanoj kun Virus-similaj simptomoj - IOCV - 1966-1969.
  • Membro - Komitato pri "Stubborn" kaj Hŭanglongbingo - IOK - 1966-1969.
  • Membro - Nacia Komisiono por Esplorado pri Kafarbo - 1970.
  • Membro - Nacia Frutikultura Komisiono - 1971-1973.

Asociaj membrecoj[redakti | redakti fonton]

  • Internacia Organizo de Citrus-Virusologoj.
  • Brazila Asocio por la Scienca Progreso.
  • Brazila Botanika Societo.
  • Brazila Asocio de Fitopatologio.
  • Latinamerika Asocio de Fitologio
  • Brazila Asocio de Fruktokulturo

Forpaso[redakti | redakti fonton]

Post emeritiĝo en 1987, ŝi daŭre laboris ĝis 2003 kiam ŝi estis diagnozita je Alzhejmera malsano. Ŝi mortis en la fruaj horoj de la 26a de decembro 2010, pro pulminflamo, je 93a jaraĝo.[3]

Elektitaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • ROSSETTI, V. 1947. Estudos sobre a gomose de Phythophtora dos citros- I. Suscetibilidade de diversas espécies cítricas a algumas espécies Phythophtora. Arq. Inst. Biol. vol. 18 , p. 97 - 124
  • ROSSETTI, V. kaj SALIBE, A. 1962. Prevalência das doenças dos vírus no estado de São Paulo. Bragantia vol. 21 , p. 107 - 121
  • ROSSETTI, V., GARNIER, M., BOVÉ, J. M., BERETTA, M. J. G., TEIXEIRA, A. R. R., QUAGGIO, J. A. kaj DE NEGRI, J. D. 1990. Présence de bactéries dans le xyléme d'orangers atteints de chlorose variegée, une nouvelle maladie des agrumes au Brésil. C. R. Acad. Sci. Paris p. 345 - 349
  • ROSSETTI, V., COLARICCIO, A., CHAGAS, C. M., SATO, M. E. kaj RAGA, A. 1997. Leprose dos citros. Bol. Tec. Inst. Biol. vol. 6 , p. 5 - 27

Noto[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis poligloto kaj interesiĝis pri Esperanto. Iam foje ŝi bonvenigis la faman danan fitopatologiston Dro. Paul Neergaard, en lia profesia vizito al Brazilo kaj surpriziĝis, ke grupo de brazilaj esperantistoj ankaŭ ĉeestis por bonvenigi lin, ĉar li mem estis esperantisto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Pioneiras da ciência no Brasil». www.cnpq.br. Konsultita la 17an de novembro 2015
  2. 2,0 2,1 2,2 «Academia Brasileira de Ciências». www.abc.org.br. Konsultita la 26an de Aprilo 2021. Arkivita el la originalo en 18a de novembro 2015
  3. «Victória Rossetti morre aos 93 anos». AGÊNCIA FAPESP. Konsultita la 17an de novembro 2015

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi biografia artikolo estis uzita la artikolo Veridiana Victoria Rossetti en la portugala vikipedio.