Saltu al enhavo

Eichstätt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eichstätt
Blazono
Eichstätt (Germanio)
Eichstätt (Germanio)
DEC

Map

granda distrikturbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario • eksterdistrikta urbo de Bavario
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Distrikto Distrikto Eichstätt
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 08421
Poŝtkodo 85072, 85067
Aŭtomobila kodo EI
Oficiala Municipokodo 09176123
Politiko
Komunumestro Arnulf Neumeyer
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Marktplatz 11
85072 Eichstätt
Demografio
Loĝantaro 13714 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 48° 54′ N, 11° 11′ O (mapo)48.89194444444411.183888888889Koordinatoj: 48° 54′ N, 11° 11′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 371 - 534 m
Areo 47,84 km²
Oficiala retejo https://www.eichstaett.de/
vdr

Eichstätt [ajhŝtet] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Eichstätt de la federacia lando Bavario kaj estas ties administra centro. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 13 714 loĝantojn. Ĝi situas en Frankonia Ĵuraso apud la rivero Altmühl. La urbo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Eichstätt, sed ne mem apartenas al la komunumaro, nur transprenas administrajn servojn por tri ĉirkaŭaj, malgrandaj administraj komunumoj.

Episkopujo

[redakti | redakti fonton]
Statuo de Sankta Willibald en la katedralo

Eichstätt estas sidejo de la romkatolika episkopujo Eichstätt. Ĝi estis fondita en la 8-a jarcento; ĝia unua episkopo estis Sankta Willibald, parenco de Sankta Bonifaco kaj frato de Sankta Wunibald kaj de Sankta Valpurgo.

Princepiskopujo

[redakti | redakti fonton]

Ekde la 14-a jarcento ĝis la sekularigo en 1802 ekzistis la princepiskopujo Eichstätt (germane Hochstift Eichstätt), teritorio super kiu la episkopo de Eichstätt estis reganta princo. Kun sia areo de 1 100 km² kaj ĉirkaŭ 58 000 katolikaj loĝantoj post la Reformacio, ĝi estis unu el la plej malgrandaj kaj malgravaj princepiskopujoj de la Sankta Romia Imperio.