Vidiadhar Surajprasad Naipaul

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidiadhar Surajprasad NAIPAUL (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1932) estas anglalingva verkisto.

Li naskiĝis en Chaguanas (Trinidado), kiel filo de hindaj enmigrintoj. La unuajn vivojarojn li pasigis en la familio de sia patrino. Nur kiel ses-jarulo li ekkonis sian patron, kiu laboris kiel ĵurnalisto en Port of Spain. Tie la patro sukcesas aĉeti domon kaj la familio reunuiĝis. La historion de sia infanaĝo kaj tiun de sia patro li redonis en sia romano A House for Mr. Biswas.

En la jaro 1950 li gajnis stipendion por studi en Oxford (Anglio) anglan literaturon. Post la ekzameno li laboris por la BBC, sed post mallonga tempo li decidis dediĉi sin plene al la verkado.

Krom pro siaj romanoj Naipaul estas konata pro siaj kritike analizaj raportoj pri vojaĝoj tra multaj landoj kun diversaj kulturoj. En la jaro 1971 li gajnis la Premion Booker kaj en 2001 la Premion Nobel de Literaturo. En 1990 li ricevis la nobeltitolon Sir.

Listo de verkoj

  • The Mystic Masseur (romano, 1957)
  • The Suffrage of Elvira (romano, 1958)
  • Miguel Street (romano, 1959)
  • A House for Mr. Biswas (romano, 1961)
  • The Middle Passage (vojaĝraporto, 1962)
  • An Area of Darkness (vojaĝraporto, 1964)
  • A Flag on the Island (rakontoj, 1967)
  • The Mimic Men (romano, 1967)
  • In a Free State (novelaro, 1971)
  • Guerrillas (romano, 1975)
  • India. A Wounded Civilization (vojaĝraporto, 1977)
  • A Bend in the River (romano, 1979)
  • Among the Believers (raporto pri la islamo, 1981)
  • The Enigma of Arrival (romano, 1987)
  • A Turn in the South (vojaĝraporto, 1989)
  • India: A Million Mutinies Now (1990)
  • Homeless by Choice (1992), kun R. Jhabvala kaj Salman Rushdie