Vidnavka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vidnávka)
Vidnavka
germane: Weidenauer Wasser, pole: Widna
rivero
Vidnavka en Tomíkovice ĉe Žulová en septembro de 2014
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Pollando Pollando
Regionoj Regiono Olomouc, Opola Provinco
Distrikto Distrikto Jeseník
Fontrivero Riĥleba montaro
 - alteco 870 m
 - koordinatoj 50° 15′ 24″ N 17° 09′ 37″ O / 50.25667 °N, 17.16028 °O / 50.25667; 17.16028 (mapo)
Enfluejo Kladská Nisa
 - alteco 198 m
 - koordinatoj 50° 26′ 39″ N 17° 13′ 06″ O / 50.44417 °N, 17.21833 °O / 50.44417; 17.21833 (mapo)
Suma longo 32 km (20 mi)
 - al ŝtatlimo 25,3 km (16 mi)
Suma akvokolektejo 159,3 km² (15 930 ha)
Trafluo Vidnava
 - mezproksima 1,62 /s
Hidrologia vico 2-04-04-035
Situo de fonto enkadre de Ĉeĥio
Situo de fonto enkadre de Ĉeĥio
Situo de fonto enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo rilate al Sudetoj
Situo de enfluejo rilate al Sudetoj
Situo de enfluejo rilate al Sudetoj
Vikimedia Komunejo: Vidnavka

Vidnavka aŭ ankaŭ Vidnávka (germane: Weidenauer Wasser, pollingve: Widna) estas dekstraflanka alfluanto de Kladská Nisa en distrikto Jeseník en Regiono Olomouc. En Pollando ĝi trafluas tra teritorio de Opola provinco. Suma longeco de la fluo faras 32 km. El tiu ĉi longeco estas 25,3 km sur teritorio de Ĉeĥio. Areo de akvejo sur la teritorio de Ĉeĥio mezuras 159,3 km².

Paso de la fluo[redakti | redakti fonton]

Fonto de Vidnavka troviĝas en  Riĥleba montaro inter tri montoj, kiuj nomiĝas Medvědí kámen, Na Radosti kaj Studniční vrch, en supermara alteco 870 m. Unue ĝia fluo direktas al sudo ĝis preskaŭ nordokcidento. La rivero baldaŭ ŝanĝas tiun ĉi direkton kaj iom post iom per granda arko turniĝas norden al Vápenná, tra kiu ĝi trafluas. Plu ĝi fluas al Žulová, kie ĝi akceptas de maldekstre rojon Stříbrný potok. De tie ĝi plu daŭrigas norden al municipo Kobylá nad Vidnavkou, kie plifortigas ĝin de maldekstre rojo Skorošický potok kaj en municipo Velká Kraš, kie ĝi turniĝas orienten ĝis preskaŭ nordorienten al urbo Vidnava. En tiu ĉi sektoro ĝi akceptas de dekstre rojon Černý potok, kiu estas ĝia plej grana alfluanto. Sub Vidnava ĝi forlasas la teritorion de Ĉeĥio kaj enfluas suur la teritorion de Pollando. Post proksimume 7 km ĝi enfluas en riveron Kladská Nisa (Nisa lago) en supermara alteco 198 m.

Pli grandaj alfluantoj[redakti | redakti fonton]

Akva reĝimo[redakti | redakti fonton]

Mezproksima trafluo en Vidnava faras 1,62 m³/s.

Anonca profilo:[1]

loko rivera km areo de akvejo mezproksima trafluo (Qa) centjara akvo (Q100)
Vidnava 2,09 154,24 km² 1,62 m³/s 196,0 m³/s

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Registra folio de anonca profilo de stacio Vidnava. Arkivita el la originalo je 2020-07-28. Alirita 2018-10-21.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]