Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann/arkivo 2009-12

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkivo
Jen arikiva paĝo de Vikipediista diskuto:DidiWeidmann por kontribuoj de la 1-a de julio 2008 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Ceteraj arkivpaĝoj estas:

Temas pri fermitaj kaj arkivitaj diskutoj. 
Se vi tamen volas repreni la diskuton, tiam ne aldonu komenton, novan respondon en tiu-ĉi arkivpaĝo,
sed verku novan diskutotemon en mia normala diskutopaĝo.
Ĉi-tiu paĝo tial estas blokita por redaktoj. Dankon


Mi ŝovis tiun-ĉi kontribuon al la diskutpaĝo de Roberto, ĉar tie komenciĝis la diskuto. DidiWeidmann 11:32, 30. Aŭg 2008 (UTC)

Artikolnombro

Povas esti ke la funkcio {{NUMBEROFARTICLES}} = 352 850 legas datenojn en kaŝmemoro kaj ne estas ĝisdatigita. De kelkaj tagoj ĝi stagnas je 104 400. Cetere la serviloj nun ofte misfunkcias. Esperinde pliboniĝos. Arno Lagrange @ 00:35, 28. Sep 2008 (UTC)

Dankon por la respondo - mi do ankaŭ esperas, ke baldaŭ la nombrilo refunkcios. Amike DidiWeidmann 14:24, 28. Sep 2008 (UTC)

Pardonu al mi, ĉu vi povas korektio tio ĝermo? Mi ne scias se la nomo estas bone tradukita. --Parolu Esperanto 12:51, 29. Sep 2008 (UTC)

Mi lingve poluris, kvankam mi tre dubas pri la valoro de la artikolo. DidiWeidmann 13:07, 29. Sep 2008 (UTC)


Svisaj blazonoj

Kaj jen :

Blazonoj de Enge, Wollishofen kaj Leimbach

Arno Lagrange @ 12:41, 30. Sep 2008 (UTC)

Forigitaj birdo-bildoj

Mi bedaŭras ke mi forigis tiujn birdo-bildojn. Mi pensis, ke mi estis en la listo de neuzataj bildoj kiam mi forigis tiojn! Mi riparos tion. -- Yekrats 23:09, 6. Nov 2008 (UTC)

Dankon DidiWeidmann 18:05, 7. Nov 2008 (UTC)

Kontaktoj

Kara Didi, iu kontaktigis min per mia retpoŝto, kiel mi povas trovi la retpoŝton de aliaj vikipediistoj? Antaŭdankas --Roberto 04:30, 9. Nov 2008 (UTC)

Kara Roberto - retadresoj de vikipediistoj nur videblas, se la koncerna vikipediisto ĝin publikigas ekzemple sur sia vikipediista paĝo. Krome vikipediisto en siaj preferoj povas instali funkcion, ke eblas ŝi-lin kontakti retpoŝte. Vi komprenas, ke mi ne povas plu-doni miajn personajn retadreslistojn aŭ listojn de SES, ĉar tio estus almenaŭ en Svislando kontraŭ la leĝo kaj eĉ sen leĝo kontraŭ la bona fido. Sed ja eblas kontakti aliajn vikipediistojn tra ties diskutopaĝo lasante mesaĝon, kiel vi tion ĵus faris kun mi. Mi esperas, ke tiu-ĉi informo pluhelpas. Amike DidiWeidmann 18:53, 9. Nov 2008 (UTC)
Kara Didi, dankon. Mi ne scias kiel oni scias mian retadreson, ĉar mi ne povas trovi ĝin! Sed, tio ne gravas. Mi ne intencis peti vian adresliston. Ĉu vi loĝas en Svisio? Homo diris al mi ke en Svisio neniu povas eĉ ŝanĝi siajn koretenojn sen permeso... Bone, dankon! Roberto 13:29, 10. Nov 2008 (UTC)
Jes mi loĝas en Svislando. Oni ja cetere rakontas, ke kiam Dio finkreis la mondon, al li restis ankoraŭ iomete da argilo kaj per ĝi li kreis la svison. Sed la sviso estis tre malgaja. Dio do kreis al li montojn. Sed la sviso ankoraŭ malgajis. Tiam li kreis al la sviso alpopaŝtejon. Sed la sviso ankorau malgajis. Tiam Dio kreis al la sviso bovinon. Nun la sviso ŝajnis gaja, melkis la bovinon kaj trinkis glason da lakto. Tiam li ofertis al Dio ankaŭ glason. Kaj nun la sviso denove aspektis tute servera. Tiam Dio perdis la paciencon kaj demandis: "Kion diable ankoraŭ vi nun volas. Ĉu la monto kaj la bovino ne plaĉas al vi?" - Respondis la sviso: "Tio estas ĉio en ordo, sed mi petas ankoraŭ du frankojn por la lakto ..." - Sed flanken la ŝercoj: kun retadresoj oni devas iomete atenti, ĉar bedaŭrinde ekzistas granda komerco kaj misuzo kun tiaj listoj, tial mi ne povas doni pli kontentigan respondon. Amike DidiWeidmann 18:59, 10. Nov 2008 (UTC)

Kandidatiĝo de Alekĉjo

Saluton!

Mi dankas vin pro via kora respondo. Fakte, post legado de la rezulto, mi unue seniluziiĝis, kaj poste repripensadis la kialojn iĝi administranto. Kiel dirite, mi malpli frenezemas pri tiu naciismo, kaj mi antaŭmontras mian arpitanecon ĉefe kiel kultura fiereco en tiu mondo en kiu pli kaj pli ofte malaperas kulturoj... Mi faris promeson al mi mem: verki (krei aŭ plibonigi) 10 korektajn artikolojn ĉiusemajne. Ĝi hieraŭ, mi sekvas korekte la vojon... :)--Alekĉjo 00:17, 18. Nov 2008 (UTC)

Mi respondas sur via paĝo DidiWeidmann 11:49, 18. Nov 2008 (UTC)

Igu uzantojn reviziantoj

--Arno Lagrange @ 21:12, 18. Nov 2008 (UTC)

Pri SVG

Saluton. Eble vi ne vidis tion, ĉar ĝi estis movita en la arkivon tre baldaŭ: Vikipedio:Babilejo/Arkivo 2008 15#bildo kun svg. --AVRS 15:49, 21. Nov 2008 (UTC)

Fakte tion mi ne plu vidis. Dankon. Vi fakte pravas, paint subtenas tutan aron da formatoj se ne SVG mi miksis kun PNG. AmikeDidiWeidmann 17:47, 21. Nov 2008 (UTC)

Dosiero:Mikolao, diablo kaj anjelo.gif

Saluton Didi, la menciita dosiero havas ŝablonon, nome forigu, ĝi estas do forigenda. Trankvile vi povas forigi ĝin. Amike Kerio 15:09, 5. Dec 2008 (UTC)

Resaluton Didi, dankon, ke vi forigis la supre menciitan dosieron kaj se vi estus tiel afabla kaj forigus ankoraŭ dosierojn: Dosiero:Mikolao, diablo kaj anĝelo.gif, Dosiero:Mikolao, Anjelo kaj Diabloj.jpg, oni estus al vi tre dankemaj. Dankas Kerio 17:35, 5. Dec 2008 (UTC)
Saluton Didi, mi petas vian pardonon, sed mi forgesis skribi al vi ankoraŭ unu dosieron, kiu estas forigota. Ties nomo estas Dosiero:Mikolao, Anĝelo kaj Diabloj.jpg. Ĉu vi povus ankoraŭ unufoje uzi viajn administrajn rajtojn por forigi ĝin? Kerio 06:13, 6. Dec 2008 (UTC)

Begrüßung

Moin Didi, danke für die Begrüßung. Ich spreche allerdings kein Esperanto, sondern bin hier nur im Zuge meines globalen Accounts angemeldet. Ich arbeite fast nur in der DE WP, hier werde ich wohl keine Edits tätigen. Gruß --XenonX3 23:12, 12. Dec 2008 (UTC)

Welcome messages

Please don't put welcome messages to users who have no contributions on this wiki. --Apoc2400 21:24, 16. Dec 2008 (UTC)

Why - what's the probleme with this? Could you explain~that? I understand that's just polite to welcome persons who arrive here? With best regards DidiWeidmann 21:49, 16. Dec 2008 (UTC)
I got an email in Esperanto about the message. Not a big problem, but annoying if every language Wikipedia is going to send me one. --Apoc2400 12:59, 19. Dec 2008 (UTC)


Lingvoj

Kara, iu nova kunlaboranto estas draste ŝanĝanta ĉion, kio rilatas al lingvo-grupoj. Mi ne povas ĉiam jŭgi, ĉu li pravas aŭ ne, sed la fakto, ke li ĉie "korektas" la radikon "finn-" al "fen-" iom timigas min. Vd. mian ĵusan kontribuon en la diskutejo. Amike, --PaulP 08:53, 23. Dec 2008 (UTC)

Mireille_Grosjean

Saluton, hodiaŭ iu anonimulo (218.221.35.131) faris ŝanĝon al la artikolo pri Mireille_Grosjean, aldonante japanlingvan signifon de "Mireille" kaj iom strangan, laŭvortan tradukon de librotitolo. Ĉu vi eble volas kontroli la seriozecon? Vi certe pli kompetentas pri tio ol mi. – Umberto 19:58, 4. Jan 2009 (UTC)

Mi fakte komprenas vian suspektemon. Tiuj korelingvaj kaj japanlingvaj "tradukoj" de la nomo eble estas la kaŝita komplimento de amikoj de Mirejo, sed ne apartenas al enciklopedio, dum ne temas pri pseudonimoj sub kiuj Mirejo sin prezentas aŭ verkadas.DidiWeidmann 20:09, 4. Jan 2009 (UTC)

Dosierejo

Estimata Didi, kial vi alŝutas bildojn al ĉi tiu Vikipedio anstataŭ al la Komunejo? Ĉu vi ne konsideras tion ege nepraktika? --PAD 16:58, 21. Jan 2009 (UTC)

Kara Pad, fakte la plej multajn bildojn mi alŝutas al la komunejo. Sed en komunejo estas kelkfoje problemoj. Unuflanke ekzistas certa lingva diskriminacio, do kelkaj stranguloj subite volas alinomi la bildojn, kiam oni nomas ilin alia lingvo ol la angla - tio tamen ne estas la kialo en la konkreta kazo, kiun vi verŝajne alludas: La problemo estas, ke pro la stranga interpretado de la regularo fare de kelkaj jure malkompetentaj administrantoj en la komunejo kostas grandajn nervojn ŝovi iun bildon de la angla aŭ germana vikipedio al la komunejo, kiam oni ne mem fotis ĝin. Nome tiam al kelkaj administrantoj de la komunejo ne sufiĉas la (tute regularkonforma indiko), ke la fonto de la bildo estas nacilingva vikipedio, kie ĝi estas publikigita, sed fakte oni kelkfoje devigas vin kvazaŭ peti de la aŭtoro la skriban permeson pri tiu-ĉi alŝuto, kvankam tiun permeson li ja jam donis per la licenco en la koncerna nacilingva vikipedio. Ĉar mi en pluraj kazoj devis nerve barakti kun tiaj stranguloj en komunejo, mi rezignas en tiu-ĉi kazo perdi miajn nervojn - estas fakto, ke nur bildojn, kiujn oni mem faris oni povas senprobleme alŝuti al la komunejo. Cetere mi ankaŭ malkonsentas, ke oni entute forigu de la Esperanto-vikipedio bildon, kiu havas bonordan licencon (eĉ se ĝi dum certa tempo ne estas uzata rekte de iu ajn datumo. Oni nur bone klasigu ilin! Ne vere gravas, se la sama aŭ simila bildo ankaŭ ekzistas en la komunejo!) DidiWeidmann 21:57, 21. Jan 2009 (UTC)

Saluton

En ordo dankon pro la helpo salutoj Saloca 01:01, 31. Jan 2009 (UTC)

Saloca

  1. Koncerne {{PP}} bonvolu legi Vikipediista diskuto:Saloca #{{PP}}. Estas bedaŭrinde ke vi pasigis tempon por poluri ĉi tiun ŝablonon dum, se Saloca aŭ vi kontrolintus sekvante interlingvajn ligilojn, vi trovus ke ĝi jam ekzistas. Bedaŭrinda forperdita energio por rekrei dufoje la samajn aferojn pro nura malatento kaj manko da metodo. Ni devus aldoni en nia manlibro : «antaŭ ol rekrei artikolon aŭ ŝablonon, bonvolu sekvi interlingvajn ligilojn por kontroli ĉu tiu ĉi ne jam ekzistas» kaj «kreinte artikolon aŭ ŝablonon tradukinte alilingvan nepre provizu interlingvajn ligilojn por ke aliaj povu rimarki ke la traduklaboro jam estis farita»
Kara Arno, vi absolute pravas. Mi tion fakte mem rimarkis, kaj aldonis la rimarkon en la diskuto. La alternativo tamen estintus komplete forigi la ŝablonon de Saloca. Fakte la polurado ne estis tiom temporaba (2 minutojn mi investis) - mi faris tion ĉefe al Saloca (en la senco de lingvo-leciono) ...DidiWeidmann 19:11, 1. Feb 2009 (UTC)
Cetere la intervikiaj ligiloj por la supra ŝablono al Esperanto ekzistis nur en la franca versio, ĝuste tial mi ne tuj rimarkis ke la supra ŝablono dufoje ekzistis en la Esperanta versio. Mi havas la impreson, ke la robota aldonado de intervikiaj ligiloj por ŝablonoj ne funkcias, ke do robotoj neglektas la ŝablonojn! Kontrolu mem - se oni ne mem mane aldonas al ĉiuj lingvaj versioj la ligilojn, ili ne aldoniĝas. Tio estas problemo solvenda tutvikie ... DidiWeidmann 19:35, 1. Feb 2009 (UTC)
  1. Koncerne denaskecon, vi bone traktis la temon. Precize ĉar kutime denaskuloj estas supozataj esti la plej bonaj regantoj de sia lingvo, tiu informo provizita de Saloca estas tute misvojiga. En la Esperanta Vikipedio, ni tuj rimarkas ke lia rego de la lingvo ne estas bona. La problemo estas ke li ankaŭ partoprenas en aliaj projektoj, kie li publikigas "Esperantajn" tradukojn, kiuj, ĉar li anoncas sin denaska parolanto de Esperanto povas estis supozitaj bonaj. Tiel mi malkovris la ulon, ĉar li unua "Esperantigis" tutretejan anoncon (vidu kiel mi korektis ĝin), kiu aperis dum kelkaj horoj en ciu paĝo de nia Vikipedio. Tial mi admonis lin ke li konsciu pri siaj lingvaj mankoj kaj ne laŭte eldiru aferojn en fuŝlingvo kredigante (eble eĉ kredante) ke estas bona Esperanto. AL @ 09:13, 31. Jan 2009 (UTC)
Dum mia laboro en tradukado mi lernis relativigi la esprimon de "denaskulo" kaj ankaŭ tion, kion Noam Chomsky nomas "kompetentan" parolanton. En la tradukista medio oni ja eliras el la principo, ke oni traduku al sia denaska lingvo. Mi tiun-ĉi esperimon devis relativigi post plurjara sperto. Ekzistas la antaŭjuĝo, ke nur ĝis certa aĝo la homo vere profunde povas alproprigi al si lingvon. Tamen mi observis la situacion, ke ni havas ekzemple infanojn serbajn en Svislando, kiu sociiĝis unue en la serba lingvo, ĝis ili ekvizitis la infanĝardenon. Tiam ili ekparolis en la germana kaj poste riceivs sian tutan edukon en la germana. Tiuj infanoj apenaŭ plu regas sian denaskan serban lingvon, dum ili perferkte sociiĝis en la germana. Tiuj homoj tute prave diras, ke ilia denaska lingvo estas la serba, ili same prave diras, ke ilia germana lingvo ne estas denaska, tamen fakte estas ilia lingvo la germana kaj ne la serba. Kun Esperanto tiu-ĉi situacio estas eĉ multe pli ofta aŭ eĉ la regulo. Cetere la kapablo profunde eklerni lingvon ne malaperas kun la aĝo. Se oni ekzercas sian lernkapablon, oni sukcesas lerni ĝis alta aĝo. Mi fakte jam pensas, ke oni eventuale devus modifi la babelkonstruelementojn, tiel, ke denaska parolado ne signifu ŝtupon kvar, sed estu ĉiam kombinenda kun nivelcifero. Memkompreneble estas la plej ofta situacio, ke denaskulo regas sian lingvon je ŝtupo inter 3 kaj 5, tamen kiel ni vidas el la konkretaj ekzemploj, ekzistas homoj, kiuj komplete forgesis sian denaskan lingvon, kaj do fakte devus marki ŝtupon 0 aŭ 1, rilate la lingvo-nivelon. Ju pli ni vivas en societo, kie homoj el diversaj lingvoj pro migrado intermiksiĝas, despli tiu diferencigo fariĝas grava. DidiWeidmann 19:23, 1. Feb 2009 (UTC)

Danko

Danko amiko.

Ferbrunnen 12:10, 16. Feb 2009 (UTC)

Mi vidas viajn tiajn artikolojn kaj foje korektas en ili la vorton "strato" al "ŝoseo". Mi supozas, ke tio estas kutima eraro en germanlingvanoj, ĉar aliaj faras saman eraron. Kontrolu vortaron kaj se eblas PIV. "Strato" estas vojo en urbo aŭ vilaĝo inter domoj; stratojn oni piediras. "Ŝoseo" estas vojo el unu loko al alia kaj ne nepre inter domoj sed plej ofte tra kamparo; ŝoseojn oni veturas. Se mi eraras, diru, ĉar eble mi ne pravas.--kani 23:53, 19. Feb 2009 (UTC)

Jen ankoraŭ bildoj de tia strato, kiun vi alinomis ŝoseon
Kara Kani - kun tio mi absolute malkonsentas. Bonvolu unue legi la difinon de "ŝoseo" en PIV. La plej granda parto de pasejstratoj tute ne falas sub tiun-ĉi difinon. Se vi bone studas la aferon, vi povas vidi, ke trans Forch ekzemple ekzistas kaj ŝoseo kaj strato. Tio ankaŭ estas la kazo ĉe multaj aliaj pasejoj. Mi do vere petas vin, ne fari tiajn modifiojn, kiuj estus absurdaj. - La difino de la vorto "strato" en PIV cetere estas iom malfeliĉa, sed bonvolu konsulti la Universalan Vortaron de la fundamento. Krome la plej multaj pasejstratoj eĉ grandparte estus laŭ la PIVa difino tute strataj, ĉar ja troviĝas domoj apud ili, kaj en Svislando preskaŭ la tuta lando havas tre vilaĝan kaj urbecan karakteron. Laŭ la fundamento cetere strato ja estas la ekvivalento de la germana "Strasse", franca "rue" aŭ slava "ulica" ... - Mi do petas vin refari viajn modifojn, se vi jam faris. DidiWeidmann 10:40, 20. Feb 2009 (UTC)
Saluton. Mi trarigardis kio estas ŝoseo en PIV kaj eĉ se la vojo estas inter domoj ĉiukaze povos esti konsiderata kaj ŝoseo kaj strato, sed se ne estas domoj tute ne eblas esti konsiderata strato (mi ne scias kio estas en la germana "Strasse", sed scias kio estas en la franca "rue" aŭ en slavaj lingvoj "ulica" kaj kion mi diras kongruas kun tio, ne temas pri persona opinio, ĉar mi serĉas nur lingvan kvaliton), pro tio konsiderinte la koncepton de montopasejo kiel pasejo el parto de monto al alia, mi supozis, ke vi volis diri ŝoseo kaj tiel bonkore mi faris la korektojn. Nun konsiderinte vian insiston, serĉis en koncernaj artikoloj por malfari tiujn korektojn sed mi vidas ŝoseon nur en kuntekstoj kiel tute ne eblas strato kiel ĉe aŭtoŝoseo. La ununura baro por tia konsidero estas ke nepras ke ŝoseo estu larĝa kaj pavima, sed tiun larĝon mi komprenas kiel pli larĝa ol pado aŭ vojo, tio estas se eblas ke estas loko por aŭto temas pri ŝoseo, se ne estas certe strato de urbo aŭ vilaĝo; se ne estas tiom larĝa kaj ne estas loko por aŭto tiam estas vojo aŭ pado. Vere foje montopasejo estas nur pado kaj eble iam estis nur tio. Eĉ en la lasta paĝo de mi korektita nome Listo de la montpasejoj de Svislando estas jam rekorektita, tamen mi supozas, ke estas denove eraroj ĉar kelkaj stratoj aperas kiel stato, sed mi ne korektos. Nur nun malfermiĝis la foto apuda kaj jes, vi pravas, tio estas klare strato. Tion mi ne neos, ĉar domoj estas klare ĉirkaŭe. Ĝis.--kani 18:07, 20. Feb 2009 (UTC)
Jen alia ekzemplo por svisa pasejstrato - tute evidente eĉ laŭ la PIVa difino "strato"
Fakte la angla vikipedio (opinio kiu cetere ne tute kongruas kun la ĉiu-taga lingvo uzo, kion ankaŭ la koncerna artikolo konfesas dirante, ke "street" estas uzata ankaŭ ĝenerale en la senco de "road") diferencigas inter "street" kaj "road" kaj poste intervikie ligas "street" al "strato" kaj "road" al "vojo" ... sed evidente oni entute ne utiligas la vorton vojon tiel en Esperanto-literaturo, kiel ĝi estas difinita en tiu vikipedio-artikolo. Rilate la PIV-an difinon de strato, mi havas la impreson ke Waringhien ĝin simple vorte tradukis de la oksforda difino de "street" ... almenaŭ la simileco de la vortumo estas okulfrapa ... La germana lingvo aliflanke entute ne diferencas inter "road" kaj "street", sed la germana vorto "Strasse" (kiun la fundamento kaj ĉiuj dulingvaj german-esperantaj vortaroj (Krause, Sommer, ) ja tradukas tutsimple per strato) estas la tegmento-vorto por ĉio, kio estas veturebla. Fakte mi ne vidas logikon, ke oni certa objekton nomas "x"-n dum ĝi troviĝas inter domoj, kaj kiam la tutesama kaj objekto laŭ strukturo kaj aspekto troviĝas ekster domoj ĝi havu subite tute alian nomon "y"-n ... tio kontraŭas logikon kaj konsiderante la fakton, ke Esperanto estas logika lingvo, ankaŭ la koncepton de Esperanto. Kiel vi vidas ja ankaŭ kun la PIV-aj difinoj de "vojo" kaj "ŝoseo" evidentas, ke la vortaro difinas la vortojn kun kvalitoj de la objekto mem, tute sendepende de kie ĝi troviĝa. Nur la difino de "strato" kopiis ĝuste difinon el angla vortaro (lingvo, kiu ja havas tute apartan vorttrezoron kompare kun aliaj lingvoj). Se ni tamen reiras al la svisaj montpasejoj: Kiam vi vizitas kaj traveturas svislandon (cetere ankaŭ Germanion), vi tuj komprenas, ke tia diferencigo verŝajne entute ne faras sencon en tiu-ĉi mondregiono: La lando ja praktike estas laŭlonge de la setleblaj vojoj (inkluzive montpasejoj) preskaŭ plene loĝata kaj setlita. En tiu-ĉi senco la bildo, kiun mi montris al vi estas sufiĉe tipa por la pasejstratoj (kaj do evidente ankaŭ en la PIVa senco la vorto uzendas ĝuste tie, kie mi ĝin re-korektis). Do evidente "malstratoj" en la senco de la angla vorto "road" nur malmultaj de la svisaj stratoj entute estas ... ni praktike senĉese traveturas vilaĝojn kaj setlejojn, kaj eĉ en montaro tre malofte vi povas veturi pli ol unu kilometron sen, ke vi trapasas domgrupojn. Cetere se oni serĉadas helpe de Google pro la nocio "strato al" vi ricevas pli ol 20'000 rezultojn (el inter kiuj granda parto utiligas la vorton "straton" ĝuste en la senco de "interurba veturvojo") - se oni serĉas la nocio "ŝoseo al", oni trovas apenaŭ 50 rezultojn ... por "vojo al" oni trovas 39000 rezultojn, sed inter la unuaj 200 tiaj rezultoj eĉ ne unu utiligis la vorton "vojo" en la senco de interurba veturvojo ... - do tutevidente la objektive observebla lingvouzo estas ekzakte kiel laŭ la dulingvaj german-esperantaj vortaroj kaj la vorto ŝoseo estas vere nur uzata por tute apartaj stratoj kun certaj konstruaj ecoj kaj limigo al uzado por piedirantoj ... - konkludo: kontrolo en la rete disponebla esperanto-literaturo montras, ke la plej multaj aŭtoroj evidente utiligas la vorton "strato" laŭ la difino de la germana vorto "Strasse" (en germana vikipedio) kaj ne laŭ la difino de la angla vorto "steet" (en la angla vikipedio) - plurmil ekzemploj por "strato" en la senco de "interurba veturvojo", malpli ol 50 ekzemploj por la vorto "ŝoseo" en la sama signifo, kaj eĉ ne unu trovita kun "vojo" en tiu-ĉi signifo. La vorton vojon mi trovis aŭ en la spirita senco "la vojo al Paco" aŭ tiam en la senco de vojo por piedirantoj aŭ biciklistoj ... - Tio nun efektive tute ne konsideras la vortarojn sed nur la ekzemplojn el la literaturo. Amike DidiWeidmann 22:07, 20. Feb 2009 (UTC)

Oberbühren - Oberbüren

Saluton, estimata Didi. Kialo por la demandeto estas la Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj [[1]]. Mi ne trovis Oberbühren en aliaj vikipedioj; do ĉu tajperaro ? Dankon ! Kore, Punktor 09:32, 22. Feb 2009 (UTC)

Estis evidente tapjeraro, jam mi ĝin eliminis. La korekta formo estas Oberbüren
Tre afable ! Dankon, Punktor 15:40, 22. Feb 2009 (UTC)
Male la danko estas miaflanke pro la atenta kontrolo kaj malkovro de la eraro. Amike DidiWeidmann 15:43, 22. Feb 2009 (UTC)

Saluton!,

mi vidis, ke vi prave alinomis la artikolon Valtellina al Valtelino. Tamen, alinomadojn oni plej bone faru nur per la tiucela butono, kaj ne simple kopiante la enhavon en la alia artikolon: tiel nun perdiĝis la historio de la artikolo (ĝi fakte ne tute perdiĝis, sed restis ĉe la alidirekta paĝo, dum en la historio de la nuna artikolo nur aperas viaj postaj ŝanĝoj). Tio ne nur estas konfuziga (nun ŝajnas ke vi mem verkis la tutan artikolon), sed eĉ formale kontraŭa al vikipediaj reguloj, ĉar la nomoj de aŭtoroj neniam devas esti disigitaj el iliaj verkitaĵoj.

Male, la butono "alinomu" samtempe movas kaj la artikolon kaj la historion.

La plej bona solvo por reunuigi la historion estus: kopii permane la enhavon de Valtelino reen en Valtellina, forigi Valtelino, kaj poste denove alinomi Valtellina al Valtelino. Mi atentigas vin nur ĉar mi ne povas plenumi mem la dua tasko (forigo de la artikolo), kaj mi vidis, ke vi havas la rajton de administranto. ;-)

Amike, --WinstonSmith 08:09, 24. Feb 2009 (UTC)

Tio estas fakte prava - la problemo estis, ke mi bedaurinde jam antaŭe kreis la alidirektilon Valtelino kaj nur poste komprenis, ke ja estas tre ĝena ne alinomi la artikolon, char la itala nomo de Valtelino vere ne etas uzata en la Esperanto-literaturo, krome ja teams pri tipe tradukenda nomo, ĉar ĝi havas tradukon alian en preskaŭ ĉiu lingvo. Tiam la alidirekto ne eblis, respektive mi devintus une forigi la alidiretilon komplete ... - La historio tamen ja ne estas perdita, kaj mi cetere nun aldonos ĝin ankoraŭ en la fonto teksto inter <!--- xxx ---> tiel ke oni tion povas vidi, kiam oni estas vikifakulo. (La aliaj ja ne interesiĝas pri la artikolhistorio).
Mi fakte nun elektis vian proponitan metodon, kaj tiel la artikolhistorio preskaŭ kompletas. DidiWeidmann 12:13, 24. Feb 2009 (UTC)

Dosiero:La Sagne.jpg

Saluton, Didi. Mi hazarde vidis, ke la ligilo al la germana version en Dosiero:La Sagne.jpg ne ĝustas. Ĉu vi povus tion korekti? Kore --Tlustulimu 15:53, 2. Mar 2009 (UTC)

Jam farita - mankis la _ en la dosiernomo (sen kiu certaj navigiloj ne korekte montras la ligilon). Nun devas bone funkcii. DidiWeidmann 15:59, 2. Mar 2009 (UTC)

Creative Commons

Estimata Didi, venis al mi ideo, kiam mi vidis, ke vi gvidas tradukfirmaon: ĉu estus eble fari leĝan tradukon de la permesiloj Creative Commons Unported (la baza aktuala versio troviĝas en http://creativecommons.org/licenses/by-nc-sa/3.0/legalcode)? La teksto estas vaste uzata kaj en estonteco verŝajne ĝia signifo daŭre kreskos. Ekzistas multaj naciaj versioj, alkonformigitaj al oficialaj lingvoj kaj leĝaroj de unuopaj ŝtatoj, Esperanta versio tamen (relative logike) ankoraŭ ne ekzistas. Per tiu traduko eblus iomete kontribui al popularigo de la lingvo kaj eĉ trudeti Creative Commons publikigi ĝin (se ĝi estus leĝe agnoskebla): ĝis nun aliĝeblas Esperante nur tn. human-readable summary. --Petrus Adamus 23:30, 8. Mar 2009 (UTC)

Mia firmao fakte povas fari leghe konforman tradukon de la teksto. Chu tio multe popularigas nian lingvon estas alia demando - tamen utile havi ghin ja estas, char en la angla la teksto por multaj malfacile kompreneblas. Mi tion metas sur mian tagordon, sed mi ne povas promesi, ke tio plenumighos dum la venontaj tagoj. Se jam iu posedas malneton en Esperanto, cetere estus utile ricevi ghin, por ne reinventi la radon. (Cetere necesas relativigi "leĝan konformecon": Kiam ni akreditas tradukon - eĉ kun apostilo laŭ la interkonsento de Hago, tio tamen estas akredito sub svisa leĝo. Kiagrade tio havas juran signifon en alia ŝtato, dependas de la loka jurisdikcio.) DidiWeidmann 10:53, 9. Mar 2009 (UTC)
Dankon por via pozitiva starpunkto. Ĉu iu posedas iun malneton mi ne scias, mi povas skribi al UEA. Krome, mi tute ne troigas la signifon de la eventuala traduko por la popularigo de Esperanto, mi ja skribis eblus iomete, sed la agado konsistas el multegaj malgrandaj, unuope negravaj paŝoj, kiuj espereble iam en estonteco gvidos al la celo. Krome, mi opinias, ke pli vasta uzado de la licencoj Creative Commons ege utilus en Esperantujo, kie tre multaj verkoj estas eldonataj sen deziro kaj ŝanco je profito, aŭtoroj ofte sopiras pri libera disvastigo kaj uzado, sed sian sopiron ne sufiĉe leĝe subtenas, kio kaŭzas problemojn precipe post ilia morto, se oni volas trakti agorde kun la aŭtoraj leĝoj. La heredintoj ne ĉiam simpatias kun la internacia lingvo. Mi ja ankaŭ cerbumis, kiu versio estus plej utila post la traduko (ĉar pli taŭgas uzi sian nacian, se ĝi ekzistas), sed ĉar ne eblas traduki ĉiujn naciajn, krome Unported estas la origina, defaŭlta, al kiu la naciaj tre similas, plej verŝajne ĝi estas la plej taŭga. Se vi povas, bonvolu demandi iun kompetentulon pri lia opinio. La afero certe neniel hastas. Kaj rilate la konformecon, mi povas provi skribi al Creative Commons kaj demandi, laŭ kiulanda leĝaro ili ĝenerale traktas kaj ĉu la Svisa estus akceptebla tiucele. --Petrus Adamus 11:17, 9. Mar 2009 (UTC)
Fakte konsiderante, ke la universala instituto pri spirita posedaĵo de UN havas sian sidenoj en Berno Svislando kaj funkcias laŭ svisa juro, svisa akredito de la licenca traduko ne estus la plej absurda solvo. - Cetere en kazo de dubo, ja nature la licencdonanto devus klare indiki, sur kiu lingva versio li sin bazigas. Pri la jura enhavo mi jam povas aserti, ke la angla versio, kiu troveblas sur la de vi indikita retadreso enhave laŭ svisa juro ne kaŭzas problemon, kaj laŭ mi ankaŭ en la plej multaj aliaj landoj estas akceptebla. La eventualajn nacijurajn rezervojn la teksto jam entenas. DidiWeidmann 11:31, 9. Mar 2009 (UTC)
Ekzistas ankaŭ ebleco traduki iun nacian version, ekzemple la Svisan, kiu kontraste al Unported plene konformas kun leĝaro de iu lando: ajnokaze juĝejo estas elektata laŭ la krimloko kaj decidjuron eblas elekti en kontrakto; Unported elektas neniun kaj do ne klaras, kiun la juĝejo uzos, la Svisa versio defaŭlte elektas la Svisan. La Svisa versio do ankaŭ estus uzebla tutmonde, kvankam en ĉiu lando krom Svisujo aperus iuj kolizietoj kun la loka juro (sed simile estas kun Unported). Purteorie, se oni decidiĝus traduki la Svisan version, estus verŝajne pli bone atendi ĝis eldono de la versio 3.0 (nun ekzistas por Svisujo nur 2.5). Mi provos skribi al UEA kaj demandi pri ilia opinio. Neniel hastu, mi ĝojas, ke principe la leĝkonforma traduko realigeblas kaj eĉ ekzistas firmao kompleza ĝin eventuale fari. --Petrus Adamus 14:22, 9. Mar 2009 (UTC)
Fine mi bedaŭrinde ekkonis, ke la iniciato ne estas subtenata de la estraro de Creative Commons kaj ili tial ne publikigus la tekston en la oficiala paĝaro. Mi aldonas respondon de estrino Dr. Catharina Maracke:
Many thanks for your E-Mail and the offer to help with translation into Esperanto. As Michelle has mentioned, we have discussed this internally over the past years and the conclusion was that we don't translate national CC licenses into any other language except the languages, which are officially spoken in that respective jurisdiction. The "unported" license was drafted to be used by creators and authors to whose jurisdiction CC has not been able to port the licenses and it is based on the language of international treaties - and therefore we used English as the official language for that. From a CC perspective it will not be helpful but rather confusing to literally translate the "unported" license into other languages.
We are encouraging people to translate the Deed into many different languages and it would be wonderful if you could help with that. In addition, there are many other materials about CC which could be translated. Your advice and support would be highly appreciated.
Verŝajne do ne havas sencon traduki la permesilon. Dankon tamen pro viaj simpatioj kaj afablo kunlabori. --Petrus Adamus 18:10, 20. Mar 2009 (UTC)

Avertaj ŝablonoj

Saluton, Didi. Mi metis antaŭ kvar tagoj informon pri nova avertaj ŝablonoj sur la paĝon Vikipedia diskuto:Administrantoj. Kore --Tlustulimu 09:23, 10. Apr 2009 (UTC)

CentralNotice overlap with FlaggedRevisions

After enabling a new central notice for wikimania I noticed that eo had an overlap due to flagged revs. Are you guys enabling custom placed code as no other site with flagged revs seems to be having this problem. Contact me back and we can sort it out --Tfinc 23:12, 10. Apr 2009 (UTC)

Pardonon, sed tion mi ne komprenas ... kio estas flaggedRevisions kaj kio estas custom placed code? DidiWeidmann 23:20, 10. Apr 2009 (UTC)

Baloto

Kara Dietrich,

Jes, mi ja konscias pri la konsekvencoj de mia voĉdono, kaj ankaŭ konscias, ke ni devus poste decidi pri "ujo" aŭ "io" kaze de la venko de la unua alternativo. Ne ŝokus min, ke ni (finfine!) interkonsentu pri unu formo aŭ la alia : nia enciklopedio ŝajnus iom pli harmonia kaj kohera. La akcepto de unu formo ne signifus la lingvan nekorektecon de la alia (Vikipedio ne estas la Akademio !), sed estus simple rigardebla (kaj strikte prezentita) kiel necesa redakta konvencio. Mi persone preferas la io-formon, ĉar mi lernis la lingvon tiel, sed mi kompreneble akceptus interkonsenton pri "ujo" : plej gravas la unuformeco de la projekto. Laŭ mi la afero iom similas al antaŭaj diskutoj pri variaj formproblemoj : nomoj de kategorioj, de titoloj, aldono de normigitaj informkestoj... (ne, mi ne ŝercas)

La dua aŭ tria alternativoj estas akcepteblaj kompromisoj inter la du partioj. La kvara, tute male, estas malbona propono. Laŭ tiu ĉi alternativo, ni ekzemple povus proponi al niaj legantoj artikolon pri Francio kaj alian artikolon pri Germanujo... Kia oportuna ridindaĵo por la kontraŭuloj de nia vikio ! Ni nepre havu harmonion almenaŭ por artikoltitoloj, kaj tion la kvara propono eĉ ne garantias ! Ĉiukaze, ni atendu kaj vidu la rezulton de la baloto. ;=) Amike, Thomas Guibal 12:00, 24. Jun 2009 (UTC)

Fakte oni ne povas kompari la kategoriotitolojn kun la debato pri lingva uzado en la nomspaco. Se oni balotus por la versio 1, tio estus aŭ malpermeso de la fundamenta formo "ujo" kaj do decido kontraŭ la fundamento de Esperanto - aŭ ĝi estus decido kontraŭ "io" kaj do malpermesus la vikipedian lingvo-uzon! En ambaŭ kazoj la decido estus ridinda kaj stulta. - Vian argumentadon kontraŭ la 4-a versio mi aliflnake ne komprenas. Ĉiu komencanto scias, ke ni en Esperanto havas du variantoj por diri la landonomon, kaj en la unua alineo starus ja "Francio" aŭ "Francujo" - se oni aplikus la decidon konsekvence favore al 1, tiam oni ja eĉ tion ne plu rajtus indiki! Mi do devas diri, ke decido favora al la propono 1 estas fakte atako kontraŭ la Espeanto-vikipedio mem! Via argumentado tute male konfirmas al mi, ke vi ĝis nun ne vere komprenas la logikan konsekvencon de tia decido, kaj mi certas, ke tion vi ne vere volas! DidiWeidmann 13:00, 24. Jun 2009 (UTC)

Baloto (2)

La regularo parolas pri 10 redaktoj, do laŭ mia interpreto eĉ dek redaktoj pri unu artikolo taŭgas kiel kriterio. Eble estus bone iom pli precizigi la difinon de "10 redaktoj", sed tion ni faru eventuale post tiu ĉi baloto; ne meze de ĝi.

Pri mia voĉo. Jes, same kiel Thomas, mi konscias pri la konsekvencoj de mia baloto. Al mi tute ne gravas, ĉu oni poste elektos la io-formon aŭ la ujo-formon kiel redaktan konvencion. Gravas nur, ke oni finfine decidu pri unu formo, seeble ĉie, sed almenaŭ en la titoloj. --PaulP@diskkont 15:23, 24. Jun 2009 (UTC)

Tute sen regularo ni jam havis unuecon, nome ĉiuj titoloj estis kun "io". Ĉar la alidirektiloj blokas la "ujo"-formojn, alinomado sen helpo de administrantoj ne eblas kaj evidente la administrantoj ĝis nun neniam helpis al sensenca alinomado de la titoloj. De se evidente tio estintus la problemon, tiam Marcos kaj vi povintus ŝpari la tutan diskuton. La vero estas, ke la lanĉintoj de tiu-ĉi baloto volas krei precedencon por la lingvouzo, do fari ion, kion eĉ la Akademio ne kuraĝis! Tio estas mia granda riproĉo kaj precipe tial mi tiel verve batalas por la varianto 4, nome por la libereco. Mi absolute konscias, ke sendepende de la elektita varianto la vikipedio pluuzos la "io"-sistemon kiel ĝis nun (ĉar evidente vi restas tri ujistoj kontraŭ granda plimulto de io-istoj ...) - sed kial ni cementu per formala decido, kiu vundus la fundamenton, ion, kio sen tia decido simple fariĝis lingva realo? La decido de la Akademio ne fari oficialan decidon sed nur doni rekomendon estis saĝa! Ĉu vi kredas vin pli saĝa ol la Akademio? DidiWeidmann 15:41, 24. Jun 2009 (UTC)
Kara Didi, mi tre bedaŭras viajn vundajn vortojn, kaj pro tio mi preferas ĉesigi la diskuton. --PaulP@diskkont 16:03, 24. Jun 2009 (UTC)
Mi bedaŭras, ke la vero vin vundas - estas simpla fakto, ke la Akademio ne kuraĝis preni decidon sed limigis sin al prudenta rekomendo. Same estas fakto, ke via baloto nun volas ĝuste trudi decidon en tiel delikata demando - decido ne vere necesa, ĉar la vikipedio ne suferas, se la aŭtoroj havu plej eble multe da libereco.DidiWeidmann 16:12, 24. Jun 2009 (UTC)

Peto

Didi, en Vikipediista diskuto:Kerio vi skribis, ke mi estas la persono kiu kaŭzis la nunan baloton pri la landnoma unueco. Mi petas vin pruvi vian eldiron. Mi krome petas, ke vi forigu el la diskutejo de Vikipediista diskuto:Punktor la insultajn vortojn al kapablaj kolegoj kiel Marcos kaj Petrus, kiuj provas demokrate gvidi tiun ĉi disputon. Mi krome petas, ke vi forigu el Vikipediista diskuto:Biciklanto la akuzon, ke tiuj ĉi iniciatintoj de la balotado kaŝis lerte siajn intencojn. --PaulP@diskkont 16:09, 24. Jun 2009 (UTC)

Kar la ofendajn vortojn de Punktor mi forigis. DidiWeidmann 16:58, 24. Jun 2009 (UTC)
Fakte mi korektas - mi malbone sekvis la diskuthistorion: Estis Petrus kaj Marcos, kiu kaŭzis la diskuton kaj baloton. Prava estas nur, ke vi estas unu el la fervoraj subtenantoj de varianto 1. Krome mi ankaŭ vidis en tiu kontrolo, ke Marcos plurfoje manipulis miajn kontrauajn argumentojn por variantoj 1-3 kaj la porajn pro varianto 4. ... DidiWeidmann 17:16, 24. Jun 2009 (UTC)
Pri via lasta peto: Mi ne skribis "kaŝis lerte siajn intencojn", ĉar viajn intencojn mi ne konas, la alineo tekstas "konsekvencojn .... lerte kaŝis" - mi ne vidas kialon por forigi tiun-ĉi aserton. Ĝi estas fakto, kaj sen mia atentigo verŝajne multaj ne rimarkintus la konsekvencojn! Tio ne signifas, ke mi kulpigas iun, ke ekzistas malbona intenco aŭ deziro damaĝi al vikipedio! Mi absolute kredas, ke la lanĉintoj de la voĉdono estas konvinkitaj, ke ilia propono estas bona por vikipedio, ke ili opinias, ke vikipedio ja havas la taskon kaj rajton esti lingvo-reguliga organo! Mi tion riproĉas sed ne en la senco, ke mi malpermesas al vi aŭ al iu havi tiun-ĉi opinion. Mi tamen estas konvinkita, ke tia principo estus malsaĝa kaj ke ne povas esti la tasko de vikipedio krei lingvajn precedencojn, kiujn eĉ la Akademio ne kreas. Do bonvolu tion ne preni persone. Estas via rajto opinii, ke tio estus tasko de vikipedio. Kion mi tamen tiam deziras, estas ke oni tion ankaŭ diru tiel, kaj ne kaŝu en sĥajne simpla baloto por unueco de la vikipedio. DidiWeidmann 17:32, 24. Jun 2009 (UTC)

Kara Didi, dankon pro la atentigo pri la baloto: vi pravis - mi ne tute konsideris ĉiujn konsekvencojn de mia antaŭa elekto, kaj pro tio ĵus ŝanĝis ĝin.

Mi pensas, ke ne estus praktika esti tro rigida, kvankam prefere kontribuanto uzu la saman formon tratute artikolon, krom ke estas aparta kialo agi alie.

Cayley 14:26, 25. Jun 2009 (UTC)

Dankon por via reago. Amike DidiWeidmann 14:38, 25. Jun 2009 (UTC)

Mi nun rimarkis, ke Bertilow alidirektis artikolojn, surbaze de tio, ke li iam alidirektis - kaj tiel kreis (?!) - ilin. Mi petas pripensi pli klarajn konkludojn pri la afero. Narvalo 20:32, 23. Jul 2009 (UTC)

Mi kontrolis la aferon - Bertilow ja agis korekte laŭ tio, kion ni decidis - ekzemple Egiptujo estis artikolo, kiujn li ekverkis, kaj al kiu li plejmulton kontribuis. Kaj en la enkonduka frazo de la koncerna artikolo ambaŭ nomformoj estas klare indikitaj. Mi fakte opinias, ke nia komunumo havas aliajn problemojn ol kvereli pri ujo/io. La komunumo nun per tre granda plimulto decidis por libereco, kaj tio signifas vivi kun la du formoj. Krom la rigideco de kelkaj unuopuloj ja neniu vera argumento kontraŭstaras tiun-ĉi multkolorecon. Cetere: Ĉu vi scias, kiu Bertilow estas? - Mi diras nur Amplifiki, TEJO ... li estas certe unu el niaj plej kompetentaj kunlaborantoj.DidiWeidmann 20:55, 23. Jul 2009 (UTC)
Mi kompreneble scias, kiu li estas, sed tio ne ĝenas min. vidu la komenton Li neniam verkis iun ajn por vikipedio, nur kelkfoje transprenis, kopiis aliajn tekstojn, korigis laŭ propra gusto. Li neniam asertis verki aŭ aldoni grave. Mi estimas lin pro liaj kontribuoj en la diskutoj, sed en la artikola nomspaco, do ... Bonvolu pli atenteme trakti la aferon. Narvalo 21:06, 23. Jul 2009 (UTC)
Fakte mi jam investis multe tro da tempo al tiu eterna landnoma diskuto. Al mi estas absolute egala, ĉu la titoloj estas ujoio - kion mi nepre ne volas, estas, ke nia vikipedio prenu decidon favore al unu el la du formoj (kaj tiun opinion finfine dividis du trionoj de la voĉdonantoj): Ambaŭ formoj korektas kaj akceptatas. Estas vere, ke Bertilow (cetere mebro de la Akademio de Esperanto) ne tro multe kontribuis al vikipedio (proksimume 700 redaktoj), tamen kion li kontribuis ja ĉiam estis sencohava, kaj ĝuste al Nord-Koreio [2] li esence kontribuis, kiel la artikola historio montris. Rilate al Egiptio li fakte "nur" alinomis de la evidente falsa formo Egipto al Egiptio (kaj ne al Egiptujo, kiel li siatempe evidente preferintus sed ne kuraĝis, pensante, ke ni havu unuecon laŭ io-sistemo). Tio ŝajne estas eta kontribuo, sed nature efektive naskigis la artikoltitolon. Do mi ja komprenas la argumentadon de Bertilow nunan. - Sed mi vere ne plu emas okupiĝi nun tro pri tiu-ĉi temo, ĉar la grava laboro suferus sub tiaj diskutoj. DidiWeidmann 21:43, 23. Jul 2009 (UTC)

Danko por via konsilo

Bonan vesperon amiko DidiWeidmann. (lokala horo: dudekdua kaj kvarono) Mi esperas, ke estas la taŭga rimedo por kontakti vin.

Mi ja konstatis, ke la germanaj paĝoj estas tre plu riĉaj ol la francaj.

En iaj francaj paĝoj pri francaj komunumoj estas apenaŭ pli ol en la volapükaj paĝoj!, dum ke la germanaj estas informplenaj! (eble estas por instigi lerni la germanan ?). --Jean-François Clet 20:18, 5. Aŭg 2009 (UTC)

Ŝanĝi sistemmesaĝon

Ĉu vi povas ŝanĝi MediaWiki:Currentevents-url-n kiel en diskuta paĝo kaj do forigi la eraritan alidirektilon? --→ Airon 08:25, 11. Aŭg 2009 (UTC)

Kara - mi bedaŭrinde ne komprenas, pri kio temas. DidiWeidmann 10:07, 11. Aŭg 2009 (UTC)
Saluton. En navigada menuo (maldekstren) estas Aktualaĵoj kiu ligas al neutila alidirektilo (Vikipedio:Aktualaĵoj). Mi petas al vi ŝanĝi la sistemmesaĝo, por korektigi la ligilo, kaj forigi la erarita alidirektilo, kiu antaŭe ligis al paĝo de nomspaco 0. --→ Airon 10:14, 11. Aŭg 2009 (UTC)

"Esperanto"-Artikel in der rm.wiki

Hallo Didi, Du hast vor einiger Zeit den Artikel Esperanto in der romanischen Wikipedia angelegt. In welchem Idiom und in welcher Ortografie ist der Artikel denn geschrieben? Es sieht nach dem Idiom Puter aus, aber das Wort "ais" für "ist" finde ich nur in sehr alten Texten. Antworte bitte hier. Liebe Grüße, Andereas --79.234.174.40 01:22, 14. Aŭg 2009 (UTC)

Hallo Andreas in Ladin, wobei meine Quellen von Anfang des letzten Jahrhunderts stammen, daher ist Dein Eindruck, dass Du gewisse Formulierungen nur in sehr alten Texten findest, wohl richtig - da die wenigen Romanen in unserem Land, selbst wenn ein Unterländer sich abmüht, meist immer gleich ins Deutsche verfallen - was natürlich gut gemeint ist -, habe ich leider kaum Chancen ein aktuelleres Romanisch zu lernen ... - ich würde mich freuen, wenn ein Muttersprachler den Artikel sprachlich auf einen moderneren Stand bringen könnte.DidiWeidmann 19:59, 14. Aŭg 2009 (UTC)
Wenn man will, dann findet man schon Romanen, die einem helfen ;-) Ich bin leider auch kein Muttersprachler und müsste den Artikel dann auf Rumantsch Grischun umschreiben. Das möchte ich aber nicht, weil ich froh bin, dass wenigstens ein paar Artikel in den Idiomen da sind. Aber warum ich eigentlich noch mal schreibe: Kannst Du mir sagen, welche Quellen Du genommen hast? Ich bin immer auf der Suche nach romanischen Texten. --79.234.176.137 12:42, 26. Aŭg 2009 (UTC)
Eigentlich sollte ich meine Quelle der guten Ordnung halber auch noch im Artikel selbst nennen, hab ich gelegentlich mal noch vor, der Text ist sowieso noch unfertig. Es handelt sich um das sogenannte "Ŝlosilo de Esperanto por la romanĉa" erschienen in den 1910er Jahren in Zürich. Es gäbe auch neuere Dokumente von Dr. Baur aus den 1990er und 2000er Jahren, diese sind aber im Gegensatz zu meiner Quelle eben nicht gemeinfrei. DidiWeidmann 16:55, 27. Aŭg 2009 (UTC)
Danke für die schnelle Antwort. Wenn das alte Dokument gemeinfrei ist, kannst Du mir das irgendwie zukommen lassen? --79.234.168.153 17:15, 27. Aŭg 2009 (UTC)
Ich kann Dir nächse Woche das Büchlein scannen und mailen, wenn Du mir Deine E-Mail-Adresse gibst. DidiWeidmann 17:21, 27. Aŭg 2009 (UTC)
Adresse solltest Du jetzt haben :) --Kazu89 16:34, 30. Aŭg 2009 (UTC)

Kara DidiWeidmann mi komprenas vian postulon kaj mi ankaŭ estas por tiu regulo. Mi ne rimarkis antaŭe ke kategorioj estas diversaj, do mi korektos tiun baldaŭ. Sed se vi havos tempon pli fure ol mi korektu mem. Amike --Arkadiusz Zychewicz 20:22, 16. Aŭg 2009 (UTC) Se mi bone komprenis: devus esti "Rapidvojo de Pollando" ne "Rapidvojo en Pollando", ĉu? --Arkadiusz Zychewicz 20:35, 16. Aŭg 2009 (UTC)

Dankon, jes tiel ni siatempe interkonsentis - cetere nature ne temas pri postulo, ĉar neniu vikipediisto devas postuli sed nur pri peto. Ĉu cetere rapidvojo estas la uzata esprimo por ŝoseo ekzkluzive uzata por aŭto, kiu ne nepre havas du koridorojn al ĉiu direkto? (do duaklasa aŭtovojo) - amike DidiWeidmann 22:00, 16. Aŭg 2009 (UTC)
Se temas pri rapidvojo mi ŝerĉis pri tiu en ceteraj vikipedioj kaj en ĉiu kiu lingvo mi iomete (pola, ĉeha, germana) komprenas oni estas skribita, ke pli malpli tiu. Mi ne certas sed pri vojaro estas interŝtata interkonsento. Mi pensas ke tiu afero estas skribita en pl:Konwencja_wiedeńska_o_ruchu_drogowym. Kaj ankaŭ artikolo pri rapidvojoj devus pligrandigi kaj enmeti specifoj de diversaj landoj. --Arkadiusz Zychewicz 06:47, 17. Aŭg 2009 (UTC)
Mi kopias vian respondon al la diskuto en la ĝenerala diskutejo, ĉar tio estas afero, kiu koncernas la tutan publikon, kaj respondas tie. - Estas pli bone, ke la tuta diskuto pri la temo estas tie en unu loko. Amike DidiWeidmann 11:50, 17. Aŭg 2009 (UTC)
Pro tiu afero estas verkita vikiprojekton pri vojoj kaj ŝoseoj: Vikiprojekto:Vojoj_kaj_ŝoseoj eble diskuto transloki tie? --Arkadiusz Zychewicz 13:15, 17. Aŭg 2009 (UTC)
Problemo kun tiuj projektspacoj: Oni facile pretervidas la ekziston de tia loko. Mi vere nur hazarde entute malkovris ĝin, kiam mi volis enkategoriigi mian novverkitan artikiloserion pri svisaj aŭtovojoj - se mi anticipie sciintus pri la projekto, tio multe helpintus. Konsiderante, ke mi apartenas al la pli aktivaj vikipediistoj, vi povas facile kalkuli kiom pli verŝajne la ceteraj tion pretervidas ... - tial ja mi lanĉis la diskuton en la ĝenerala diskutejo kaj ne en kvazaxu "kaŝita loko". Ni estas ja tiom intima familio en la Esperanto-vikipedio, ke nuntempe ne estas risko, ke pri tio la diskutspaco krevos. Ĉar mi arde bezonas respondon pri la voja terminologio mi esperis, ke tiel pli da kapablaj homoj atentos pri la afero kaj tial la partopreno en la diskuto estas pli bona. La rezulto ja montra, ke tio estas prava.DidiWeidmann 17:56, 17. Aŭg 2009 (UTC)

Summerdräffe

Sali Didi,

du häsch uff em Stammdisch uff de als.wikiepdia gmeint, du chönntsch villicht au cho. S Summerdräffe isch an dem Wucheänd, lüeg als:Wikipedia:Treffen der Wikipedianer/Sommertreffen 2009 und als:Wikipedia:Stammtisch#Summerdräffe 2009. Häsch du Zit, und wenn jo, chasch dich no uff de Deilnämmerliste ydrage? Liebi Grieß, --Strommops 20:36, 25. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton DidiWeidmann, bonvolu vidi Samschtig, 14:30. --- Kore, Melankolio 21:28, 27. Aŭg 2009 (UTC)

Post-forbaro

Kara

Mi akompanis la diskuton kaj mi vidas novajn regulojn pri forbaro. Mi nuntempe laboras en Neciklopedio, kaj celas ke ĝi atingos 3 mil artikolojn. Tiu estas interesa sperto, mi invitas vin kunlabori.

Pri Vikipedio, multaj reguloj estas refarendaj. Ekzemple, regulon pri ĝermoj kaj ĝermetoj nur tri homoj, mi, Narvalo kaj Montanesko decidis, ĉar ni estis tre malmultaj en la komenco de Vikipedio. Kiam mi decidis pri tiu regulo, mi komprenis ĝin kiel persona akordiĝo inter ni, sed Narvalo iĝis ĝin leĝo al ĉiuj. Same okazis al multaj reguloj, kiel pri originala kriterio por elstaraj artikoloj.

Alie mi estas tre feliĉa pri nedecido pri landnomoj. Alie oni tute faŝismigis la Vikipedion.

Mi daŭros mian laboron en Neciklopedio, eble venontjare mi revenos al Viknjo.Roberto 18:38, 3. Sep 2009 (UTC)

Mi nature ĝojas revidi vin baldaŭ en vikipedio, eble mi iam en satira momento vizitos vin neciklopedie. Salutojn DidiWeidmann 20:50, 3. Sep 2009 (UTC)

Mi translokigis vian eldiron al diskutpaĝo de Projekto. Kaj mi konsentas al via propono por kategorio. Mi respondis al vi en Montpasejoj de Svislando--Arkadiusz Zychewicz 19:14, 4. Sep 2009 (UTC)

Forigo de frazo

Saluton Didi, kial vi forigis ĉi tiun frazon? la ŝablono estas uzita por averti la personojn, ke estas aliaj signifoj de tiu vorto. --→ Airon 20:35, 9. Sep 2009 (UTC)

Mi forigis, ĉar la titolo estas klare Rain LU, do tiu diferencigilo ne necesas. Krome mi havis sube la indikon sub vidu ankaŭ. Cetere estus ĝentile observi la tiel nomitan 20-minutan regulon antaŭ interveni, por doni ŝancon finredakti la paĝon antaŭ vi modifas. Min cetere ankasŭ ĝenas via ŝanĝo de la naviga ŝablono, precipe la forigo de la bildoj.DidiWeidmann 20:38, 9. Sep 2009 (UTC)

Sempionpasejo

Kara Didi, dankon pro via mesaĝo. Mi dum kelkaj semajnoj estis for de Vikipedio kaj nur ĵus trovis ĝin.

Efektive mi neniam uzis la vojon tra Semionpasejo kaj tial ne sciis, ke ĝi iras tra strato. Vojo ĝi ĉiuokaze estas (ĉiu strato estas vojo, sed ne inverse), kaj mi opinias, ke tio estas ĝia plej grava karakterizaĵo, nome la eblo iri sur ĝi de unu loko al alia, pasante tra (ne trans) pasejo. Mi ne konsentas, ke la artikolo parolas pri io "strata", sed pri tio eblas disputi.

Vi malfaris ne nur mian ŝanĝon de "strato" al "vojo", sed ankaŭ la aliajn; ekzemple Napoleono nepre ne konstruis vetureblan straton, sed vetureblan vojon; li ja ne konstruis la domojn. Sed kulpas mi, ĉar mi ne disigis miajn ŝanĝojn en plurajn redaktojn. Ĉiuokaze mi ne plu tuŝos la artikolon. Mi ne supozis, ke la strateco de la vojo estas tiom grava.

Mi deziras plezuran vikipediadon! – Umberto 20:42, 18. Sep 2009 (UTC)

Dankon

Dankon Marcoapc 21:27, 19. Okt 2009 (UTC)

Hilfe mit Artikel "Gröbenzell" ?

Ich lerne seit ein paar Tagen Esperanto, und habe mich nun heute Nacht getraut meinen ersten Artikel zu schreiben, bzw. aus dem Deutschen zu übersetzen: Gröbenzell. Da dies allerdings mein allererster Text auf Esperanto ist - ich dachte mal ein Artikel in mangelhaftem Esperanto ist immer noch besser als der kleine ĝermo - wimmelt der sicher von Fehlern.

Wärest Du evtl. bereit ihn Dir mal vorzuknüpfen, und zu korrigieren? - Das wäre toll!

Danke im Voraus! Teiresia 07:10, 1. Nov 2009 (UTC)

Danke für Deine Hilfe bei dem Artikel und für Die Erklärungen auf meiner User-Diskussionsseite. Ich habe durch Deine bisherigen Korrekturen auch noch ein paar mehr Fehler in meinem eigenen Text gefunden, indem ich das was Du verbessert hast auf den Rest des Textes (hoffentlich richtig) angewendet habe. Dass nach Präpositionen die -n-Objekt-Endung nicht verwendet wird, hatte ich nicht gewusst. Und daher war ich etwas verwirrt, was dieses Thema angeht.
P.S.: Ich verwende übrigens das "Kleine Wörterbuch", dass Du und Ulrich Matthias erarbeitet habt. :-) - Eine Frage hätte ich dazu: Wieso stehen eigentlich nur so wenige Prä- und Suffixe auf Seite 11? Aus Layout-Gründen? - Ansonsten bin ich sehr zufrieden mit dem Buch! - Danke auch dafür!
Da es sich um ein Taschenwörterbuch handelt~, mussten wir uns aus Platzgründen auf die wichtigsten beschränken. Du findedst jedoch alle wichtigen Affixe aber im Wörterverzeichnis. Gruss DidiWeidmann 19:37, 2. Nov 2009 (UTC)

Esperanto por frikoj

Eblas ie atingi kopio de "esperanto por frikoj"? Mi kiel vera frikino volas havi ĝin! :-) Teiresia 02:05, 5. Nov 2009 (UTC)

La verketo estas jam de multaj jaroj elĉerpita. Miaj personaj ekzemperoj fariĝis viktimo de fajro en 1991, do ja necesus konsulti bibliotekon. DidiWeidmann 18:04, 5. Nov 2009 (UTC)

Aŭtororajta problemo

Saluton, Didi. Antaŭ kelkaj tagoj mi jam rimarkis, ke novulo aldonis al Tagaloga lingvo enhavojn el ekstera fonto, kiu eĉ estas menciita en la artikolo. Do mi alparolis lin sur lia diskutopaĝo kaj blokis ĝis hodiaŭ la koncernatan artikolon. Sed okazis neniu reago de la novulo. Kion fari? Ĉu denove bloki la artikolon, forigante la problemajn aldonojn? - Bonvolu respondi en la ĉefa diskutejo: Vikipedio:Diskutejo#Ŝablono:Lezo de aŭtororajto. Krome mi jam ektradukis markigan ŝablonon: Ŝablono:Neglekto de aŭtororajto el la germana vikipedio: de:Vorlage:URV. Ĉu vi povus helpi al mi ĉe la ŝablona tradukado? Kore --Tlustulimu 22:42, 8. Nov 2009 (UTC)

Kara Tlustulimu, ŝajnas al mi, ke Viktor Medrano kaj Televido estas la sama persono, alemenaŭ al tiu-ĉi konkludo mi venas, kiam mi vizitis la retpaĝon propran de Televido, kiun li indikis en sia vikipediista paĝo kaj kie sube tekstoj estas subskribitaj per la nomo Viktor Medrano. Tute certa mi tamen ne estas, kaj se Viktor Medrano kaj Televido tamen ne identas, tiam via interveno estis prava. La problemo estas, ke multaj homoj nur malregule povas konsulti vikipedion, do sekve povas iomete daŭri, ĝis Televido entute vidas vian mesaĝon. Pri la ŝablontradukado: Ĉu vi celas tradukon de la tuta ŝablonaro? Ĉu eventuale ni ne havu iomete pli simplan ŝablonon por Esperantujo (pli kompreneblan ol la germanan)? Amike DidiWeidmann 21:23, 9. Nov 2009 (UTC)

Germana Wikipedia

Saluton Didi! Mi vidis ke vi estas administranto de Wikipedia - koncerne la germanan Wikipedia, mi havas problemeton por akceptigi artikolon Giorgino (faris la tradukon Bea) kaj mi serĉas iun kiu estas registrita en la germana wikipedia - mi mem ne parolas la germanan lingvon - iu "gardanĝelo" malpermesis al mi plu skribi kaj mi ne povas ligi tiun artikolon kun artikoloj troviĝantaj en "Ligiloj ĉi tien" - bv diri ĉu vi povas helpi ĉi-rilate? --Dominik 17:32, 10. Dec 2009 (UTC)

Kara, mi fakte aktuale nek vidas protekton, nek problemon pri tiu artikolo en la germana vikipedio. Eble temis pri momenta teknika problemo aŭ vi volis enmeti eventuale eksteran ligilon al retejo, kiu troviĝas sur nigra listo? (ekezmple komerca reklamo). Eble simple reprovu post momento, kaj la problemo malaperis. (Vendredoposttagmezo estas momento, kiam la serviloj de vikipedio - kaj ne nur de Vikipedio - ofte estas tre ŝarĝitaj, kaj tiam ankaŭ foje estiĝas strangaj eraromesaĝoj. Se la problemo morgaŭ plu-daŭras, kontaktu min. Aŭ pli bone iun administranton de la germana vikipedio, ĉar fakte mi estas administranto nur en la Esperanto-vikipedio, kaj tial ne povas solvi la problemon, se temas pri iu bloko aŭ baro en la germana versio. Ebleco ankaŭ estas, ke vi metas la modifendajn elementojn al la koncerna diskuto-paĝo, kun priskribo de la problemo, kaj tiam espereble iu vidas kaj solvas. Amike DidiWeidmann 16:12, 11. Dec 2009 (UTC)
Saluton Didi! Mi sekvis vian konsilon kaj kontaktis administranton de la germana WP pri kino. Li bonvolis revizii mian artikolon Giorgino - nun mi deziras scii ĉu vi estas "revizianto" de la germana WP ? ankoraŭfoje dankon pro via bona konsilo --Dominik 13:19, 14. Dec 2009 (UTC)
Jes mi estas revizianto kaj de la germana kaj de la alemana vikipedioj. Amike DidiWeidmann 18:14, 14. Dec 2009 (UTC)
Bonan vesperon Didi! Ĉar vi estas revizianto, mi tre dezirus ke vi reviziu (Gesichtet) jenajn artikolojn:
por ke ligo kun filmo Giorgino aperu. Mi timas, ke sen via helpo, neniu iam revizios tiujn artikolojn --Dominik 18:30, 14. Dec 2009 (UTC)
Revizio petita plenumigita. DidiWeidmann 15:37, 16. Dec 2009 (UTC)
Saluton Didi! kaj multajn dankojn pro via helpo --Dominik 19:55, 16. Dec 2009 (UTC)

Kara amiko, ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontaro. Ĉu eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston[3] de partoprenontoj de la projekto? Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 04:34, 24. Dec 2009 (UTC)

Adverto

--→ Airon 16:17, 31. Dec 2009 (UTC)

La supran anoncon mi konsideras ne nur malbonan ŝercon (kvankam pakita en novjarsaluto), sed kontrauagon severan kontraŭ la principoj de vikipedio. Mi tial adverte blokis la aŭtoron simbole por 2 horoj. DidiWeidmann 20:01, 1. Jan 2010 (UTC)