Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/36

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Butano
Flago de Butano

Butano (dzonke: འབྲུགཡུལ་, Druk Jul, Draklando) estas la nura budhisma ŝtato en la mondo. Ĝi kuŝas sur malgranda areo de 47 000 km² oriente de la Himalaja montoĉeno en Azio. Ĉi tiu tre maldense loĝata lando estas rimarkinda pro sia stato de izoliteco de la cetera mondo. La unuaj eksterlandaj ĵurnalistoj eniris la landon nur en 1972 por raporti pri la kronado de la reĝo. La plejmulto de la loĝantaro vivas ankoraŭ en tradicia maniero. Evoluoj inkluzive de rektaj internaciaj flugoj, interreto, poŝtelefona reto, kaj kabla televido ĉiufoje pli modernigas la urbajn areojn de la lando. Butano ekvilibrigas modernigon kun la antikva kulturo kaj tradicioj sub la konsila filozofio de Malneta enlanda feliĉo. Senbrida detruo de la medio estis evitita. La registaro prenas iniciatojn por konservi la tradician kulturon de la nacio, identecon kaj la medion.

En 2006, la revuo Business Week taksis Butanon kiel la plej ĝoja lando en Azio kaj la oka plej ĝoja en la mondo, laŭ tutmonda enketo farita de la Universitato de Leicester en 2006 nomita la "Mondmapo de la Feliĉo". La pejzaĝo de Butano varias inter subtropikaj ebenaĵoj en la sudo ĝis la himalajaj altaĵoj en la nordo, kie kelkaj pintoj superas 7,000 metrojn. La ŝtata religio estas Vahrajana Budhismo, kaj la loĝantaro estas ĉefe budhisma, kie hinduismo estas la due plej granda religio. La elstara kaj plej granda urbo estas Timbuo. Legu pli...