Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/10

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alĝerio (arabe: الجزائر , [Al-Ĝaza'ir]; oficiale: الجمهورية الجزائرية الديمقراطية الشعبية , [Al-Ĝumhurija al-Ĝazajirija ad-Dimukratija aŝ-Ŝaabija] - Demokrata Popolrespubliko Alĝerio; en berbera Dzayer, ⴷⵣⴰⵢⴻⵔ; france Algérie) estas suverena ŝtato en norda Afriko, sude de la suda Mediteranea marbordo.

Ties ĉefurbo kaj plej loĝata urbo estas Alĝero, situanta en la plej nordo de la lando. Kun areo de 2 381 741 kvadrataj kilometroj, Alĝerio estas la deka plej granda lando en la mondo, kaj la plej granda en Afriko. Alĝerio limas nordoriente kun Tunizio, oriente kun Libio, okcidente kun Maroko, sudokcidente kun Okcidenta Saharo, Maŭritanio, kaj Malio, sudoriente kun Niĝero, kaj norde kun la Mediteranea Maro. La lando estas duon-prezidenta respubliko konsistanta el 48 provincoj kaj 1541 komunumoj (kantonoj). Abdelaziz Bouteflika estis Prezidento ekde 1999.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Trikmaŝino - Murat Zjazikov - Aleksandro la Granda