Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2018/9

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Read-only mode for up to an hour on 12 September and 10 October[redakti fonton]

13:33, 6 sep. 2018 (UTC)

Helpu disvolvigi citadon, limdato 17a de Septembro[redakti fonton]

Kiam mi prelegas pri Vikipedio, homoj en la publiko kutime asertas, ke la problemo de Vikipedio estas, ke ĉiu ajn rajtas redakti ĉion ajn. Ili pensas, ke tial la enhavo ne povas esti fidinda...

Ni, kiuj jam havas sperton pri redaktado kaj komprenas la procezon, vidas ke reale ne estas tiel. Ni ĉion tion spertis proprahaŭte. Sed por la publiko la aferoj estas novaj kaj tute teoriaj. Kutime ili kaptas la ideon nur post la jenaj simplaj 2 rimarkoj:

  1. ĉiu ajn ankaŭ rajtas korekti / plibonigi ĉion ajn, kaj la korekta / pliboniga rezulto estas pli granda ol eventuala detrua; kaj
  2. Vikipedio, same kiel aliaj enciklopedioj, estas nur tiom fidinda, kiom fidindaj estas ĝiaj fontoj, do rigardu citatajn referencojn.

Kvalita citado per referencoj estas vere la bazo de fidindeco de Vikipedio. Sed, ni diru la veron, ilia uzado povas esti aldona problemo, precipe por novuloj. Kiel fari, ke tiom grava parto estu vere uzata kaj, sekve, Vikipedio fidinda?

Ĝuste tio estas unu el demandoj de la evento WikiCite 2018, kiu fokusiĝas pri bibliografiaj datumoj kaj ilia uzado en Vikimediaj projektoj. Se vi interesiĝas pri la teĥnologio malantaŭ citado, ĉu kiel informa aŭ bibliografia spertulo, programisto aŭ kontribuanto ĉe Vikipedio, vi povas tre interesiĝi pri la evento WikiCite!

WikiCite 2018 okazos fine de Novembro 2018 en Berkeley, Usono kaj kandidatiĝado estas malfermita nur ĝis la 17a de Septembro. Vi povas eĉ ricevi monsubtenon por partopreno. Ĉar estas atendataj multaj partoprenontoj kaj lokoj estas limigitaj, organizantoj pritaksos kandidatiĝojn kaj elektotaj povos registriĝi.

Por pliaj detaloj venu kaj kandidatiĝu ĉe meta:WikiCite_2018!

Amike! --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:17, 6 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Emblemo okaze de 250 mil artikoloj[redakti fonton]

Nia Vikipedio ĵus transpasis limon je 250 mil artikoloj, sed ni eĉ ne festenis tion per iu videbla marko forme de tiukaza emblemo. Bedaŭrinde mi mem tute mallertas pri tiaĵoj. Ĉu iu entuziasma spertulo?--RG72 (diskuto) 07:33, 18 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Porinforme, la 250000-a artikolo estas Livaie. --Dominik (diskuto) 08:37, 18 sep. 2018 (UTC)[Respondi]
Propono de KuboF Hromoslav
Ankaŭ mi pripensis tion kaj jam kreis iun (bazan, neperfektan, sed uzeblan) version: Dosiero:Wikipedia-logo-v2-eo-250k.png. Ĝi estas unua propono kaj mi bonvenigas alian, pli profesian! Mi jam kuraĝis lanĉi ĝin kiel oficialan emblemon, ĉar ja estis almenaŭ unu kroma homo kiu tion proponis. Denove, se estas kontraŭo, mi aŭ iu alia administranto volonte restarigos la kutiman version.
Ĉu vi ŝatas ĝin? Ĉu ni lasu ĝin dum monato aŭ iom tiom? --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:37, 18 sep. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi preferus iom pli elegantan tiparon por la ciferoj, sed ĝenerale aprobas.--RG72 (diskuto) 06:16, 19 sep. 2018 (UTC)[Respondi]
Ĉu iu povas aldoni tiun emblemon al la ĉefpaĝo aŭ proponi alian? Mi tute mallertas pri tiaĵoj dum tempo flugas kaj jam pasis kelkaj tagoj post tiu mejloŝtono.--RG72 (diskuto) 05:45, 20 sep. 2018 (UTC) Tlustulimu Yekrats DidiWeidmann ThomasPusch Umbert' VikianoSalatonbv Alaudo[Respondi]

Helpo al verkantoj kiuj ne volas lerni vikipediumi[redakti fonton]

Saluton, iam ni havis certan iniciaton por akiri tekstojn por Vikipedio. Tiumaniere: ni petis esperantistojn verki tauxgajn tekstojn. Poste ni mem vikipediigis la tekstojn kaj enmetis ilin en vikipedion. Tiumaniere, la esperantisto ne bezonis lerni vikipediumi. Cxu iu rememoras? Kaj cux ni havas ie helpo-pagxojn aux simile, kiuj klarigas pri tio? Mi sercxas pagxon por dokumenti/pruvi ke tiu fenomeno iam ekzistis en eo.VP. Ziko (diskuto) 09:20, 19 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

The GFDL license on Commons[redakti fonton]

18:11, 20 sep. 2018 (UTC)

Mi proponas ke ni forigu ĉi tiun kategorion kaj forigu la ligilon al la kategorio en Ŝolotlo, aŭ eble alinomu ĝin kiel "submondaj dioj". Ŝeol estas hebrea termino kaj uzado ekster tiu konteksto ne estas apta. Ankaŭ, se la hebreoj ja havis specialajn "Ŝeolajn" diojn je iu tempo, oni ne scias kiuj ili estis. Ignorantia Nescia (diskuto) 18:33, 23 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Kandidatigxo por Vikipedio kaj Edukado[redakti fonton]

Saluton, mi permesas al mi atentigi ke ekzistas Wikipedia & Education User Group, uzula grupo de WMF. Se vi interesigxas, vi povas aligxi al la pagxo koncerna. Cetere, mi estas kandidato. Se vi volas subteni min, jen estas okazo. (Cetere, mi opinias ke cxiuj kandidatoj estas bonaj.) Se vi ne interesigxas kaj ne volas subteni, simple forgesu tiun cxi mesagxon. :-) Sincere Ziko (diskuto) 12:13, 30 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Lingvejo[redakti fonton]

Peto de inspekto[redakti fonton]

Mi estas komencanto kaj mi volus, ke iu bonvolu inspekti la gramatikon en ĉi tiu artikolo, kekiun mi skribis:
Historio de videoludoj
Dankon - Alumnum (diskuto) 01:11, 24 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi faris kelkajn korektojn. Post la verbo "iĝi" oni ne uzu akuzativan finaĵon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 10:46, 24 jun. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, Alumnum. Ial Robin forgesis atentigi vin pri eraro en via peto. Mi markis la koncernajn vortojn. Ĉu via denaska lingvo eble estas latinida? Tion mi provis diveni pro lingva interfero, kiu kelkfoje povas iomete malhelpi onin ĉe la distingo de "ke" disde "kiu(n)" resp. "kion", se ĉilastaj vortoj estas uzataj kiel rilataj pronomoj. --Tlustulimu (diskuto) 14:25, 3 jul. 2018 (UTC)[Respondi]
Dankon. Mi denaska lingvo estas la portugala, sed mi ofte konfuzas Esperanto kun la angla. - Alumnum (diskuto) 16:34, 16 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Peto de inspekto (2)[redakti fonton]

Mi vastigis la artikolon "leĝaro pri kanabo" laŭ la originala angla listo, sed estas verŝajne eraroj ĉar mi estas komecanto. Iu bonvolu inspekti la gramatikon en tiu artikolo. - Alumnum (diskuto) 16:39, 16 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Estus ankaŭ bona kaŝi la indekson de "enhavo" (ĉar ĝi estas nenecesa en tiu artikolo) kaj ripari la dosieron, kiun montras la priskribon. Mi ne povis fari tiujn. - Alumnum (diskuto) 16:44, 16 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Teknikejo[redakti fonton]

Informkesto homoj[redakti fonton]

De la hodiaŭa mateno ŝablono Informkesto homoj ne funkcias perfekte. Ĝi ne montras la flagojn kaj ruĝe diras aldirekti. Vidu: Adolf Weinträger. --Crosstor (diskuto) 06:21, 23 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Okazis erareto, sed vikipedianoj Robin van der Vliet kaj RG72 jam korektis ĝin. Moldur (diskuto) 13:21, 23 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton. En tiu artikolo fuŝe aperas komence stranga kategorio; tamen en la fino de la artikolo kaj en la fino de la redakta paĝo la koncerna kategorio estas ĝuste metita. Eble tio rilatas al la ŝablono kie aperas la publikiga jaro. Ĉu iu scias ripari tion?--kani (diskuto) 21:37, 25 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Pli bone nun? Mi ŝanĝis de "eldonjaro = [[1965]], [[2001]]" al "eldonjaro = 1965, 2001". - Moldur (diskuto) 04:21, 27 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Aldono de arkivoj en Wikipedia Common[redakti fonton]

Saluto, amiko. Ĉu vi scias kial mi ne plu sukcesas aldoni arkivojn en Wikipedia Commnons? La startpaĝo haltas en la release rights kaj ne plu eblas daŭrigi. Ĉu vi povas helpi min? Claudio Pistilli (diskuto) 22:28, 26 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi ricevis tiu ĉi mesaĝon, sed mi ne redaktas W.Com., tial mi ne povas helpi, sed iu alia tutcerte. --Crosstor (diskuto) 03:39, 27 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Administrejo[redakti fonton]