Saltu al enhavo

Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2023/8

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiuj nomoj akcepteblas kiel vikpediaj salutonomoj?[redakti fonton]

Interalie por @LiMr, Tlustulimu, RG72, Kani, Moldur, KuboF, kaj Taylor 49: En vikipedio:problemaj uzantoj, antaŭ du tagoj Taylor 49 demandis, ĉu "Votre Provocateur" estas akceptebla nomo por vikipediista konto (vidu tie!). Ankoraŭ ne klaras, ĉu la homo kiu kaŝas sin sub la pseŭdonimo Votre Provocateur, vere volas ĉefe provoki Vikipedion kaj redakti malice - tio komprebeble sufiĉus por forbaro. Ĉiukaze la uzanto simple komentis la demandon de Taylor 49 per re-demando "Kial ne?". Klaras al mi, ke ni praktike ne toleras malferme vulgarajn aŭ rasismajn salutonomojn en ajna lingvo, kaj mi supozas ke en la internacia Vikipedia projekto ankaŭ ekzistas skribita gvidlinio pri tio. Sed mi ne scias, ĉu eĉ estas iu ajn skriba noto esperantlingva pri tio, kiuj specoj de nomoj ne akcepteblas. ThomasPusch (diskuto) 20:39, 6 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi persone respondis al sinnomita provokisto. Sendepende ĉu estas rajto aŭ ne, mi proponus malakcepti tiun salutnomon. Fakte laŭ mi, la problemo ne estas en la vorto "provokisto" (kiun mi povus akcepti), sed la vorto "via". Tio signifas, ke li venas batali kontraŭ NIN (kio ne estus akceptebla). Mi eĉ proponus salutnomon simple "provokisto", por kontentigi lin. kani (diskuto) 00:10, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
La 4-an / 5-an de aŭgusto, la homo aldonis unu paĝon pri la Ŝtata Universitato de Kuban, sen fake farita informkesto (tiun aldonis Sj1mor), sed krudan tekston en sufiĉe bona Esperanto, kopiitan ekzakte de la germana vikipedio, kaj la saman tagon li/ŝi aldonis la ekzakte saman tekston ankaŭ interalie en la eŭska kaj estona (mi rigardis nur la lingvokodojn tre similajn al "eo"). Ĉar tre malverŝajnas ke iu homo perfekts skribas kaj la estonan en nordorienta Eŭropo, la eŭskan en sudokcidenta Eŭropo kaj Esperanton, tri relative specifajn lingvojn, mi konjektas ke li simple uzas bonan aŭtomatan tradukilon, kaj ankaŭ ne necese parolas la germanan, el kiu li tradukigis. Mi rigardis en la sumaj agadoj de la uzanto, tie estas multe da redaktoj en la latva, multete en la rusa - do mi konjektas ke li estas denaske latvo, kiu kiel ĉiuj plenkreskaj latvoj ankaŭ flue skribas en la rusa. En vikidatumaro li lerte aldonis priskribojn en multaj lingvoj, do li scias kiel vikipedio ĝenerale funkcias. Ĉiukaze la sumaj vikipediaj agadoj ne supozigas ke li/ŝi fakte celas provoki specife la esperantistajn uzantojn de vikipedio, ĉar lia/ŝia franca salutnomo estas la sama en ĉiuj lingvoj - do li/ŝi same minacas al la estonoj kaj la eŭskoj, kaj multe pli minacas al la latvoj kaj rusoj, ĉar tie pli montreblas la salutonomo. Tamen mi subtenas la respondon de Kani, ke ĝenerala nomo "provokisto" aŭ se la homo insistas pri unu nomo en ĉiuj vikipedioj, "provocateur", tolereblas, sed ne kun la cela minaco "via", "votre". Se la aliaj vikipedioj toleras la francan atako-minacon, mi supozas ke li/ŝi ne interesiĝas, por la esperantlingva branĉo havi alian salutnomon ol en la aliaj projektoj, kaj se ni forbaras lin pro neadekvata salutnomo, la homo supozeble simple malinteresiĝos pri la esperanta branĉo, kies reagon li/ŝi momente ŝajne lingve testas. ThomasPusch (diskuto) 12:10, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Hm, mi ne scias kion diri ĉi-kaze. Mi mem estas persono tre tolerema kaj ne eltenas nur malkaŝajn esprimojn de ksenofobio kaj vulgareco, ĉar la unua estas maltolerenda en la socio kaj la dua simple estetike terure. Ĉi-foje temas pri nura vorta provoko, ĝis nun neniel konfirmita per agoj, do eble temas pri unu el sennombraj uloj kiuj deziras ŝajni io alia ol li estas — kiel furnuklokovritaj junuloj kun surskribo "seks-instruisto" sur T-ĉemizo aŭ magraj divanaj batalantoj kun foto de muskoloza specarmeano sur avataro en Fejsbuko. Sed se la komunumo konsideros tiun ĉi nomon (do ankaŭ ĝian uzanton) netolerebla, mi ne multe bedaŭrus, ĉar lia kontribuo estis mizera kaj apenaŭ ni perdos multon. RG72 (diskuto) 16:40, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Rekontroli ĉi tiun redakton[redakti fonton]

Saluton. De hodiaŭ, sube de artikoloj aperas stranga tabeleto Rekontroli ĉi tiun redakton ŝajne instige al rekontrolado. Tamen oni ne klarigas ĝian utilecon. Se oni rekontrolas, okazas nenio; ne eblas lasi komenton kaj insiste (inside) aperas ruĝa invito al malaprobo de la revizio. Ĉu oni povas forigi tion?--kani (diskuto) 11:35, 30 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Almenaŭ ŝanĝi la kolorojn.--kani (diskuto) 16:37, 3 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi komprenis la novaĵon simple kiel iom ŝanĝitan variaĵon de la antaŭa butonoparo "Marki ĉi tiun version" "aprobi" aŭ "malaprobi", kaj simple plu post kontrolo "aprobis" aŭ "malaprobis" redaktojn kiel antaŭe. Mi ne jam ricevis la impreson ke la krie ruĝa ligilo pri malaprobo signifus ke pli da homoj tentiĝas premi ĝin, ol en la antaŭa butonoparo "Marki ĉi tiun version" "aprobi" aŭ "malaprobi", kie ambaŭ eblecoj estis same nigra-blanka. Ĉu iu havas la impreson, ke la krie ruĝa ligilo pri malaprobo signifus ke pli da homoj tentiĝas premi ĝin, do ke la malaproboj plimultiĝas??? ThomasPusch (diskuto) 12:57, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Semajna kontrolo[redakti fonton]

Saluton. Mi jam vidas, ke malmultaj administrantoj havas tempon patroli tiun ĉi areon. Ĉiuokaze mi profitas la okazon por anonci, ke mi dum preskaŭ unu monaton ne povos plenumi taskon kiun mi atribuis al mi mem: nome revizii ĉiujn artikolojn de novuloj kiuj alvenas ĉiusemajne. Tiel lunde mi kontrolas ĉu estas forigendaj artikoloj, plibonigendaj, mi aldonas kategoriojn, ligilojn ktp. Ĉirkaŭ la 10a de aŭgusto mi revenos al tiuj taskoj, sed dume indus ke iu faru ilin.--kani (diskuto) 21:01, 15 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankegon al vi pro via senlaca laborego. RG72 (diskuto) 16:41, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

LTA Kalvuloj[redakti fonton]

@User:Kani @User:LiMr: Bv ŝlosu la paĝon Uzanto-Diskuto:ThomasPusch (forigante eblajn novajn mesaĝojn de la ulo) kaj forbaru adresaron Specialaĵo:Kontribuoj/176.72.0.0/16 por tri monatoj. Taylor 49 (diskuto) 10:48, 9 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi forbaris, sed ŝlosi mi ankoraŭ ne lernis. kani (diskuto) 11:04, 9 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
(@Kani, @User:Salatonbv kaj la aliaj) En la menuo "Pli" sub "Alinomi". Taylor 49 (diskuto) 12:20, 9 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite - Mi protektis la paĝon Uzanto-Diskuto:ThomasPusch. LiMr (diskuto) 12:42, 9 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
@User:Kani (kaj @Uzanto:Taylor 49, kiu ja proponis la tri monatojn): Dankon ke vi forbaris la anoniman IP-konton por tri monatoj. Ni interkonsentis, ke la forbaro de la uzanto teknike nomata "LTA Kalvuloj" aŭtomate validas por ĉiuj novaj nomaj kontoj porĉiam, kaj por novaj anonimaj IP-kontoj por almenaŭ jaro, prefere tri jaroj, se estas sufiĉa suspekto ke nova konto apartenas al la malnova konato. Tial tri monatoj estas bona komenco, sed laŭ mi ne sufiĉas - 12 semajnoj tre rapide pasas... Vi sentu vin kuraĝa forbari tiajn kontojn por almenaŭ jaro, prefere tri jaroj, se vi havas sufiĉan suspekton ke li havas similajn kontribuojn kiel la aliaj kontoj! Estas demokrata pravigo por tio, ne estas arbitra ago nur de vi. Mi nun vastigas la forbaron al tri jaroj, kaj dankas ke vi tuj ekforbaris la IP-konton. ThomasPusch (diskuto) 08:56, 8 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Antaŭ kelkaj tagoj mi forigis tri artikolojn de la sama ulo same fuŝajn kiel aliaj. Li eĉ demandis al mi kial mi forigis ilin, kaj mi respondis per siaj multaj misoj kaj mankoj. Li denove klopodis kaj mi denove forigis. Ŝajne li ne insistis. Sed tuj mi ricevis averton de Wikipedia, ke iu klopodis uzi mian konton. Mi ne scias ĉu unu afero rilatas al la alia. kani (diskuto) 11:44, 8 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

La fuŝulo revenis kun nova IP-adreso: jen. ThomasPusch aŭ alia administranto: Mi petas vin tuj protekti la paĝon Mumintroloj kontraŭ anonimaj redaktoj (inkluzive la diskutpaĝon), kaj fari necesajn forbarojn. Dankon! - Moldur (diskuto) 04:56, 25 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

@Moldur: Kvankam mi nun survojas kaj povas malmulte redakti, mi ĵus sukcesis protekti la paĝon kaj forbari la anonimulon. Estus bone se iu alia ankoraŭ povus kontroli ĉu li ankoraŭ plantis "ŝercojn" en aliajn paĝojn. Ĉiukaze la truo jam estas fermita, kaj de tie ne venos pliaj kontribuoj. ThomasPusch (diskuto) 14:39, 26 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Kredeble sama persono revenis: kontribuoj. Pluraj artikoloj sen vikiigo, sen intervikiaj ligoj, sen ajnaj fontoj, pri finnlandaj temoj, en stilo sufiĉe simila al la konata homo. Ankoraŭ neniuj gravaj fuŝoj, sed restu sub observado. - Sincere, Moldur (diskuto) 08:14, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Kredeble sama persono denove: kontribuoj. - Sincere, Moldur (diskuto) 19:56, 3 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Reveno de la sama persono: kontribuoj. - Moldur (diskuto) 06:49, 26 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Ĉu estas viva diskutejo?[redakti fonton]

Mi delonge ne vizitis e-o-vikion: Kia diskutejo vivas? VladimirPF (diskuto) 06:19, 30 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Teorie ĉiuj, praktike nur iomete. Aliaj interretaj paĝoj forlogis grandan parton de aktivaj vikipediistoj, same en alilingvaj Vikipedioj. Se vi estas pacienca, skribu al diskutpaĝoj kaj atendu. Se ne, skribu al nun aktivaj personoj, sed ne certas, ke ili povos helpi en speciala temo. --Crosstor (diskuto) 06:40, 30 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon. Mi ne estas pacienca kaj mi provos turmenti ĉiujn. @RG72 kolego, ĉu vi ne kontraŭas, se mi tuŝos vin? VladimirPF (diskuto) 07:17, 30 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Saluton kaj bonan revenon! Mi estas ĉiam je via dispono)) RG72 (diskuto) 07:30, 30 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi havas malbonan karakteron: mi ŝatas demandi, ofte demandi. Kaj mi malbone posedas Esperanton. VladimirPF (diskuto) 07:40, 30 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]