Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Juda tombejo de Worms
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Juda tombejo de Worms[redakti fonton]
El la en la pasintaj du monatoj kreitaj artikoloj de Thomas Pusch pri judismo en Germanio, mi opinias plurajn artikolojn esti tiom bonaj ke ili meritus la statuson de almenaŭ leginda, eble elstara artikolo: ili ĉiuj estas ampleksaj, lingve senriproĉaj, havas malmultajn ruĝajn ligilojn (tio signifas ke ankaŭ kreiĝis teme parencaj artikoloj) kaj estas bone bildigitaj. Temas pri Nova sinagogo de Majenco, sinagogo de Worms, juda tombejo de Worms kaj nova sinagogo de Berlino. Fakte, laŭ mi ĉiuj (eble ankaŭ la iom malpli ampleksa teksto sinagogo de Speyer) estus kandidatoj por la ĉefpaĝa artikolo de la semajno ... plej bone ne unu post la alia, por ne tro koncentrigi la ĉefpaĝon pri nur unu temego (judismo), sed eble kun interspaco de du aŭ tri monatoj... El la artikoloj, iuj havas plurajn entekstajn referencojn, aliaj ne, sed sendepende de tio mi konsideras ilin rekomendindaj. --Aidas (diskuto) 13:05, 4 Feb. 2013 (UTC)
Por[redakti fonton]
- Por: --Aidas (diskuto) 13:05, 4 Feb. 2013 (UTC)
- Por: --Tlustulimu (diskuto) 13:28, 4 Feb. 2013 (UTC)
- Por: pro konvinka argumentado ĉi-sube de Thomas Pusch, --Talnat (diskuto) 16:07, 10 Feb. 2013 (UTC)
Kontraŭ[redakti fonton]
- Kontraŭ: Bona artikolo, sed kompare kun la plej multaj aliaj artikoloj kiuj estas listigitaj kiel ”legindaj”, ĝia temo ŝajnas al mi esti tro malvasta kaj ne tiom alloga. Laŭ mia opinio sufiĉas, ke ekzistas ligilo al ĝi en la artikolo pri la Sinagogo de Worms, por kiu mi donis mian voĉon. --Talnat (diskuto) 21:29, 7 Feb. 2013 (UTC)
Detenas[redakti fonton]
- Sindetena:
Komentoj[redakti fonton]
- Komento: La nomumo de tiu-ĉi artikolo fakte venis iom frue (laŭ miaj personaj planoj iom tro frue). La temo ne estas tro malvasta: Ne nur ke ne temas pri iu ajn juda tombejo, sed pri la plej malnova de Eŭropo... sed la temo de la juda subsocio mezepoka en Worms, Majenco kaj Speyer (al tiu temaro ja apartenas ankaŭ la tombeja artikolo) kun multaj elstaraj rabenaj kleruloj kies verkaĵoj multe atentatis de la judoj en multaj landoj de la "mezepoka eŭropa-azia socio", estas eĉ tiom alloga ke jam en 1987 verkiĝis ampleksa esperantlingva artikolo pri ĝi en "tute normala esperanto-movada gazeto", kiu krome malofte permesis al si la lukson (presado de kvar aldonaj paĝoj pri nemovada temo kostas aldonan monon, por papero, presado, plia afranko) raporti pri ne-movadaj temoj (vidu la artikolan sekcion "literaturo"). Talnat tamen pravas, ke en la nuna formo la temo en la germana kaj esperanta artikoloj estas iom malvaste traktata (la esperanta artikolo videble transprenis la strukturon de la germana teksto). Aidas ne konsciis ke miaj planoj pri la artikolo ne estis finitaj. Mi antaŭvidas artikoletojn pri iuj el la menciitaj rabenoj (kies vivhistorioj estas parte kvazaŭ romanaj), plian artikolon pri la tuta juda subsocio mezepoka en Worms, Majenco kaj Speyer, kaj ankoraŭ havas du pliajn ideojn: sume mi antaŭvidas ke la artikolo laŭ informeco kresku super la pli frua germanlingva. Sed mi ne hastis pri tio, kaj antaŭvidis fari la plian redaktan laboron dum tedaj trajnveturoj venontsemajnaj, kiam mi estas sen retkonekto kaj ne povas fari korektetojn en komputila dialogo kun la vikipedia datumbazo, sed tekokomputile trankvile prilabori pli grandan tekston. Sume mi pensas, ke la temo havas potencialon por interesa teksto, kaj jam en nuna stato mi nomus la tekston "leginda", eĉ se ja ankoraŭ pliampleksigebla (kaj miaflanke pliampleksigota) - sed tio ne estas argumento: ĉiu ajn artikolo, ankaŭ ĉiu leginda kaj elstara, ĉiam ankoraŭ pliampleksigeblas. Mi ne volas mianome voĉdoni, sed konfidemas pri bona stato kaj bona evoluo de la teksto. ThomasPusch (diskuto) 11:32, 9 Feb. 2013 (UTC)
Rezulto[redakti fonton]
- Por: 3
- Kontraŭ: 0 (unu kontraŭis sed poste poris, sian voĉon ne trastrekis)
- Sindetena: 0
La artikolo estis elektita kiel leginda. --KuboF (diskuto) 15:25, 4 Mar. 2013 (UTC)
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.