Villuercas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vista de las Villluercas

Las Villuercas aŭ simple Villuercas [bijuERkas] estas komarko aŭ distrikto situa inter la riveroj Taĵo kaj Gvadiano (kiu prenas nomon de la samnoma sierra (montareto) kiu ĉirkaŭas ĝin) en la sudokcidento de la Provinco de Cáceres, en Ekstremaduro, sudokcidenta regiono de Hispanio, de montara reliefo, kies maksimuma altaĵo estas la samnoma monto Villuercas (1.600 m).

En tiu komarko dividita en diferencaj ekosistemoj troviĝas kruta zono de alta montaro, kun deciduaj arbaroj tre bone konservitaj (kaŝtanarbaroj, montokverkaroj kaj kverkaroj), mezaltitude estas korkokverkaroj kaj en malferma arbaro estas anzinoj.

Estas ankaŭ varia faŭno komponita de cervoj, aproj, kaj gregoj kiel bovoj. Estas ankaŭ ne facile troveblaj habitatoj kie loĝas aŭ trapasas ekzempleroj de Iberia linko. La distrikto estis deklarita ZEPA, tio estas zono por protektado de birdoj, ĉar estas kaj loĝejo kaj migranta trapasejo de diversaj birdojspecioj.

En ties 1.483,3 km² loĝas 10.354 loĝantoj.

La ĉefurbo estas Guadalupe, kie troviĝas la monaĥejo de Guadalupe, deklarita Monda heredaĵo de Unesko. Aliaj gravaj vilaĝoj estas Logrosán, Berzocana, Cañamero, Alía kaj Navezuelas.

En tiu komarko troviĝas granda kvanto de prahistoriaj pentraĵoj kaj estas multnombraj arkeologiaj restaĵoj de la diversaj kulturoj kiuj setlis en tiu tero laŭlonge de la historio.

Municipoj

La komarko konsistiĝas el sep municipoj, kiuj esas la jenaj:

Eksteraj ligiloj


 
Komarkoj de Ekstremaduro
Komarkoj de Cáceres
komarko Brozas | komarko Cáceres | komarko Coria | komarko Hervás | komarko Jaraiz de la Vera | komarko Logrosán | komarko Navalmoral de la Mata | komarko Plasencia | komarko Trujillo | komarko Valencia de Alcántara

Komarkoj de Badaĥozo
Campiña Sur | La Serena | La Siberia | Llanos de Olivenza | Sierra Suroeste | Tentudía | Tierra de Badajoz | Tierra de Barros | Vegas Bajas | Vegas Altas | Zafra-Río Bodión