Navezuelas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navezuelas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10374
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Ladislao Cerezo Mateos (PP-EU)
Demografio
Loĝantaro 699  (2008)
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 31′ N, 5° 26′ U (mapo)39.511666666667-5.4386111111111Koordinatoj: 39° 31′ N, 5° 26′ U (mapo) [+]
Alto 930 m [+]
Areo 60 km² (6 000 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Navezuelas (Ekstremaduro)
Navezuelas (Ekstremaduro)
DEC
Navezuelas
Navezuelas
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Navezuelas (Hispanio)
Navezuelas (Hispanio)
DEC
Navezuelas
Navezuelas
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navezuelas [+]
vdr

Navezuelas estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas navazueleños. La censita populacio en 2008 estis de 699 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Navezuelas estas situa en la orienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Villuercas, je altitudo de 930 m; je 129 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 60 km². La vilaĝo estas montara, de tre malfacila atingo historie.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Navezuelas estas en la koro de la komarko de la Villuercas, fakte ĉe la monto Las Villuercas, ĉirkaŭata de montara kruta pejzaĝo, riĉa je flaŭro kaj faŭno.

Oni atingas ĝin laŭ la aŭtoŝseo Madrido-Lisbono (A-5) laŭ devojiĝo al Deleitosa, tuj post la tunelo de Miravete. Tiu ŝoseo iras al Guadalupe kaj trapasas la lokojn de Deleitosa, Retamosa kaj Roturas. Ekde Cáceres kaj Trujillo laŭ la ŝoseo kiu iras al Zorita kaj Logrosán ĝis Cañamero, de kie oni iras al devojiĝo al Berzocana-Navezuelas. Ekde Mérida, laŭ la N-430 al Ciudad Real, kaj ĉe Cañamero laŭ la antaŭa indikita direkto.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Ĉe ravinoj loĝas grandaj kadavromanĝantoj kiaj Gipsoj, Kadavrogrifoj, kaj rabobirdoj kiaj la Reĝa aglo, la Migra falko kaj aliaj interesaj grandaj birdoj kiaj la Nigra cikonio. Inter la pli malgrandaj birdoj elstaras la Blua pigo, la Garolo, la Ruĝa perdriko kaj aliaj.

Inter la mamuloj oni povas diri, ke en la ĉirkaŭaj arbaroj kaj makisoj loĝas aproj kaj kapreoloj, kiuj videblas frumatene aŭ malfruvespere en la plej verdaj kaj densaj zonoj de la arbaro. Aliaj kiaj la Vulpo kaj la Sovaĝa kato, nur kiam oni surprizas ilin trapase ŝoseojn. La Lutro loĝas en la naturaj riveroj de la zono. Kaj inter ĉiuj elstaras la Linko, nur eventuale kaj sporade en la zono.

La plej signifa reptilio estas serpentoj kiaj la Latasta vipuro, kiu trafas taŭgajn kondiĉojn en la ŝtonaj deklivoj de la zono. Ankaŭ la venenaj Malpolono kaj la Hufuma serpento. Estas komunaj la Iberia lacerto kaj la Longvosta lacerteto. Inter amfibioj menciindas la Bufo, la Salamandro kaj la Rano. Inter la fiŝoj de la riveroj de la zono elstaras la Truto.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Elstaras ĉefe la kaŝtanarbo, kiu enspezigas grandan parton de la riĉo de la vilaĝo. Krome estas kverkoj, korkokverkoj, anzinoj kaj multaj aliaj. Ĉe la makiso en la plej altaj zonoj de la montaro estas pirenea kverko. Krome abundas Cistoj kaj Erikoj. Fine menciindas gravega arbo ĉar estas restaĵo de eksaj humidaj praarbaroj jam neekzistantaj nome ĉerizlaŭro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas pruvoj de prahomaj setlejoj. Dum la epoko de feŭdismo ĝi dependis de la Kastelo de Cabañas del Castillo kaj de ties diversaj posedantoj ĉu arabaj, ĉu kastiliaj; poste tiu teritorio apartenis al Trujillo kaj al la dioĉezo de Plasencia. En la 16a jarcento oni konstruis la preĝejon de Santiago Apóstol, plej grava monumento de la loko. Inter 1944 kaj 1948 agadis en tiu ĉirkaŭaĵo la garilo kontraŭfrankisma post la Hispana Enlanda MIlito, ĉefe tiu de la gerilano Chaquetalarga

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado (kaproj), sed ĉefe forstado (kaŝtanarboj). Rura turismo ĉefe por montara piedirado laŭ markitaj padoj.