Vladimir Aleksandroviĉ Albickij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vladimir Aleksandroviĉ Albickij
Persona informo
Nomo Vladimir Aleksandroviĉ Albickij
Dato de naskiĝo 16-a de junio 1891
Loko de naskiĝo Kiŝinevo
Dato de morto 15-a de junio 1952
Okupo
Aĝo je morto 60
v  d  r
Information icon.svg

Vladimir Aleksandroviĉ Albickij, Владимир Александрович Альбицкий (naskiĝis la 16-an de junio 1891 en Kiŝinevo, mortis la 15-an de junio 1952) estis rusa astronomo

Li ricevis sian diplomon en la Moskva Ŝtata Universitato en 1916.

Li dungiĝis en la observatorio de Odesa en 1915 kaj en la Simeiza observatorio de Krimeo en 1922 kie laboris kun Grigorij Abramoviĉ Ŝajn kaj Grigorij Neujmin.

Li ĉefe studis la radialajn rapidojn de steloj. Kun G. A. Ŝajn, li katalogis la radialajn rapidojn de ĉirkaŭ 600 steloj kaj malkovris la stelon HD 161817, kiu havas plej grandan radialan rapidon nun konatan[1] (361 km/s).

Li malkovris 10 asteroidojn. Li estas konata de la Minor Planet Center sub la nomoj "W. A. Albizkij", "Albitzky" aŭ "V. Albitskij".

La asteroido 1783 Albitskij[2] estis tiel nomata en lia honoro.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Spectrum of the High-Velocity A-Type Star HD 161817. (La spektro de la rapidega A-tipa stelo HD 161817) de Arne Slettebak, Astrophysical Journal, vol. 115, p.576 (angle)
  2. JPL Small-Body Database Browser 1783 Albitskij (1935 FJ) (angle)
Malkovritaj asteroidoj : 10
1002 Olbersio 15-a de aŭgusto 1923
1007 Plavlovio 5-a de oktobro 1923
1022 Olimpiado 23-a de junio 1924
1028 Lidino 6-a de novembro 1923
1030 Vitjo 25-a de majo 1924
1034 Mozartio 7-a de septembro 1924
1059 Musorgskio 19-a de julio 1924
1071 Brito 3-a de marto 1924
1283 Komsomolio 25-a de septembro 1925
1330 Spiridonio 17-a de februaro 1925

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]