Kurba integralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Voja integralo)

En matematiko, kurba integralo estas integralo komputita laŭ kurbo en ia spaco. Kurbaj integraloj estas uzataj en vektora kalkulo kaj kompleksa analitiko. En vektora kalkulo oni konsideras integralojn de skalaravektora kampoj sur multdimensia spaco; En kompleksa analitiko oni konsideras integralojn de holomorfaj funkcioj sur kompleksa ebeno.

Por kurba integralo oni uzas la normalan integralan simbolon . Kelkfoje, por integralo laŭ fermitaj kurboj (t.e., kurboj kies komenca kaj fina punktoj koincidas), oni uzas la specialan simbolon .

Kurba integralo en vektora kalkulo[redakti | redakti fonton]

Supozu ke:

  • estas orientita kurbo korektebla (angle rectifiable; t.e., kurbo kun finia, difinebla longeco);
  • estas barita, kontinua (escepte sur nulmezura aro) skalara kampo.

Tiam oni konstruas sumon de Riemann jene. Parametrigu kiel , kaj dividu en pecojn kun . Tiam la kurba integralo de skalara kampo sur kurbo difiniĝas kiel

.

Oni povas pruvi ke la sumo de Riemann ekzistas kaj ne dependas je elekto de parametrigo. Se la kurbo estas pece glata, la difino simpliĝas al jena formulo:

.

Anstataŭ skalaraj kampoj oni povas difini integralojn de vektoraj kampoj simile. Supozu ke:

  • estas orientita kurbo korektebla;
  • estas vektora kampo.

Elektu parametrigon kaj dividu en subintervalojn . La kurba integralo de vektora kampo laŭ kurbo difiniĝas jene:

.

Simile, se la kurbo estas pece glata:

.

Se estas la gradiento de iu skalara kampo , tio estas,

,

oni povas pruvi ke

.

Mirinde, por gradientoj de skalaraj kampoj, la kurba integralo ne dependas je la preciza kurbo uzata sed nure je la finpunktoj kaj (kaj la orientado) de la kurbo.

Kompleksa analitiko[redakti | redakti fonton]

Supozu ke

  • estas orientita kurbo korektebla (angle rectifiable; t.e., kurbo kun finia, difinebla longeco);
  • estas kompleksvalora funkcio.

Parametrigu kiel , kaj dividu en pecojn . La kurba integralo de laŭ difiniĝas kiel la sumo de Riemann

.

Se estas peca glata, la difino simplifigas al:

.

Ekzemple, konsideru la funkcio . Difinu la kurbo kiel maldekstrume orientita cirklo ĉirkaŭ . Ni povas parametrigi kiel kun . Ni trovas:

.

Tiu ĉi povas esti ankaŭ kontrolita per la teoremo de rekremento (vidu sube).

Teoremo de rekremento[redakti | redakti fonton]

Gravaj propozicioj pri kurbaj integraloj estas la koŝia integrala teoremo kaj la teoremo de rekremento (angle: residue).

La teoremo de rekremento donas ĝeneralan metodon kalkuli kurbajn integralojn de meromorfaj funkcioj. Precize, supozu ke

  • estas simple konektita malfermita aro;
  • ;
  • estas holomorfa funkcio (t.e. meromorfa sur kun polusoj );
  • estas orientita fermita kurbo korektebla (t.e. kun finia longeco).

Tiam:

kie

  • signifas la vindnombron (angle: winding number), t.e., se ne serpentumas ĉirkaŭ ; se serpentumas ĉirkaŭ -foje maldekstrume (t.e. mallaŭhorloĝnadle); se serpentumas -foje dekstrume (t.e. laŭhorloĝnadle);
  • signifas la rekrementon (angle: residue) de apud , t.e., la valoron tian ke havas holomorfa malderivaĵo apud .

Speciale, se mankas la polusoj de , tiam . Tio ĉi estas la koŝia integrala teoremo.

Pro la teoremo de rekremento, oni povas ofte uzi konturajn integralojn en la kompleksa ebeno por trovi integralojn de reelvaloraj funkcioj de reela variablo.

Ekzemple, ree konsideru la antaŭan ekzemplon, , kie estas cirklo ĉirkaŭ . Ekzistas unu poluso de , t.e., ĉe . La rekremento , ĉar havas holomorfan malderivaĵon . La vindnombro estas . Tial

.

Rilato inter vektora kaj kompleksa kurbaj integraloj[redakti | redakti fonton]

Oni povas identigi kun . Konsideru orientitan korekteblan kurbon kaj funkcion . Tiam:

kaj

kie estas vidita kiel vektora funkcio kaj estas vidita kiel vektora funkcio.

Uzado en fiziko[redakti | redakti fonton]

La kurba integralo havas multajn aplikojn en fiziko. Ekzemple, la laboro farita sur partiklo vojaĝanta sur kurbo per forto estas . Se la forto estas gradiento de skalara kampo (t.e., potencialo), tiam la laboro ne dependas sur la preciza vojo de partiklo, nure sur la komenca kaj fina pozicioj de la partiklo.

Kurbaj integraloj estas gravaj ankaŭ en kvantuma mekaniko kaj kvantuma kampa teorio. Ekzemple, kompleksaj kurbaj integraloj estas ofte uzataj kalkuli amplitudojn de probabloj en teorio de disĵetoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]