Saltu al enhavo

Volga-Urala naftogasa provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volga-Urala naftogasa provinco
Tipo naftogasa provinco
Landoj Rusio
Administraj unuoj Baŝkirio, Ĉuvaŝio, Kirova provinco, Mario, Mordvio, Permja regiono, Saratova provinco, Sverdlovska provinco, Tatario, Volgograda provinco, Udmurtio, Uljanovska provinco,
Parto de Orienteŭropa ebenaĵo
Inkludas la Suprakama, Ĉekama, Nord-Tatara, Melekesa, Sud-Tatara, Ufa, Mezvolga, Permja-Baŝkira, Buzuluka, Malsuprevolga, Orenburga, Sud-Antaŭurala, Mez-Antaŭurala naftogasaj distriktoj
Areo 670 mil km²
Naftogasaj kompleksoj la antaŭkambria, devonia, devonio-karbonia, karboniaj, permja, mez-malfruĵurasia
Ekspluatado ekde la 1930-aj jaroj
Naftogasaj minejoj la Romaŝkina, Nov-Elĥova, Arlana, Tujmaza, Ŝkapova, Jarina-Kamennoloĵska, Muĥanova, Kuleŝova, Pokrovska, Bobrovska, Ĉutirsko-Kijengopa (naftominejoj)
la Orenburga minejo, Korobkova, Stepnova (gasaj kaj gasokondensataj minejoj)
vdr


La Volga-Urala naftogasa provinco estas naftogasa provinco, kiu situas en la orienta parto de la Orienteŭropa ebenaĵo, ene de la limoj de Permja regiono, Sverdlovska, Kirova, Uljanovska, Saratova kaj Volgograda provincoj, Tatario, Baŝkirio, Udmurtio, Mario, Mordvio kaj Ĉuvaŝio (Rusio). Ĝia areo estas 670 mil km²[1]. Post malkovro ĝi estis nomita la «Dua Bakuo» kaj ludis grandegan rolon, kiu malkreskis nur post malkovro en la 1950-aj jaroj de la Okcidentsiberia naftogasa provinco kaj formiĝo de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso.

La provinco okupas la orientan parton de la Orienteŭropa ebenaĵo, inkluzive de la Volga-Urala anteklizo, Rjazana-Saratova enpremaĵo. Sude la provinco limas al la Ĉekaspia sineklizo, okcidente — al la Voroneĵa anteklizo.

En la provinco estas kelkaj grandaj volboj: (la Kama, Tatara, Permja, Baŝkira kaj aliaj) kaj depresioj (la Suprakama, Buzuluka, Melekesa kaj aliaj).

La provinco enhavas 13 naftogasajn distriktojn, el kiuj 7 havas ĉefe aŭ sole nafton: la Suprakama, Ĉekama, Nord-Tatara, Melekesa, Sud-Tatara, Ufa, Mezvolga. En la Permja-Baŝkira, Buzuluka kaj Malsuprevolga naftogasaj distriktoj dominas nafto. En la Orenburga, Sud-Antaŭurala kaj Mez-Antaŭurala naftogasaj distriktoj dominas libera gaso.

Sedimenta kapoto konsistas el la kontinentaj, ĉemarbordaj kaj maraj formiĝoj de la rifea, ediakara kaj paleozoika periodoj kun iomaj rokaĵoj de la mezozoika periodo), en la orienta parto dikaj ĝis 9-12 km[2].

Naftogasaj minejoj

[redakti | redakti fonton]

Naftogasaj minejoj troveblas en diapazono de la ediakaraj ĝis ĵurasaj sedimentaĵoj. Karbondioksidoj ĉefe koncentriĝas en rokaĵoj de la devonia, karbonia kaj (malpli grande) permia epokoj. En iuj areoj de la Suprakama depresio estas trovitaj signoj de nafto kaj gaso en la rifeaj sedimentaĵoj de la transira komplekso.

Oni trovis 9 naftogasohavajn kompleksojn kun industriskalaj kuŝejoj de nafto kaj gaso: la antaŭkambria (ediakara terrigena), devonia (ejfela-frufrana, ĉefe terrigena), devonia-karbonia (malfrufrana-turnea karbona), karboniaj fru-mezvizea terrigena, mezvizea-baŝkiria karbona, suprebaŝkiria-malsupremoskva terrigena), permja (kaŝira-kungura terrigena-karbona-sulfata kaj ufa-kazana karbona-terrigena), mez-malfruĵurasia terrigena.

Kuŝejoj de libera gaso troveblas en ĉiuj naftogasohavaj kompleksoj krom la ediakara. Nur en la kaŝira-kungura komplekso dominas gasaj kaj gasokondensataj kuŝejoj. Ili formas la unikan gaskuŝejon de la Orenburga gasminejo.

Ĝis komenco de la 2000-aj jaroj en la provinco estis malkovritaj pli ol 1100 minejoj, inkluzive de proksimume 220 kun kuŝejoj de libera gaso[3].

La plej grandaj minejoj

[redakti | redakti fonton]

Naftominejoj:

  • la Romaŝkina naftominejo;
  • la Nov-Elĥova naftominejo;
  • la Arlana naftominejo;
  • la Tujmaza naftominejo;
  • la Ŝkapova naftominejo;
  • la Jarina-Kamennoloĵska naftominejo;
  • la Muĥanova naftominejo;
  • la Kuleŝova naftominejo;
  • la Pokrovska naftominejo;
  • la Bobrovska naftominejo;
  • la Ĉutirsko-Kijengopa naftominejo;

Gasaj kaj gasokondensataj minejoj:

  • la Orenburga minejo;
  • la Korobkova minejo;
  • la Stepnova minejo.

La unuaj malgrandaj gasminejoj en la provinco estis malkovritaj en la 1930-aj jaroj kaj estis uzataj por loka industrio. Post malkovro de la Elĥana-Kurdjuma minejo en 1941 ekevoluis elminigado de gaso. Tiu ĉi minejo iĝis bazo por la gasodukto Saratovo — Moskvo, unua magistrala gasodukto en la lando. La kulmina jaro okazis en 1981, kiam en la provinco estis elminigitaj 51 miliardoj m³ da gaso. En 1994 oni elminigis nur 34 miliardoj m³, en 1999 — 26,4 miliardoj m³. Plejparte oni ŝuldas tion al la Orenburga minejo, kiu kontribuis 79 % de la tuta elminigado. Ĝis komenco de la 2000-aj jaroj oni elminigis pli ol 50 % konataj gaskuŝejoj. Plejparte temas pri hidrogensulfida gaso, kio malfaciligas elminigadon kaj transportadon. La elminigado ĉiam pli malkreskas.

Oni prognozas eventualan kreskon de la elminigado nur kaze de malkovro ĉirkaŭ la Orenburga minejo de novaj kuŝejoj en terrigenaj devoniaj kaj terrigena-karboniaj karbonaj sedimentaĵoj de la Sol-Ilecka volbo kaj de la Orient-Orenburga levaĵo kaj de la Buzuluka enpremaĵo[4].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Аленин, В. В.. [2004] Р. И. Вяхирев: Волго-Уральская нефтегазоносная провинция // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 56. ISBN 5-85270-327-3.
  2. Аленин, В. В.. [2004] Р. И. Вяхирев: Волго-Уральская нефтегазоносная провинция // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 56–57. ISBN 5-85270-327-3.
  3. Аленин, В. В.. [2004] Р. И. Вяхирев: Волго-Уральская нефтегазоносная провинция // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 57. ISBN 5-85270-327-3.
  4. Аленин, В. В.. [2004] Р. И. Вяхирев: Волго-Уральская нефтегазоносная провинция // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 57. ISBN 5-85270-327-3.