Volker Bouffier
Volker Bouffier | |||||
---|---|---|---|---|---|
ministroprezidanto de Hesio | |||||
![]() Volker Bouffier en 2016
| |||||
Persona informo | |||||
Volker Bouffier | |||||
Naskiĝo | 18-an de decembro 1951 (71-jara) en Gießen | ||||
Religio | Evangelia Eklezio en Germanio [#] | ||||
Lingvoj | germana [#] | ||||
Ŝtataneco | Germanio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Gießen [#] | ||||
Partio | Kristandemokrata Unio de Germanio [#] | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • advokato • notario [#] | ||||
Aktiva en | Wiesbaden [#] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
ministroprezidanto de Hesio ![]() | |||||
Dum | 2010 – 2022 | ||||
Antaŭulo | Roland Koch | ||||
Sekvanto | Boris Rhein | ||||
ministro pri internaj aferoj kaj sporto ![]() | |||||
Dum | 1999 – 2010 | ||||
Sekvanto | Boris Rhein | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Volker BOUFFIER [folka bufje] (naskiĝis la 18-an de decembro 1951 en Gießen, do nun 71-jara) estas germana juristo kaj politikisto. Lia partio estas la Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU).
Ekde la 31-a de aŭgusto 2010 ĝis la 31-a de majo 2022 li estis ministroprezidanto de la federacia lando Hesio de Germanio, gvidanta koalicion inter CDU kaj la Verduloj. Li transprenis tiun postenon de Roland Koch. Antaŭe, li de 1999 ĝis 2010 estis landa ministro pri internaj aferoj kaj pri sporto.
En 2019 li malsaniĝis pro kancero. En februaro 2022 li anoncis ke li demisios en majo kaj lin sukcedos la nuna landa parlamentestro Boris Rhein.[1]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ artikolo en Süddeutsche Zeitung, 2022-02-25
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]