Vorstadtkrokodile 1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Antaŭurbaj krokodiloj"
filmo
Originala titolo Vorstadtkrokodile
Produktadlando  Germanio
Originala lingvo germana
Kina aperdato 2009
Daŭro 98 minutoj
Ĝenro porinfana filmo
Kameraado Christian Rein
Reĝisoro(j) Christian Ditter
Produktisto(j) Christian Becker kaj teamo
Scenaro Christian Ditter
Martin Ritzenhoff
Muziko de Heiko Maile
titola muzikaĵo:
Apollo 3 „Superhelden“
Ĉefrolantoj
  • La infana grupo "antaŭurbaj krokodiloj":
    • Nick Romeo Reimann: Hannes
    • Fabian Halbig: Kai
    • Leonie Tepe: Maria
    • Manuel Steitz: grupestro Olli
    • Javidan Imani: Jorgo
    • Robin Walter: Peter
    • Nicolas Schinseck: Elvis
    • David Hürten: Frank
  • Jacob Matschenz: Dennis
  • Axel Stein: Kevin
  • Oktay Özdemir: Aĥmed
  • Nora Tschirner: patrino de Hannes
  • Maria Schrader: patrino de Kai
  • Smudo: patro de Kai
  • Horst Neugebauer: patro de Dennis kaj Frank
IMDb
vdr

Vorstadtkrokodile [foaŝtatkrokodile] estas germania porinfana kineja filmo de la jaro 2009. Temas pri la dua filma adapto de la infana romano Vorstadtkrokodile (1976) de Max von der Grün (1926–2005), post televidaadapto de la jaro 1977. La filmo estis kaj publika sukceso, kaj pozitive juĝata de la germanlingvaj amaskomunikiloj, tiel ke poste du pliaj kinejaj filmoj Vorstadtkrokodile 2 de 2010 kaj Vorstadtkrokodile 3 de 2011, daŭrigis la rakonton.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La "antaŭurbaj krokodiloj" - germanlingve "Vorstadtkrokodile" - estas infana bando, kiu akceptas novajn membrojn nur post paso de danĝera ekzameno pri kuraĝo. Kiam la 10-jaraĝa knabo Hannes kadre de tia ekzameno glitas en vivdanĝerigan situacion, la ŝokitaj grupanoj fuĝas kaj nur la rapida ago de la handikapita knabo Kai (en la romano kaj la unua filmo li nomiĝis Kurt), kiu observis la ekzamenon pri kuraĝo kaj la akcidenton tra sia teleskopo kaj kiu vokas fajrobrigadon, savas lin. Pro la danĝera ago Hannes estas punata per malpermeso eliri el la familia loĝejo, per malpermeso rigardi televidon kaj per similaj pedagogiaj agoj, tiel ke en la sekvaj tagoj li havas multan tempon rigardi el la loĝejaj fenestroj kaj paroli kun sia panjo - aparte pri la paralizita kaj rulseĝe moviĝanta samaĝulo Kai, kiun li antaŭe neniam atentis. Li amikiĝas kun Kai kaj ankaŭ volas membrigi lin en la infana grupo. La grupanoj komence ne pretas akcepti lin, ĝis ili ekscias ke li observis ŝteladon en la kvartalo. La grupanoj provas kaj sukcesas trovi la ŝtelintojn: Iom ili diskutas ĉu raporti la informon al la polico, ĉar unu el la ŝtelintoj estis la pli aĝa frato de grupano, sed fine ili tamen decidas informi la policon. En la policejo ili konstatas ke la ŝtelistoj intertempe sukcesis kulpigi grupon da albanoj pri la ŝteloj. Tamen ili sukcesas foti kaj filmi la ŝtelistojn en taŭga momento antaŭ eksplodigo de la eksa brikfarejo en kiu kaŝiĝis la ŝtelaĵoj, kaj per tiuj pruviloj konvinkas la policanojn pri la ĝustaj kulpuloj. Do la ŝtelistoj malliberiĝas kaj la infana grupo ricevas monpremion de 1000 Eŭroj, per kiuj la grupanoj aĉetas mane moveblan kuŝbiciklon por Kai. Maria, kiu dekomence estis enamiĝinta al Hannes, dum la eksplodo de la eksa brikfarejo ricevas unuan kison de li, kaj fine ankaŭ la patrino de Hannes povas raporti pri sukceso en profesia ekzameno, kio esperigas pri pli bona estonto por ŝi kaj la filo.

Fono[redakti | redakti fonton]

La aktoro Willy Semmelrogge (1923–1984) en la filma adapto de 1977 havis la rolon de posedanto de minigolfejo. Lia filo Martin Semmelrogge (naskiĝis en 1955), kiu en la unua filmo havis la rolon de unu el la ŝtelistoj, en la nova filmigo estas la posedanto de la minigolfejo, do transprenis la rolon de la patro. Heiner Beeker, kiu en la unua filmigo havis la rolon de la knabo Frank, nun estas unu el la fajrobrigadistoj kiuj savas la knabon Hannes.

Filmaj lokoj[redakti | redakti fonton]

La filmo filmiĝis inter la 17-a de junio kaj la 30-a de aŭgusto 2008; filmaj lokoj estis la sekvaj loĝlokoj en okcidenta Germanio:

Daŭrigoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]