Vítězslav Nezval

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vítězslav Nezval
Persona informo
Vítězslav Nezval
Naskiĝo 26-an de majo 1900 (1900-05-26)
en Biskoupky
Morto 6-an de aprilo 1958 (1958-04-06) (57-jaraĝa)
en Prago
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo tombejo de Vyšehrad vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥahispanaanglafranca vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Subskribo Vítězslav Nezval
Familio
Patro Bohumil Nezval vd
Profesio
Okupo lingvistoverkisto • poeto • dramaturgoscenaristo • romanisto • tradukisto • vidartisto • publikigisto • dramaturgo • prozisto • libretisto vd
Laborkampo literaturoteatrotraduko • opinia ĵurnalismo vd
Aktiva en BrnoTřebíč vd
Verkado
Verkoj Valerie and Her Week of Wonders vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vítězslav Nezval (naskiĝis la 26-an de majo 1900 en Biskoupky, Ĉeĥio – mortis la 6-an de aprilo 1958 en Praha) estis ĉeĥa poeto, verkisto kaj tradukisto, kunfondinto de poetismo, gvida personulo de la ĉeĥa surrealismo, honorita per titolo nacia artisto (1953) kaj per ora medalo de la Monda Packonsilio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Vítězslav Nezval (dekstre) kun la fondinto de surrealismo Philippe Soupault

Li naskiĝis en familio de vilaĝa instruisto en Biskoupky en Moravio, ekde 1903 li loĝos en Šemíkovice, kie li frekventis unuklasan lernejon kaj kiun li ofte rememoris en sia verkaro (El mia vivo, 1959). Ekde 1911 li studis en gimnazio en Třebíč, kie li studfinis en 1919. Dum la unua mondmilito li estis rekrutigita, sed post du monatoj liberigita el la armeo. Unu semestron li studis ĉe jura fakultato en Brno, poste li transiris al la filozofia fakultato en Prago (la studadon li ne finis). Brno iĝis lia amata urbo kaj tre lin influis.

En 1922 li aliĝis al Asocio de moderna kulturo Devětsil, en kies kadro li partoprenis ĉe fondo de la poetismo. Iom post iom li fariĝis politika iniciatinto de la ĉeĥa avangarda movado. En 1924 li eniris en la komunistan partion.

Li laboris en la redaktejo de Masaryk-enciklopedio (sekretario), poste li dediĉis sin sole al verkista laboro. Certan tempon li aktivis kiel dramaturgo de la t.n. Liberigita Teatro. Li publicis en la gazetoj Rudé právo, Tvorba, Odeon, Nová scéna, Lidové noviny ktp.

Tre influis lin liaj vojaĝoj al Sovetunio, Francio, Italio kaj Grekio. Li konatiĝis kun multaj surrealistoj (André Breton), sub kies influo li fondis Grupon de Surrealistoj en ĈSR (1934), kiun li en 1938 disigis.

Post la dua mondmilito li estis tre aktiva en la komunista partio, akiris multajn oficialajn honorigojn kaj funkciojn. Lia verkado de tiu tempo estas stampita de stilo nomata socialisma realismo.

En 1948 li edziĝis al lia tutviva partnerino (ili konatiĝis en 1926) Františka „Fáfinka“ Řepová, kun kiu li vivis ĝis la morto. En 1952 Nezval konatiĝis kun Olga Jungová, el ilia amrilato naskiĝis en 1954 filo Robert († 1971).

Nezval mortis pro korinfarkto kaj skarlatino. Lia tombo troviĝas en Prago en la tombejo de Vyšehrad (destinita por gloruloj).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Debuto[redakti | redakti fonton]

  • Most (Ponto) – verkita sub influo de Rimbaud, Apollinair kaj simbolismo.

Poetismo[redakti | redakti fonton]

  • Pantomima (1924, Pantomimo)
  • Depeše na kolečkách – (Depeŝo sur radetoj)
  • Abeceda – (Alfabeto)
  • Papoušek na motocyklu (Papago sur motorciklo)
  • Básně na pohlednice (1926, Poemoj sur bildkartoj)
  • Nápisy na hroby (1926, Surskriboj sur tomboj)
  • Dobrodružství noci a vějíře (1927, Aventuroj de nokto kaj ventumilo)
  • Hra v kostky (1928, Ĵetkuboj)
  • Básně noci (1930, Poemoj de la nokto)
    • Akrobat (1927, Akrobato)
    • Edison – 5 kantoj pri la glora inventisto.
  • Skleněný havelok (1932, Vitra Havelock-pelerino)
  • Zpáteční lístek (1933, Revetura bileto)
  • Sbohem a šáteček (1934, Adiaŭ kaj tuket')

Surrealismo[redakti | redakti fonton]

  • Žena v množném čísle (1936, Virino en pluralo)
  • Absolutní hrobař (1937, Absoluta tombisto)
  • Praha s prsty deště (Prago kun fingroj de pluvo)
  • 52 hořkých balad věčného studenta Roberta Davida (1936, 52 amaraj baladoj de la eterna studento Robert David)
  • 100 sonetů zachránkyni věčného studenta Roberta Davida (100 sonetoj de savantino de la eterna studento Robert David)
  • 70 básní z podsvětí na rozloučenou se stínem věčného studenta Roberta Davida (70 poemoj el hadeso por adiaŭi la ombron de la eterna studento Robert David)
  • Matka Naděje (1938, Patrino Espero)
  • Pět minut za městem (1939, Kvin minutoj malantaŭ la urbo)

Socialisma realismo[redakti | redakti fonton]

  • Historický obraz (1945, Historia bildo)
  • Velký orloj (1949, Granda astronomia horloĝo)
  • Stalin (1949)
  • Zpěv míru (1950, Packanto)
  • Z domoviny (1951, El la patrujo)
  • Křídla (1952, Flugiloj)
  • Chrpy a města (1955, Cejanoj kaj urboj)
  • Nedokončená (1960, Nefinita)

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Kronika z konce tisíciletí (Kroniko de la jarmila fino)
  • Posedlost (Obsedo)
  • Chtěla okrást lorda Blamingtona (Ŝi volis priŝteli lordon Blamington)
  • Dolce farniente
  • Pan Marat (Sinjoro Marat)
  • Jak vejce vejci (Kiel ovo al ovo)
  • Monako
  • Karneval (Karnavalo)
  • Valérie a týden divů (1932, Valeria kaj semajno de mirakloj)
  • Anička skřítek a Slaměný Hubert (Koboldo Anjo kaj Pajla Hubero – por infanoj)
  • Sexuální nocturno (1931, Seksa nokturno)
  • Věci, květiny, zvířátka a lidé pro děti (Aĵoj, floroj, bestoj kaj homoj por infanoj)
  • Z mého života (El mia vivo)
  • Neviditelná Moskva (1935, Nevidebla Moskvo)
  • Ulice Git-le-Coeur (1936, Strato Git-le-Coeur)
  • Pražský chodec (1938, Praga piediranto)

Dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Depeše na kolečkách (1922, Depeŝo sur radetoj)
  • Milenci z kiosku (1932, Geamantoj el kiosko)
  • Manon Lescaut (1940) – dramo laŭ Antoine François Prévost.
  • Loretka (1941)
  • Dnes ještě zapadá slunce nad Atlantidou (1956, Hodiau ankoraŭ subiras la suno super Atlantido)
  • Tři mušketýři (Tri musketistoj) – laŭ Alexandre Dumas (patro).
  • Nový Figaro (Nova Figaro)
  • Schovávaná na schodech (1931, Kaŝludo sur la ŝtuparo) – laŭ Pedro Calderón de la Barca

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • El mia vivo (tr. Josef Vondroušek, enhavas ankaŭ "Kaŝludo sur la ŝtuparo", 1985)
  • Hodiaŭ ankoraŭ subiĝas la suno super Atlantujo (tr. Stanislav Kamarýt, fragmento aperis en ZČSEV 25/1967)
  • Manon Lescaut (tr. Jiří Kořínek – en Silezia Teatro ĝi estis prezentita en 1968). Libroforme aperis en 2022 ĉe KAVA-PECH.
  • Adiaŭ kaj tuket' (tr. Kiří Kořínek, Nica Literatura Revuo, 1/1. p. 12)
  • Aŭtuno, aŭtuno (tr. Jiří Kořínek, manuskripto)
  • Biblia kanto (tr. Stanislav Kamarýt, Ĉeĥoslovaka Antologio, p. 333)
  • Dudeka jarcento' (tr. Tomáš Pumpr, Paco 136/1965, p. 18)
  • Edison (tr. Tomáš Pumpr – fragmento, manuskripto)
  • En la halon de falintaj herooj (tr. Jiří Kořínek, Vitreroj 1976, p. 78-79)
  • Kantaĵo (tr. Jiří Kořínek, Paco 1985, p. 17)
  • La kanto de la paco (tr. Jiří Kořínek, Paco 1987, p. 17)
  • Mi kredas (tr. Jiří Kořínek, manuskripto)
  • Paniĥido (tr. Jiří Kořínek, manuskripto)
  • Poŝa tuko (tr. Jiří Kořínek, Fonto 80, p. 29)
  • Sur bordo de rivero Svratka (tr. Jiří Kořínek, Vitreroj 1976, p. 76-77)
  • Telefonoj (tr. Stanislav Kamarýt, Literatura Mondo 1933, p. 54)