Walid Khalidi
| Walid Khalidi | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 16-an de julio 1925 en Jerusalemo |
| Morto | 8-an de marto 2026 (100-jaraĝa) en Kembriĝo |
| Lingvoj | araba • angla |
| Ŝtataneco | Libano |
| Alma mater | Universitato de Oksfordo - Magistro de Artoj (–1951) Universitato de Londono - Bakalaŭro de Artoj (–1945) |
| Familio | |
| Patro | Aḥmad Sāmiḥ al-Khālidī (en) |
| Frat(in)oj | Tarif Khalidi (en) |
| Parencoj | Rashid Khalidi (patra kuzo aŭ kuzino) Bassel Aqel (en) |
| Okupo | |
| Okupo | historiisto |
| Verkoj | All that remains Arḍ al-Sifārah al-Amīrikīyah fī al-Quds : al-Malakīyah al-ʻArabīyah wa-al-maʼziq al-Amīrikī al-Quds Miftāḥ al-Salām Qabla al-shatāt Q124257479 |
Walid Khalidi (en la araba: وليد خالدي, 1925 en Jerusalemo) estas historiisto el Palestino edukita en Oksforda Universitato, kiu verkis grandakvante pri la Naqba, t.e. la ekzilo de Palestinanoj. Li estas kunfondinto de la Instituto por Palestinaj Studoj, establita en Bejruto en Decembro 1963 kiel sendependa centro por esplorado kaj informo pri la problemoj de Palestinanoj kaj de la araba-israela konflikto, kaj estis ties Ĝenerala Sekretario ĝis 2016.
La unua instruposteno de Khalidi estis ĉe Oksforda Universitato, el kiu li rezignis en 1956 kiel protesto pro la invado de Suezo fare de Britio. Li estis Profesoro pri Politikaj Studoj en la Usona Universitato de Bejruto ĝis 1982 kaj esploristo en la Harvarda Centro por Internaciaj Aferoj.[1] Li instruis ankaŭ en la Universitato Princeton.
Li estas membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj. Li estis influa por fakularo, institucia disvolvigo kaj diplomatio. Precipe lia akademia laboro, laŭ Rashid Khalidi, ludis gravan rolon en la formado kaj de Palestino kaj de pli ampleksaj arabaj reagoj al la perdo de Palestino, kaj por la skizado de la neceso ke ili restu videblaj en la etoso de Mezoriento.[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hirsch & Housen-Couriel, 1995, p. 98.
- ↑ Rashid Khalidi, 'Walid Khalidi,' en Philip Mattar, Encyclopedia of the Palestinians, Facts on File, rev. ed. 2005 pp. 280-284.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Hirsch, Moshe kaj Housen-Couriel, Deborah (1995). Whither Jerusalem?: Proposals and Positions Concerning the Future of Jerusalem. Martinus Nijhoff Publishers. ISBN 90-411-0077-6

