Watanabe Junichi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Watanabe Junichi
Persona informo
渡辺淳一
Naskiĝo 24-an de oktobro 1933 (1933-10-24)
en Kamisunagawa
Morto 30-an de aprilo 2014 (2014-04-30) (80-jaraĝa)
en Tokio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per prostata kancero vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Sapporo Medical University • Hokkaido Sapporo Minami High School vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Junichi WANATABE (japane 渡 辺 淳一, Watanabe Jun'ichi, naskiĝis la 24-an de oktobro 1933 en parto de la urbo Sunagawa, 砂川市, kiu ekde la jaro 1949 estas aparta urbo Kamisunagawa, 上砂川町, mortis la 30-n de aprilo 2014 pro prostata kancero en Tokio) estis japana verkisto, konata pro sia portretado de ekster-geedzaj amaferoj de mezaĝaj homoj.

Lia romano "perdita paradizo" (失楽園, Ŝicurakuen) de 1997 iĝis furora libro en Japanio kaj aliaj landoj de Azio, kaj estis portita al la kino kaj al televida serieto. Li sume skribis pli ol 50 romanojn, kaj gajnis plurajn literaturajn premiojn, inkluzive de la premio Naoki en 1970 pro la romano "Lumo kaj Ombro" (光と影, Hikari to Kage), premio de la revuo New Current Coterie pro la romano "Makeup", kaj premio Yoshikawa Eiji en 1979 pro "la subira suno en distanco" (遠き落日, Toki rakujitsu) kaj "La Rusa Bordelo de Nagasaki" (長崎のロシア売春宿, Nagasaki roshia yujokan).

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • La Lasta Flugo al Parizo (origine japane), en traduko de Ujeki Ŝiger, Tokio: eldonejo Logi, 1988, 55 paĝoj