Saltu al enhavo

Widukind de Corvey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Widukind de Corvey
Persona informo
Widukind von Corvey
Naskiĝo ĉ. 925 aŭ 933/35
en Germanio
Morto 3-a de februaro 973
en Corvey
Religio katolika eklezio vd
Etno Saksoj vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo historiisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Res gestae saxonicae sive annalium libri tres vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Widukind de Corvey, germane Widukind von Corvey, latine Vidukindus Corbeius (naskiĝis ĉ. 925 aŭ 933/35; mortis la 3-an de februaro 973 en Corvey) estis grava saksa monaĥo, historiisto kaj kronikisto.

Eble li estis ido de duko Widukind, kontrauŭlo de Karlo la Granda. Antaŭ la jaro 942 li iĝis benediktano kiam abatis Volkmaro la 1-a. Antaŭ la ĉefverko Res gestae Saxonicae (pli detale Vidukindi monachi Corbeiensis rerum gestarum Saxonicarum libri tres) li verkis aliajn aferojn kiuj perdiĝis. Li verkis ĝin en la monaĥejo inter 967 kaj 968 en tri libroj; li poste daŭrigis ĝis 973. Li dediĉis la verkon al Mathilde, filino de imperiestro Oto la 1-a, la unua abatino de Quedlinburg.

La kroniko estas farita laŭ strikta plano kaj sentigas imitadon de Salustio. Uzis ĝin i.a. Thietmar de Merseburg kaj Saxo Grammaticus.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]